Renkonto de Interkant’
Ĥora (korusa) kantado kaj individuaj aktivaĵoj
de merkredo, 9a de majo 2018 je 18h, ĝis dimanĉo, 13a de majo je 16h

- AKTIVAĴOJ
- Interkant’ : Ĥora (korusa) kantado tuttage
- ReVe, Renkontiĝo Vegana-vegetalana samtempe samloke
- Eko-turismo : individuaj promenoj en la ĉirkaŭaĵo
- Ekskursoj (en via aŭto) al regionaj vidindaĵoj, jen eblecoj
- Libroservo surloke, vidi la liston.
- LA SEMAJNO RESUME
- Ĝenerala disvolviĝo de restado --- Menuoj
- Prezoj kaj aliĝilo --- Aliĝintoj kaj iliaj loĝlokoj
- Foto de tiu ĉi staĝo --- Fotoalbumoj, filmetoj de pasintaj staĝoj --- Grupfotoj
- Opinioj de partoprenintoj : tiu ĉi staĝo --- pasintaj staĝoj

- La ĥoro Interkant daŭrigas sian novan projekton, kiu celas prezenti spektaklon post proksimume unu-du jaroj. Se vi volas kanti, teatrumi, danci, ludi muzikilon kaj ĝoji varman etoson, ni bonvenigas vin por kuniĝi kun ni ekde dum tiu kanta studperiodo. Provi neniel devigas vin engaĝiĝi.
- Ekzercado matene kaj posttagmeze, de la 10a ĝis 13a de majo, (alvenu la 9an de majo ĉ. 18h).
- Ĥorestrino : Zdravka Bojĉeva el Luksemburgo
- Kantoj en Esperanto laŭ la kutima repertuaro.
- Je via aliĝo, marku la radio-butonon "Aliĝo al : Aktivaĵoj, kurso".

- Gvidata promeno en kastela parko kaj arbaro.
- Biciklaj kaj piedaj promenoj en la ĉirkaŭaĵo de Greziljono, kiujn vi mem organizas.
- Por bicikli, vi bezonas kunporti vian propran biciklon, por piedmigradi sufiĉas leĝeraj ŝuoj aŭ sandaloj, por geo-kaŝado necesas via birilo, en nia parko mem vi povas kunporti nian gvidlibreton pri loka flaŭro kaj faŭno.
- Celoj : Verda Vojo de nia antaŭa fervojlinio, vizito de proksima dolmeno, trovo de 2 proksimaj trezoroj en geo-kaŝejoj per via birilo, plurhora piedmigrado laŭ tiuj cirkvitoj.

- La prezo de via restado kalkuliĝas aŭtomate dum via reta aliĝo.
- Por taksi la prezon, klaku sur le butonon "RE-KALKULI" post nura elekto de ĉambro, indiko de aĝo kaj nombro de noktoj. Klaku ĉi tien por aliĝi.
- La tagaj tarifoj por Interkant : ĉambro 9 €, kampadejo 3 € ; tri manĝoj 23 €, kantado 10 €.

Aliĝintoj : Annie, Christiane, Claudine & Vinko, Delphine, Deneza, Dieter, Françoise & Frank, Geneviève, Jannick, Jeannine, Louis, Maja & Hubert, Manjo, Patricia, Roland, Sylvie, Zdravka & Jimmy ...
Infanoj-junuloj kun aĝo : Maïwen 16
Loĝlokoj de la partoprenantoj : CH-3812 Wilderswil ; LU-2516 Luxembourg ; FR : 22140 Bégard, 22300 St. Michel en Grève, 25700 Valentigney, 29600 Morlaix, 35510 Cesson Sévigné, 49000 Angers, 49320 St Saturnin-sur-Loire, 56000 Vannes, 56450 Theix, 72000 Le Mans, 90000 Belfort, 91120 Palaiseau, 92130 Issy Les Moulineaux ...
Afiŝi mapon kun la loĝlokoj de la partoprenantoj.
Kontaktu nin pri kun-veturado aŭ konsultu tie
Opinioj de partoprenantoj 2017 | |
Al mi multe mankis la varma etoso de Interkant’ kaj la plezuro kune kanti. Certe mi ĉeestos la aŭtunan staĝon en 2018. Mi kore brakumas vin. Laurent | |
Kiel kutime, mi trovis la etoson ege agrablan, preskaŭ familian. Bernard kaj mi ĝojis retrovi vin. Tutkore. Jeannine |