Renkonto de Alternativoj (2017-jul-17/27)

Renkonto de Alternativoj
de ĉiuj specoj kaj koloroj
de lunde 17-a de julio ĉ. 18h
ĝis ĵaŭde 27-a de julio 2017 tagmeze
 
Prelegoj, diskutoj, atelieroj kaj
2a parto de la Maratona Esperanto-kurso

ENHAVO  
 
  • PRELEGOJ (ekzemploj de temoj )
    • nutraĵoj : vegetara, vegana, angla >> Michael Harvey
    • politiko : ekologio, verduloj, IKEK, Kolektivista Rondo
    • ekonomio : loka mono, senmona interŝanĝsistemo >> Alfred Schubert
    • turismo : biciklo, verda vojo >> Grésillon
    • energio : vento, suno, marondoj >> Alfred Schubert
    • edukado, pedagogio : Steiner, Freinet, Montesori >> Xavier Godivier
    • religio : sektoj, ateismo, agnostikismo
    • socio : GLAT-komunumo, Greenpeace >> Michael Harvey
    • sano : kuracherboj, homeopatio, meditado, jogo >> Marie Savary
    • akuŝo : sub akvo, sen medikamentoj, Les Lilas
    • naturo : perma(nent)kulturo, legomabono, selektiva rearbarigo, AVE-kunsido >> Alfred Schubert
    • arto : muziko hejma, sen muzikiloj, fotado >> Perla Mielo, Alfred Schubert
    • E-movado : SAT, Civito
    • E-instruado : Cseh-metodo, Duolingo.com
    • UK : korea kulturo en Greziljono
  • KURSOJ
    • Perla Mielo (Hungarujo) Paroli Esperanton bele kaj elegante, uzante ĝustan gramatikon : dua periodo de la maratona Esperanto-kurso
    • Louis Jeuland (France) Esperanto-kurso por komencantoj : dua periodo de la maratona Esperanto-kurso
  • AKTIVAĴOJ
    • Marie Savary (Vaskujo) Veki-jogo, okcidenta jogo por senstreĉiĝo
    • Xavier Godivier (Bretonujo) Medita ateliero
    • Perla Mielo (Hungarujo) Muziki komune
    • Lorenzo Tomezzoli (Burgonjo) prezento de karaokeoj originale verkitaj en Esperanto
    • Isabelle Nicolas (Luarvalo) Enscenigo de teatraĵetoj en Esperanto
    • Eko-turismo : individuaj aŭ gvidataj promenoj en la ĉirkaŭaĵo
    • Xavier Godivier (Bretonujo) Sportaj aktivaĵoj
    • Libroservo surloke, vidi la liston

Kurso : ESPERANTO

  • Paroli Esperanton bele kaj elegante, uzante ĝustan gramatikon
  • Se oni asertas, ke Esperanto estas bela kaj facila - almenaŭ relative facile alproprigebla - lingvo, oni pruvu tion per modela prononco kaj ĝusta uzo de la gramatikaj reguloj. Tiucele la instruisto faros parolekzercojn kaj diverstemajn prelegetojn, post kiuj oni rajtos korekti la erarojn de la parolinto. Nia instruisto emfazas la gravecon de la akuzativo, ja ĝi ebligas la liberan vortordon. Sed ne timu, tamen literaturo kaj humuro ne mankos en ŝiaj lecionoj. Nia instruisto adaptiĝas al la nivelo de siaj lernantoj.
  • Perla eklernis Esperanton en 1980, diplomiĝis pri ĝi en la budapeŝta universitato ELTE kiel mezlerneja instruisto pri Esperanto. Tiu estas ankaŭ ŝia hejma lingvo kun sia edzo el Kubo. Krom ŝia laboro en muziklernejo, ŝi preparas plenkreskulojn por akiri diplomon en ŝtata lingvoekzameno pri Esperanto en meza nivelo.

Aktivaĵo : JOGO 2017-07-17/22

  • Lernu la fundamenton de la teknikoj de Veki-Jogo, spertu iliajn efikojn por poste praktiki en ĉiutaga vivo kontraŭ streso : konscia spirado, konscio pri sia korpo kaj ties gravitocentro ; mensaj vigleco, atento kaj dispono ; ankriĝo en la tero kaj konscio pri la gravito.
  • Marie praktikas Veki-Jogon de 30 jaroj kaj instruas ĝin de 25 jaroj, ŝi gvidas kursojn en sia Jogo-lernejo. Krom Veki-Jogo (spirado, malstreĉiĝo, movoj), ŝi proponas al vi Veko’n (1 h da sida pozo, malrapida paŝo, rapida paŝo) kaj/aŭ Veksido’n (½ h da meditado).

