Infanoj kaj familioj (2018-aŭg-11/19)

8-a Festa Semajno por infanoj, adoleskantoj,
junuloj, familioj, kaj geavoj
de sabate 11-a de aŭgusto ĉ. 18h ĝis dimanĉe 19-a de aŭgusto 2018 tagmeze
Ludoj, banado, manlaboroj, sporto, muziko kaj E-kursoj

ENHAVO
  • AKTIVAĴOJ POR INFANOJ
    • Larisa Osadĉuk (Ukrainujo) Origamio kaj kreado de filmetoj
    • Nicky Janssen (Flandrujo) Farado de manpupoj kaj variaj manlaboroj, je datoj 2018-08-11/15
    • Anastasia Ermakova (Ukrainujo) Fari marionetojn kun la infanoj
    • Bert Schumann (Bretonujo) Amuzaj aktivaĵoj diversaj
    • Nicky Janssen - Xavier Godivier Mazi en Gondolando, kurso per desegnofilmo por infanetoj
    • Pascal Hébert (Parizo) Japana ŝako kaj aliaj societaj ludoj

  • KURSOJ
    • Jean-Luc Kristos (Aŭvernjo) Ludu ni por paroli !
    • Ansofi Markov (Francilio) Ludoj kaj instruado kun la infanoj
    • Bert Schumann (Bretonujo) Individuaj ekzercoj laŭ via bezono
    • Alain Delmotte (Belgujo) Sorobano, japana abako, magia kalkulilo en via kapo
  • AKTIVAĴOJ PLIAJ
    • Jean-Luc Kristos (Aŭvernjo) Kantu ni !
    • Alain Delmotte (Belgujo) La sekreta vivo de la plantoj, rakonto pri la nekredeblaj ebloj de la plantoj, laŭ la lastaj sciencaj esploroj
    • Xavier Godivier (Bretonujo) Meditad-ateliero kaj hipnot-seanco por scivolemuloj
    • Libroservo surloke, vidi la liston.
  • DISTRAĴOJ vespere
    • Céline Maalouf (Burgonjo) Malkovro de dancoj : Salso kaj Baĉato, por adoleskantoj kaj adoltoj, posttagmeze aŭ vespere
    • Larisa Osadĉuk (Ukrainujo) Ekspozicio Origamio - tradicia kaj nuntempa
    • Alain Delmotte (Belgujo) profesiaj desegnofilmoj laŭ tekniko de origamio ; komentado, prezentado kaj diskutado
    • Libroprezenta vespero, ĉiu laŭtlegu paĝon de ŝatata libro

Infanoj : ORIGAMIO kaj FILMETOJ

  • Origamio estas malnova japana arto faldi paperon por krei belegajn malgrandajn figurojn. Ni lernos la bazojn de tiu arto kaj faros diversajn modelojn. Por partoprenantoj inter 5 kaj 99 jaroj.
  • Ni kreos ankaŭ manpupojn el papero kaj ni preparos pupteatrajn scenetojn. Taŭga por homoj inter 6 kaj 99 jaroj.
  • Tiun atelieron ni faros en luda formo, kun origamiaj fabeloj, moviĝantaj modeloj, enigmoj, trukoj, fingra pupteatro ktp.
  • Per niaj faritaj modeloj ni kreos filmetojn laŭ la tekniko de origamio.
  • Larisa studis molekulan genetikon en Kievo, poste pupteatron kaj origamion en Moskvo. De pli ol 20 jaroj ŝi okupiĝas pri origamio kaj pupteatro kaj pri edukaj ludoj por infanoj. Ŝi kreis la origamiklubon de Kievo. En la ateliero ŝi laboras kun Alain Delmotte, kiu doktoriĝis pri botaniko kaj ekologio en Loveno kaj poste diplomiĝis pri interlingvistiko en Poznano. Li interesiĝas pri la matematika aspekto de origamio.

Infanoj : MARIONETOJ

  • Anastasia kreos kun la infanoj marionetojn en diversaj teknikoj kaj en diversaj grandecoj.
  • Pri materialo ŝi uzos teksaĵojn, fadenojn, fajnajn ferajn fadenojn, paperojn, gluon, plastajn botelojn, tondilojn, krajonojn, paperajn pokaletojn, feltajn skribilojn, plastan fiŝfadenon.
  • Je la fino, la infanoj kune preparos teatraĵetojn.

Infanoj : PUPFARADO kaj MANLABOROJ

  • Farado de diversaj pupoj el diversaj materialoj, nome fingropupoj, manpupoj, bastonpupoj, indoneziaj vajangoj, tirpupetoj kaj eĉ perlaj feliĉ-pupetoj kun juveletoj.
  • Nicky ŝatas labori, ludi kaj manlabori kun la infanoj - ili tion ŝategas kaj ne nur la temo pupoj donas multe da eblecoj.
  • Matene ŝi pretas fari Mazi-kurson kun la etuloj, vespere ŝi laŭlegos piĵamo-rakontojn, kun sia japana kamiŝibaj-kesteto.
  • Nicky kunportas multe da materialo, por tiun bone uzi, ŝi petas helpon de gepatroj.

