Dungo

Priskribo de posteno por la
Kulturdomo de Esperanto Greziljono,
situanta en 49150 Baugé-en-Anjou, France.

Plurfaka dungito

Priskribo de la posteno: por pli da detaloj pri la funkciado de la Kulturdomo, vidu la retejon: gresillon.org (alternas staĝoj rilataj al la promociado de Esperanto kaj ludono al privatuloj aŭ grupoj por financi niajn agadojn).

Dezirata kontraktebleco:

  • Prefere volontuloj (kun interkonsento pri kostorepagoj, loĝado surloke),
    Francaj kontraktoj kun ŝtata financa helpo:
  • « CIE/CUI » (kontraktoj por delongaj senlaboruloj),
  • « Contrat d’avenir » (por junuloj bezonantaj ŝtatan helpon),
  • « Service civique » (por junuloj laborantaj al komuna bono: pri tia ebleco ni atendas aprobon).

La kooperativo Kulturdomo de Esperanto intencas dungi fidindan personon, se eble plentempe (sed ankaŭ taŭgus du duontempaj postenoj).

Minimumaj postuloj (nepraj):

  • Kapabli kuiri por grupoj, se eble ĉiuspecajn kuirartojn, kaj specife vegetaran ĉar parto de niaj luprenantoj estas vegetaranoj aŭ eĉ vegetaĵanoj.
  • Kapabli labori plurfake: ni bezonos faklertecon por prizorgi la kastelon dum ludonoj.
  • Kapabli Esperanton (komencantoj akceptitaj), kaj kapabli ankaŭ la francan lingvon.

Estos krome ŝatataj jenaj kvalitoj:

  • Ŝati komuniki kaj promocii la agadojn de la kulturdomo (aŭ krei novajn: la bieno estas okupata nur duontempe nun, ĝi estas ne sufiĉe valorigata).
  • Kapabli diversajn hejmajn manlaborojn.
  • Scipovi okupiĝi pri herbejoj (per herbotondiloj ĉu mem veturanta ĉu manpuŝata), pri kulturebligo kaj senherbigo… ktp.
  • Sekretariaj taskoj.
  • Kapabli mastrumi (purigi ĉambrojn – se necese – aŭ prizorgi tukojn).
  • Scipovi permakulturadon aŭ aliajn ekologiajn teknikojn celantajn al neniu rubaĵo.
  • Povi konsili pri plejbonigo de la estonto de la societo kaj esti komprenema pri diversaj agadeblecoj por financado
  • Ĉiuj aliaj utilaj kompetentoj…

Ĉiu kandidatiĝo estos zorge prikonsiderata kaj al ĉiuj ni respondos.

Unua elekto okazos surbaze de la ricevitaj dokumentoj, fina decido surbaze de interparolo kun la estraranoj.

Kontakto: kastelo@gresillon.org

Sendu vivresumon kaj kandidatigan leteron. Dankon!

PS: Tiu ĉi dungopropono validis antaŭ pli ol unu jaro. Ne hezitu kontakti nin en ĉi tiu jaro.