Aktivaĵo : MUZIKI

  • Ni formas etan muzikgrupon. Kelkaj el vi kunportos siajn muzikinstrumentojn. Oni povas uzi diversajn objektojn, eĉ la propran korpon kaj ne nur la manojn.
  • Perla proponos certajn muzikaĵojn. Ni certe havos emon kaj talenton pri improvizado. Eble ni povos ankaŭ ludi kun la kantemuloj.
  • Perla Mielo, hungarlingve Mézes Gyöngyi, jam 5-jara evidentiĝis muzika talento kaj kantis sur podio, poste komencis pianludi. Ŝi diplomiĝis en Budapeŝto kiel artmuzikisto pri perkutinstrumentoj kaj ĉiuj postaj postenoj ŝiaj rilatis al muziko.

Aktivaĵo : PRELEGOJ
  • Xavier proponus prelegon/diskuton pri alternativa edukado kaj paroli specife pri Steiner-pedagogio kiun li bone konas.
  • Michael raportas kiel la angloj festas, nome dum la festotagoj (franclingve kun E-traduko).
  • Michael rakontas la veron pri la Angla Kuirejo (franclingve kun E-traduko).
  • Ĉu mono necesas aux ĉu eblas vivi sen mono ?

    La partoprenantoj de la seminario kreas (modelan) senmonan interŝanĝsistemon kaj ekzercas ĝian uzadon. Poste oni diskutos la avantaĝojn kaj limojn de tiu sistemo kaj de tielnomata „loka mono“ - dum la moneksperimento de Wörgl en la 30aj jaroj kaj en suda Bavario nuntempe. Alfred estas kreinto de unu interŝanĝsistemo kaj mem uzis ankaú lokan monon. (2-3h)

  • Varmo sen bruligo de petrolo kaj gaso. Alfred prezentas 20 modele ekologiajn domojn en suda Bavario kun bildoj kaj priskribo de hejtad-sistemoj. (2-3h)
  • La motoro kun 5000-kubikmetra cilindro. Alfred prezentas kelkajn elektitajn projektojn de produktado kaj stokado de tielnomataj alternativaj energioj - vento, suno, akvo, geotermio kaj aliaj. (2h)
  • Alternativaj veturiloj. Alfred parolas pri siaj spertoj kun la elektraj aútomobiloj VW up, VW Golf, Smart, Hotzenblitz kaj elektraj bicikloj. (1h)
  • Ne nur ekspluati la naturon. Al ekspluatado de la tero ekzistas alternativoj. Unu el ili estas rearbarigo. Alfred prezentas du projektojn en Afriko kaj unu tutmondan projekton. (1h)
  • La 17-angula foto laŭ Alfred. Fotado vidata el alternativa vidpunkto. Por homoj, kiuj ŝatas foti. La partoprenantoj kunportu fotilojn. (2 horoj)
  • Ĵurnalismo vidata el la alia - alternativa ? - vidpunkto. Kelkaj asocioj ofte - kaj bone - aperas en la gazetoj, aliaj ne. Kial ? Alfred, profesia ĵurnalisto, informas pri la funkciado de ĵurnalista laboro kaj klarigas, laŭ kiuj kriterioj redakcioj elektas temojn. Celgrupo de la prelegoj : membroj de asocioj, kiuj okupiĝas pri publikaj rilatoj. Kunprenu viajn demandojn. (2h)

Aktivaĵo : EKO-TURISMO

  • Gvidata promeno tra la kastela parko kaj arbaro laŭ nia gvidlibreto pri la loka flaŭro kaj faŭno de Greziljono.
  • Individua promeno, piede aŭ bicikle, sur la nova Verda Vojo kiu laŭas Greziljonon aŭ laŭ tiuj cirkvitoj regionaj.
  • Vizito de proksima dolmeno de la Kovrita Ŝtono.
  • Trovo de proksimaj trezoroj laŭ geo-kaŝejoj per via birilo.
  • Turismaj ekskursoj duontagaj ĉirkaŭ Baugé per via ekologia veturilo

