ReVe, Renkontiĝo Vegana

ReVe, Renkontiĝo Vegana
de merkredo, 9a de majo 2018 je 09h, ĝis dimanĉo, 13a de majo je 17h

ENHAVO  
 

ReVe-PROGRAMO

  • merkrede 2018-05-09
    • matene Akcepto
    • 12a30 Tagmanĝo laŭ La Etaj Pladoj de Ana
    • 14a30/16a Prelego/debato : Kiel klorofil-havaj vivuloj perceptas sian medion kaj reagas al ĝi (Vinko Markovo)
    • 16a/19a Kuirkurso / Eo-kurso / komputiko
    • 19a30 Vespermanĝo Makioj, Kuskuso, Sablrozoj kun pomkaĉo. Ateliero : avenlakto (tutsemajna)
    • vespere Ludoj / interkonatiĝo
  • ĵaŭde 2018-05-10
    • matene 10a Prelego “Naskismo” (Vito Markovo, Serĝo Sir’)
    • 12a30 Tagmanĝo laŭ La Etaj Pladoj de Ana
    • 14a30/16a Politika sinteno de veganoj (Geri Mikle)
    • 16a/19a Kuirkurso / Eo-kurso / komputiko
    • 19a30 Vespermanĝo Urtiksupo, Kradrostitaj legomoj k kolbasoj mustarde, Laktorizo, Ateliero : sejtano (por rosti)
    • vespere Filmetoj - diskutoj
  • vendrede 2018-05-11
    • matene Internacia Socialista Batalligo kaj vegetarismo en la 20/30-aj jaroj (Geri Mikle)
    • 12a30 Tagmanĝo laŭ La Etaj Pladoj de Ana
    • 14a30/16a Promenado botanika / ripozado
    • 16a/19a Kuirkurso / Eo-kurso / komputiko
    • 19a30 Vespermanĝo Terpomsalato, Rizo kaj mafeo, Vaniljogurto, Ateliero : tritik-krespoj, kun aperitivo speciale preparita de fungokuiristo el La Gustoj de Alex
    • vespere 21a 1800 km piede tra Florido kaj filmo Empatio
  • sabate 2018-05-12
    • matene Vegana movado Ea (VS, TEVA, AVE/Verduloj, VeganArto, BonanApetiton...) (koncernaj asociaj anoj)
    • 12a30 Tagmanĝo laŭ La Etaj Pladoj de Ana
    • 14a30/16a Ekskurso al la Baŭĝea kastelo
    • 16a/19a Kuirkurso / Eo-kurso / komputiko
    • 19a30 Vespermanĝo Verdpiza supo, Meksikiaj rulkrespoj, Krumblo + bananglaciaĵo, Ateliero : fromaĝo
    • vespere Koncerto de Jonny M, kun antaŭkoncerto de Interkant’
  • dimanĉo 2018-05-13
    • matene Sanrilatataj aspektoj de veganismo (kun filmeto)
    • 12a30 Tagmanĝo laŭ La Etaj Pladoj de Ana
    • 14a30/16a Eŭropa federaciismo (Ŝtonĉjo)
    • 16a30 Adiaŭado

PREZO kaj ALIĜO al restado en Greziljono
  • La prezo de via restado kalkuliĝas aŭtomate dum via reta aliĝo. Por taksi la prezon, sufiĉas indiki la aĝkategorion, ĉambron kaj nombron de noktoj.
  • Prezo ekde 8 € tage (kurso kaj aktivaĵoj, tendejo, memzorganto). Reduktita prezo pri manĝoj, kursoj kaj aktivaĵoj por infano, adoleskanto aŭ homo kun modestaj rimedoj.
  • Klaku ĉi tien por aliĝi. Ĉiuj niaj tarifoj tie. Por alia tarifo, bv. kontakti nin.

xvit

Teamo : Paŭlino Gaborit, Vito Markov, Ŝtonĉjo Soubourou


Aliĝintoj  : Adrien, Anna, Ansofi, Babette & Patrick, Brigitte, Davĉjo, Flora & Alex, Gary, Isabelle, Jean-Yves, Jonny M, Matthieu, Michèle, Nadine, Christophe, Lyse, Paulette & Robert, Paŭlino, Serĝo, Ŝtonĉjo & Libnjo, Vincent & Aina, Vito

