Infanoj kaj familioj (2017-aŭg-05/13)

7a Festa Semajno por infanoj, adoleskantoj, junuloj,
familioj, eĉ kun beboj, gekuzoj kaj geavoj
de sabate 5-a de aŭgusto ĉ. 18h ĝis dimanĉe 13-a de aŭgusto 2017 tagmeze
Ludoj, banado, manlaboroj, sporto, muziko kaj E-kursoj

ENHAVO
  • AKTIVAĴOJ POR INFANOJ
    • Larisa Osadĉuk (Ukrainujo) Origamio kaj manpupoj el papero
    • Nicky Janssen (Flandrujo) Farado de manpupoj kaj variaj manlaboroj
    • Bert Schumann (Bretonujo) Amuzaj aktivaĵoj diversaj
    • Marie Savary (Vaskujo) programo ’ESTI’ por pli bone koncentriĝi, moviĝi
    • Cédric Forgeau (Rodan-Alpoj) Lumpentraĵo (foto, kunportu lumilojn kaj fotilon)
    • Anastasia Ermakova (Ukrainujo) Ŝminki infanvizaĝojn
  • KURSOJ
    • Jean-Luc Kristos (Aŭvernjo) Ludu ni por paroli !
    • Ansofi Markov (Francilio) Ludoj kaj instruado kun la infanoj
    • Bert Schumann (Bretonujo) Individuaj ekzercoj laŭ via bezono
    • Nicky Janssen (Flandrujo) MAZI-kurso por infanetoj
  • AKTIVAĴOJ PLIAJ
    • Jean-Luc Kristos (Aŭvernjo) Kantu ni !
    • Caroline Mauboussin (Luarvalo) Libro-bindado
    • Marie Savary (Vaskujo) Veki-jogo, okcidenta jogo por senstreĉiĝo
    • Alain Delmotte (Belgujo) Ateliero pri astrolabo (sekstanto) kaj sunhorloĝoj
    • Antoinette Portmann (Svisujo) Ĉina TuiNa-masaĝo
    • Pascal Hébert (Parizo) Initiation à l’échec japonais Shogi et à sa variante simplifié Dobutsu
    • Libroservo surloke, vidi la liston.
  • DISTRAĴOJ vespere
    • Alain Delmotte (Belgujo) Laborvojaĝo por UN en Kurdujo en 2002 ĵus antaŭ la iraka milito
    • Emmanuelle Ravot (Franĉkonteo) Diapozitivoj pri Jerusalemo
    • Larisa Osadĉuk (Ukrainujo) Ekspozicio Origamio - tradicia kaj nuntempa
    • Libroprezenta vespero, ