PRINTEMPaS : intensivaj kursoj kaj ekzamenoj 2018

Kurso kun Przemek, Christophe aŭ Marion (2018-apr-20/28)
KAJ / AŬ
Trapasu internacian Esperanto-ekzamenon (2018-apr-27/28)
Aliĝilo - enskribiĝo
Read in English

ENHAVO  

 Kurso A1-A2 « Ni kuneku ! » gvidata de Marion Quenut
 Kurso A2-B1 « Trans la sojlon de la lingvo » gvidata de Christophe Chazarein
 Kurso B1-B2 « La Bjalistoka Metodo » gvidata de Przemek Wierzbowski
 Internaciaj KER-ekzamenoj de UEA/ITK
 Prelegoj de Nijolė Stakeniene el Litovujo
 Prezento de Paŭlino Gaborit el Anĵuo : Nia vojaĝo en Koreio
 Prezentaĵo de Przemek Wierzbowski el Polujo Kiel kaj kion manĝis romianoj
 Libroservo surloke, vidu liston
 NB : Christophe centralizas la lernantojn kaj taksas ilian nivelon antaŭ la staĝo per skriba kaj parola testo

LA SEMAJNO RESUME

 Programo de la kursoj, seminario kaj ekzameno --- Menuoj
 Prezoj kaj aliĝilo --- Aliĝintoj kaj iliaj loĝlokoj
 Foto de tiu ĉi staĝo --- Fotoalbumoj, filmetoj de pasintaj staĝoj --- Grupfotoj
 Intervjuo kun la responsanto de la staĝo
 Opinioj de partoprenintoj : tiu ĉi staĝo --- Ekzamena sesio 2018 --- pasintaj staĝoj

La Kulturdomo Greziljono organizas KUNLABORE kun ILEI (Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj) kursojn por personoj kiuj komencis lerni E-on kaj deziras rapide progresi per intensaj kursoj gvidataj de tre spertaj instruistoj kiuj uzos E-on por instrui per aktivaj metodoj. Ni proponas tri nivelojn (kursojn).

KURSO B1-B2 « La Bjalistoka Metodo » (2018-apr-21/27)
 

  • Instruanto : Przemek WIERZBOWSKI, polo, studis juron en la Universitato de Bjalistoko, laboris ĝis junio 2008 en la Esperanto-Kultur-Centro de Tuluzo kadre de Eŭropa Volontula Servo, en 2008 kaj 2009 en la Bjalistoka urbodomo por organizi la 94-an UK-on. Li trapasis la KER-ekzamenon je la nivelo C1 kaj partoprenis unujaran instruistan trejnadon de UAM-ILEI en Poznano. En 2012-2013, li laboris en Centro de Esperanto kaj Interkulturo en Sicilio kaj instruis en lernejoj. Nun grandan parton de lia vivo okupas la Bjalistoka Esperanto-Societo. Przemek instruas Esperanton en Bjalistok kaj en internaciaj aranĝoj en Slovakio (SES).
  • Celo : Akiri la nivelon B2 laŭ tiu difino. La kursanoj de tiu nivelo havu alvenante minimume la nivelon B1. Bonvenas ĉiuj kiuj deziras firmigi sian lingvo-uzon, sed aparte kursgvidantoj aŭ kursgvidontoj. La kurso alprenas preparan karakteron por la ekzamenoj fine de la kurso. Przemek tajloras la kurson al la nivelo de la partoprenantoj kaj certe liveras utilan enhavon ankaŭ por lernantoj de pli alta nivelo, kiuj deziras trapasi C1-ekzamenon.
  • Kurslibroj : Lernolibro ne estas postulata, vortaro utilus.
  • Prezento : La kurso koncentriĝos je pliampleksigo de vortprovizo, parolturnoj kaj ilia utiligo en konversaciado kaj rakontado. Tiu kurso traktos ĉiujn gravajn gramatikaĵojn, preparos kursanojn al la ekzameno per ekzercoj, taskoj, kunlaborigaj ludoj, konversaciado kaj rol-ludado.

KURSO A2-B1 « Trans la sojlon de la lingvo » (2018-apr-21/27)
 

  • Instruanto : Christophe CHAZAREIN estas aktivulo en Esperanto-Kulturcentro de Tuluzo. Li instruas Esperanton de 2006. En 2009, li aktivis unu jaron en Białystok kiel eŭropa volontulo, kaj partoprenis trejnadon pri Esperanto­instruado en la universitato de Poznano. De 2011, instruado – de Esperanto kaj de la okcitana lingvo – estas lia ĉefa okupiĝo. En 2014, li kreis « Ins’eo », asocion kiu celas favori pli modernajn pedagogiajn praktikojn, kaj helpi la profesiiĝon de Esperanto­instruado.
  • Celo : Akiri la nivelon B1 laŭ tiu difino. La homoj aliĝintaj al tiu kurso havu antaŭ la komenco la nivelon A2. Ĉi tiu kurso celas la homojn, kiuj deziras akiri nivelon sufiĉan por komuniki en la plimulto de la situacioj kie Esperanto povas utili (vojaĝoj, kongresoj, internaciaj renkontiĝoj, korespondado, gastigado, kpt...).
  • Prezento de la kurso : Lerni lingvon estas multe pli ol asimili gramatikajn regulojn kaj vortostokon. Lerni lingvon estas disvolvi sian kapablon komuniki – tio estas aŭskulti, legi, skribi ... kaj paroli ! Se vi havas bazojn en Esperanto, sed sentas vin tro limita, kaj volas doni al vi la rimedojn utiligi ĝin ĉe Interreto aŭ vojaĝante, en kongresoj, ĉe esperantistoj, do ĉi tiu kurso estas por vi. Ĉi tiu kurso ankaŭ celas prepari por la parolaj kaj skribaj taskoj de la ILEI-UEA-ekzamenoj je la niveloj B1 kaj B2.