Infanoj/junuloj kun aĝo  : Loiĉjo 4, Aimé 5, Lina 5, Gabriel 10, Nora 15, Lola 15

Loĝlokoj de la partoprenantoj  : DE-13353 Berlin, 51427 Bergisch Gladbach ; FR : 06000 Nice, 36170 Chazelet, 41100 Saaint Ouen, 44000+44100 Nantes, 44240 La Chapelle-sur-Erdre, 44300 Nantes, 44400 Rezé, 44600 St Nazaire, 49100 Angers, 49140 Villevêque, 49170 La Possonnière, 49250 La Ménitré, 74330 Sillingy, 75020 Paris, 78180 Montigny-le-Bretonneux, 91120 Palaiseau, 94000 Créteil ...

Afiŝi mapon kun la loĝlokoj de la partoprenantoj.
Kontaktu nin pri kun-veturadokonsultu tie

Opinioj de partoprenantoj 2018
La ReVe-staĝo kiu ĵus okazis estis tre agrabla staĝo pro la bona etoso kaj la tre bongustaj kaj abundaj nutraĵoj. Nathalie Mi pasigis belajn tagojn, mi kantis bone, mi ridis multe, vere bele. Mi ĝojis kaj ni havis sunon, iomete pluvon. Riĉa renkonto. Patricia Tre sukcesa aranĝo, en kiu estis neniu enua momento. Plaĉis aparte la kontaktiĝo kun veganoj de la regiono kaj la praktikaj programeroj : kuirkurso, botanika promenado. Amike salutas Gary
La manĝo ege mojosis ; kutime la manĝo estas la plej problemema afero dum esperantorekontiĝoj, ĉi tie ĝi estis unu el la plej bonaj aferoj ! Ankaŭ la memfarita biero estis bona. — Mi ankaŭ ŝatis la koncerton de Interkant, kaj la loko mojosas. — Mi persone, kiel junulo, ŝatus havi pli da vespera/nokta agado, sed mi scias ke tio ne fareblus. — Sed eble, se venonta ReVe okazos, ni povus provi precipe varbi veganajn junulojn..? :) — Ah, kaj interreto povus esti pli bona. :P — Amike via Jonny jonny-m.org
La etoso de tiu renkonto estis tre agrabla. Dum la unua vespero la staĝantoj sin prezentis per simpla sed efika ludo. La partoprenantoj de INTERKANT’ tre bone konas unu la alian sed multaj el ili interligiĝis kun la ReVeanoj. — La programo estis abunda kaj varia ; la prelegoj estis diversaj kaj kvalitaj. — Dum la kantistoj ekzercis, kelkaj staĝantoj kuiradis la vesper-manĝaĵon por ĉiuj. Paŭino tre bone gvidis la kuirkursojn. Ŝi deziris regali ĉiujn kaj montri al la ne-veganaj staĝantoj kiel (aŭ kiom) vegana manĝado estas bongusta kaj facile pretigota. La papera receptaro estos tre utila. — Kelkaj veganaj staĝantoj alvenis familie kun siaj infanoj. Ili alvenis fine de la renkonto, sed kelkaj el ili partoprenis la kuiradon de la vespermanĝo. — La botanika promenado (kaj la ret-ligo) kompletigis la kuirkursojn ĉar Paŭlino kaj Vito instruis nin pri multaj manĝeblaj plantoj. Tiu staĝo kutimigis min pri novaj nutraĵoj kaj kuirmanieroj. — La sabata vespera, konsistinta el kantoj de Interkant’ kaj koncerto de Jonny M, estis tre sukcesa. Sed la aliaj vesperoj, ankaŭ estis tre agrablaj. — La tagmanĝoj, pretigitaj de Anna en ŝia kamioneto estis tre bongustaj. Ĉar la kamioneto ĉeestis en la parko, preskaŭ ĉiuj partoprenantoj ekstere manĝis. Mi ne memoras ĉu mi jam ekstere manĝis. Mi multe ŝatis. Mi ŝatus elekti kie manĝi (ekstere aŭ en la manĝĉambro). Por tio, necesus pli da sunombreloj kaj ingoj. — Entute, mi multe ŝatis tiun renkonton, des pli ke du malsamaj grupoj samtempe partoprenis. — Ankoraŭ dankon al Ŝtonĉjo, Vito kaj Paŭlino. Ankaŭ dankon al Jannick kaj INTERKANT’ kiuj kantis por ni ​Brigitte Ardon