Aktivaĵoj : SPORTO

  • banado en urba naĝejo aŭ 2 proksimaj banlagoj
  • tablotenisa turniro sub la hangaro (kunportu rakedojn)
  • volejbalo sur la flugpilkejo (inter arboj)
  • piedpilko sur granda herbejo (sen randmarkiloj)
  • pieda vizito al dolmeno (2-5 km) kaj glob-ludejo Boule de fort (1,3 km)

PREZO kaj ALIĜO al restado en Greziljono
  • La prezo de via restado kalkuliĝas aŭtomate dum via reta aliĝo. Por taksi la prezon, sufiĉas indiki la aĝkategorion, ĉambron kaj nombron de noktoj.
  • Prezo ekde 8 € tage (kurso kaj aktivaĵoj, tendejo, memzorganto). Reduktita prezo pri manĝoj, kursoj kaj aktivaĵoj por infano, adoleskanto aŭ homo kun modestaj rimedoj.
  • Ĉioinkluziva prezo por la restado du plenkreskulo dum 7 tagnoktoj, inkluzivante la tranoktojn, manĝojn, kursojn, aktivaĵojn : inter 279 kaj 472 € (tendejo 239 €).
  • Redukto de 5% je la ĉioinkluziva prezo validas por aliĝo kun antaŭpago de 100 € almenaŭ 2 monatojn antaŭ la komenco.
  • Klaku ĉi tien por aliĝi. Ĉiuj niaj tarifoj tie. Por alia tarifo, bv. kontakti nin.

Teamo : Xavier Godivier, Isabelle Nicolas, Thierry Charles


Aliĝintoj  : Alain, Alfred, Amadou, Carlo & Lala, Deneza, Dominique, Edwige & Houcine, Florence, Henriette, Isabelle, Lorenzo, Marie, Marie-Angèle, Michael, Pascal, Perla, Samba, Talla, Véronique, Xavier ...

Infanoj/junuloj kun aĝo  : Mathilde 5

Loĝlokoj de la partoprenantoj  : DE-82355 Weilheim ; GH-Accra ; HU:2030 Érd ; IT : 10135 Torino ; MG-101 Antananarivo ; SN-Dakar, Thiès ; FR : 09240 Cadarcet, 17000 La Rochelle, 35700 Rennes, 35720 Pleugueneuc, 37700 St-Pierre-des-Corps, 56000 Vannes, 64000 Pau, 64120 Saint-Palais, 65290 Louey, 71700 Tournus, 75020 Paris, 80080 Amiens, 80090 Amiens ...

Afiŝi mapon kun la loĝlokoj de la partoprenantoj.
Kontaktu nin pri kun-veturadokonsultu tie.

Opinioj de partoprenantoj 2017
Ege mi ĝuis la restadon en Grésillon dum ambaŭ partoj. Precipe ĝojigis min la partopreno ankaŭ de ne-esperantistoj en mia muzika ateliero ! Mi estas tre kontenta pri la laboremo de la esperanto-lernantoj, estis bone rimarkebla ilia progreso. Kaj tre plaĉis al mi la kromaj programeroj : tai-ĉi, rid-jogo, meditado, jogo kun Marie ; kaj la semajnfina spektaklo, al kiu ankaŭ mi povis kontribui. Perla el Hungario J’ai été ravie de participer à cette semaine d’échanges ! J’ai apprécié l’accueil chaleureux et l’hébergement en camping dans un lieu plaisant, ainsi que l’unité du groupe. Le programme était captivant, les animatrices/teurs agréables et compétent(e)s ! Bien qu’ayant eu quelques difficultés au départ pour m’adapter au rythme marathon des cours d’Espéranto, je suis heureuse d’en avoir acquis les bases ... que je révise presque chaque jour, depuis ! Henriette
Mi venis nur la duan semajnon kaj komence ne klare komprenis kiel funkciis la staĝo maratona kurso. Perla Mielo estis tre efika kaj agrabla instruistino. Tamen ŝi ne povas respondi al komencantoj kaj progresantoj. Tre afabla Alfred Schubert parte riparis mankon de alia instruisto sed la nivelo estis pli alta ol nivelo por progresantoj kaj temoj tre teknikaj. La manĝaĵo estis tre bongusta (dank’al la kuiristo) kaj manĝado bone organizita (dank’al Isabelle). La etoso estis agrabla, tamen por mi ne sufiĉis la nombro de horoj por labori pri la lingvo. Deneza