KURSO A1-A2 « Ni kuneku ! » (2018-apr-21/27)
 

  • Instruanto : Marion QUENUT estas lingvo­trejnisto kaj instruas la okcitanan en Tuluzo de 2011. Pro pasio pri lingvoj (ŝi scias ok), ŝi kreis kaj administras de 2006 la retpaĝaron toulangues.org, tuluza portalo pri la lingvoj de la mondo. Ŝi komencis sian lernadon de Esperanto en 2006 per staĝo kun Esperanto­Kultur­Centro de Tuluzo. De tiam, ŝi regule gvidas staĝojn kaj kursojn por tiu asocio. Ŝi akiris C1-­atestilon en Esperanto.
  • Celo : Akiri la nivelon A2 laŭ tiu difino. Ĉi tiu kurso estas destinata al tutkomencantoj aŭ al personoj, kiuj jam eklernis Esperanton, sed ankoraŭ konsideras sin komencantoj.
  • Kurslibro : Ne estas rekomendata lernolibro, la kurso baziĝos sur nepublikigita materialo (destinata al nova lernolibro projekta). La praktika vortaro de André Andrieu (16€, eldonita de SAT­Amikaro) estas rekomendata.
  • Prezento de la kurso : Ĉi tiu kurso havos kiel akson la parolan komunikadon jam de la komenco, sed ĉiuj kompetentoj de la ekzameno estos prilaborataj dum la semajno, interalie per ludaj aktivigoj.

Internacia KER-ekzameno (2018-apr-28)
 

  • Niveloj : La ekzamena komisiono de UEA akceptis okazigi KER-ekzamenojn je la 3 niveloj B1, B2 kaj C1. Eblas trapasi la kompletan ekzamenon (skriban kaj parolan), nur la skriban aŭ nur la parolan parton. Eblas surloke ŝanĝi la nivelon. Ekzameniĝanto estu almenaŭ 14-jara. Eblas skriba kaj parola parto nur en unu sama nivelo.
  • Aliĝo al ekzameno : Pri aliĝo kaj prezoj legu malsupre.
  • Diplomo : Post sukcesa ekzameniĝo la ŝtate agnoskata hungara ekzamencentro ITK eldonos kvarlingvan diplomon por la kandidato. Tiu diplomo validas en Eŭropo kaj akceptiĝas en pliaj landoj ekster Eŭropo.
  • Pri KER : Jen la ekzamena regularo. Jen vikipedio.org pri la KER-kadro. Edukado.net jen pri la KER-kadro, jen pri la KER-ekzamenoj. Jen ekzamen-specimenoj. Jen pri nova franca ministra dekreto - ŝancego por Esperanto ! Por pliaj informoj skriku al katalin ikso.net
  •  :-) Jen JoMo KER-kantas. Jen Cyrille Hurstel intervjuis na Katalin Kovats.

Prelegoj
 

  • Nijolė naskiĝis en 1951 en la urbo Ŝiaŭliaj, norde de Litovio. En lernejo ŝi unue aūdis pri Esperanto. En 1970 ŝi studis matematikan fakon en la Vilna Universitato kaj tie lernis Esperanton, poste edziniĝis kaj nun havas 3 infanojn kaj 4 genepojn. Profesie ŝi laboris kiel inĝeniero en granda kalkulcentro kaj gvidis diversajn fakojn en la Vilna urba komunumo, kie ŝi nun loĝas.
  • En E-ujo ŝi agis en la Vilna junulara klubo Juneco, partoprenis UK-ojn kaj BET-ojn, respondecis pri Infana Kongreseto dum la Vilna UK.
  • Nijolė povas prelegi pri 3 temoj : ’Litovio kaj rilatoj kun Eŭropa Unio’, ’Zamenhof kaj Litovio’ kaj ’Feliĉu, tio eblas’.