Infanoj : AMUZAJ aktivaĵoj
Laŭ la vetero kaj viaj preferoj, Bert organizas aktivaĵon :

  • banado en urba naĝejo aŭ 2 proksimaj banlagoj
  • vizito de zoo aŭ amuzparko kun la infanoj (per aŭto)
  • tablotenisa turniro sub la hangaro (kunportu rakedojn)
  • volejbalo sur la flugpilkejo (inter arboj)
  • piedpilko sur granda herbejo (sen randmarkiloj)
  • pieda vizito al dolmeno (2-5 km) kaj glob-ludejo Boule de fort (1,3 km)
  • ekskurso al iu fama Luar-kastelo (per via aŭto)
  • societaj tabloludoj (kelkaj ĉeestas, kunportu viajn)

Kurso : Ludante lerni

  • Animado de la infanoj per ludoj kaj iom da instruado. Ĉu veraj komencantoj, ĉu denaskaj esperantistoj, ĉiuj infanoj povas ludi kaj amuziĝi per aŭ ĉirkaŭ Esperanto, uzante kaj lernante la lingvon ... aŭ ne. Plej grave estas ĝui kune agrablajn momentojn, prefere kun kaj per Esperanto, sed se necese ankaŭ sen.
  • Ansofi estas denaska esperantisto kaj patrino de denaskuloj, profesie instruisto por liceanoj pri historio kaj geografio, sed ŝi ankaŭ instruis muzikon kaj Esperanton kadre de eksterlernejaj aktivaĵoj al diversaĝaj kaj diversnivelaj infanoj. NB : Infanoj kunportu sian bekfluton aŭ alian instrumenton, per kiu ili scias ludi !

Kurso : LUDU ni por PAROLI iomete, multe, pasie !

  • Simpla, parola komunikado ĉiutaga en etoso ĝoja, ludema kaj feriema
  • Jean-Luc proponos al vi ludojn tre diversajn por instigi vin paroli pli kaj pli : rakontoj ; divenoj ; puzloj ; poezio ; enigmoj ; tabuaj vortoj ; priskribo de bildoj, krei rakonton. Li celas simplan, ĉiutagan komunikadon ; krome la etoso estos ĝoja, ludema kaj feriema. Okaze de ludoj, aŭ post peto, li pritraktos gramatikajn punktojn. Ĉiu ludo estos ankaŭ okazo por lerni novajn vortojn. Se vi, pli malpli, uzas skribe la bazajn regulojn kaj ankoraŭ ne kuraĝas paroli, tiu "paroliga kurso" estas por vi !

Aktivaĵo : KANTU ni !

  • Jean-Luc celas valorigi la francan popkantaron al francaj kaj eksterlandaj esperantistoj. Akompanante sin per propra piano, li proponas al vi kanti simple por la plezuro, uzi la lingvon en gaja kaj neordinara etoso.
  • Temas pri unuvoĉaj kanzonoj similaj al tiuj, kiujn vi kantas en via banĉambro. Kion kanti ? Kanzonojn kantatajn en Esperanto, popajn kaj tradiciajn, francajn famaĵojn kaj movade konatajn kantojn el diversaj landoj.

PREZO kaj ALIĜO al restado en Greziljono
  • La prezo de via restado kalkuliĝas aŭtomate dum via reta aliĝo. Por taksi la prezon, sufiĉas indiki la aĝkategorion, ĉambron kaj nombron de noktoj.
  • Prezo ekde 9 € tage (kurso kaj aktivaĵoj, tendejo, memzorganto). Reduktita prezo pri manĝoj, kursoj kaj aktivaĵoj por infano, adoleskanto aŭ homo kun modestaj rimedoj.
  • Ĉioinkluziva prezo por la restado du plenkreskulo dum 7 tagnoktoj, inkluzivante la tranoktojn, manĝojn, kursojn, aktivaĵojn : inter 279 kaj 472 € (tendejo 246 €).
  • Redukto de 5% je la ĉioinkluziva prezo validas por aliĝo kun antaŭpago de 100 € almenaŭ 2 monatojn antaŭ la komenco.
  • Klaku ĉi tien por aliĝi. Ĉiuj niaj tarifoj tie. Por alia tarifo, bv. kontakti nin.

Teamo : Bert Schumann, Thierry Charles


Aliĝintoj  : Amélie & Ivan, Ansofi, Bert, Christian, Éléonore & Sébastien ?, Elisabeth & Patrick, Emmanuelle, Fanny & Emmanuel, Francis, Jean & Viviane, Jean-Luc, Jesse, Larysa & Alain, Nicky & Ivo, Pascal, René, Tristan & Marie, Xavier ...

Infanoj/junuloj kun aĝo  : Alice 0, Irina 1, Lucien 5, Botan 5, Mathilde 6, Noelie 6, Octave 7, Yann 8 ?, Adam 9, Amaury 9, Timoté 9, Marie 9, Sterenn 10 ?, Mathilde 13, Tallia 13, Hélène 14, Nora 15, Louis 16, Nathan 19, Anastasia 21, Cèline 22 ...

 Ni planas dormejon por knabinoj kaj dormejon por knaboj.

Loĝlokoj de la partoprenantoj  : BE-2160 Wommelgem, TN-1027 Bab El Khadra FR : 33730 Préchac, 34090 Montpellier, 35510 Cesson-Sévigné, 35720 Pleugueneuc, 39100 Dôle, 49100 Angers, 49250 La Ménitré, 52100 Saint Dizier, 52220 Droyes, 52300 Autigny le Grand, 53970 L’huisserie, 63120 Sainte Agathe, 69007 Lyon, 75015 Paris, 75019 Paris, 76000 Rouen, 78180 Montigny-le-Bretonneux, 78400 Chatou.

Afiŝi mapon kun la loĝlokoj de la partoprenantoj.
Kontaktu nin pri kun-veturadokonsultu tie


Foto el 2018


vidi televidan filmeton

Opinioj de partoprenantoj 2018
Semaine très sympa et très souple au niveau fréquentation. Pas mal de sujets sur la santé - bien etre. Francis PETICION : Nous souhaitons que la semaine pour les familles dure 10 jours au moins : Marie L, Emmanuelle R, Hélène, Asia, JoLoKo, Larisa, Nora, Babeth, Paskaliĉo H, René J, Emmanuel D, Xavier G, Jean R