PROGRAMO de la kursoj
 

  • vendrede, 20an de aprilo
    • posttagmeze alveno de la kursantoj. Ĉiu trovas littukojn sur sia lito en sia kastela ĉambro
    • 18h30 akcepto kun aperitivo
    • 19h30 vespermanĝo
    • 20h30 interkonatiĝo kaj prezento de la kursoj
  • Taga disvolviĝo de sabato, 21a de aprilo ĝis vendredo, 27a de aprilo
    • 8h-8h30 matenmanĝo
    • 9h-12h kurso kun Przemek, Marion aŭ Christophe
    • 12h30 tagmanĝo
    • 14h distraĵoj proponitaj de Jannick aŭ individua laboro
    • 16h30-18h30 kurso
    • 19h vespermanĝo
    • 20h30 vespera programo

PROGRAMO de la ekzamenoj

  • vendredon, 27an de aprilo
    • posttagmeze : alveno de nur ekzameniĝantoj
    • vespere : parola ekzameno por la unuaj ekzameniĝantoj
  • sabaton, 28an de aprilo
    • antaŭtagmeze : skriba ekzameno por ĉiuj ekzameniĝantoj
    • posttagmeze : parola ekzameno daŭrigata
    • poste : foriro de la lastaj ekzameniĝantoj (konsiloj)

PREZO kaj ALIĜO al restado en Greziljono
 
  • La prezo de via restado kalkuliĝas aŭtomate dum via reta aliĝo. Por taksi la prezon, sufiĉas indiki la aĝkategorion, ĉambron kaj nombron de noktoj.
  • Prezo ekde 8 € tage (kurso kaj aktivaĵoj, tendejo, memzorganto). Reduktita prezo pri manĝoj, kursoj kaj aktivaĵoj por infano, adoleskanto aŭ homo kun modestaj rimedoj.
  • Ĉioinkluziva prezo (krom ekzameno) por la restado du plenkreskulo dum 7 tagnoktoj, inkluzivante la tranoktojn, manĝojn, kursojn, aktivaĵojn : inter 279 kaj 472 € (tendejo 239 €).
  • Redukto de 5% je la ĉioinkluziva prezo validas por aliĝo kun antaŭpago de 100 € almenaŭ 2 monatojn antaŭ la komenco.
  • La lernantoj kiuj ekzameniĝas, ricevos senpagan tranokton de la 27a ĝis 28 de aprilo.
  • Klaku ĉi tien por aliĝi. Ĉiuj niaj tarifoj tie. Por alia tarifo, bv. kontakti nin.

PREZO kaj ALIĜO al ekzameno
 

  • Kotizo laŭ edukado.net.
    • Nivelo B1 kompleta : 70 €, nur skriba aŭ parola : 35 €
    • Nivelo B2 kompleta : 80 €, nur skriba aŭ parola : 40 €
    • Nivelo C1 kompleta : 90 €, nur skriba aŭ parola : 45 €
  • Kial KER-ekzamenoj kostas (mal)multe ? Respondo
  • Por ekzameniĝi, bv. kontaktu Christophe (retmesaĝe al <ch.chazarein<img176> gmail.com> aŭ telefone per +33-6.31.80.40.07), kiu helpos vin elekti vian nivelon kaj plenumi la aliĝ-proceduron.

Teamo : Jannick Huet, Bert Schumann, Thierry Charles


Aliĝintoj  : Alain, Anthony, Bernard, Catrien, Christine & Jean-Claude, Christophe, Edison & Mara, Elias, Emilien, Françoise, Greta, Hubert, Jannick & Bert, Jean, Jean-Yves, Koami Moise, Maria J, Mathieu, Marion, Marisol & Patrice, Nicole & Pierre, Nijole, Paulette, Pauline, Philippe, Pietra-Emilia, Przemek, Serge & Dominique ...

Infanoj/junuloj kun aĝo  : Nicolas 15, Emilien 25

Loĝlokoj de tiuj partoprenantoj : BE-2600 Berchem, 5310 Longchamps, 6990 Hotton ; CH-1800 Vevey ; GB-N51JP London ; LT-03217 Vilnius ; NL-5751 KA-Deurne, 6544 XC Nijmegen ; PL-15-446 Bialystok ; TG-Lomé ; FR : 17400 Ternant, 22400 Coëtmieux, 31100 Toulouse, 31190 Auterive, 35000 Rennes, 35400 St. Malo, 35510 Cesson-Sévigné, 36000 Valençay, 37130 Cinq Mars La Pile, 49100 Angers, 50400 St Planchers, 53110 Thuboeuf, 56330 Pluvigner, 72270 Mézeray, 73100 Aix les Bains, 83330 Le Castellet, 85140 Essarts en Bocage ...

Afiŝi mapon kun la loĝlokoj de la partoprenantoj.
Kontaktu nin pri kun-veturadokonsultu tie


Foto el 2018

Opinioj de pasintaj partoprenantoj 2018. (2016 - 2015 - 2013 - 2012 - 2011) :
La pasinta semajno estis BELEGA !!!
 Amike, Mar-Janne
Ankoraŭ koran dankon por ĉi tiu tre agrabla semajno. Jean
Un grand merci à Jannick et Bert pour leur accueil familial et leur professionnalisme pour que tout se déroule harmonieusement au château ainsi que lors des visites et activités en parallèle aux cours donnés. C’est un endroit merveilleux, tranquille et magnifique où, sur une semaine de stage, on se sent vite progresser grâce à des professeurs motivés et compétents. Venant de Belgique, le trajet est long mais cela en vaut vraiment la peine. L’année prochaine, mon épouse et moi reviendrons et nous en profiterons pour passer notre examen B1. Serge et Dominique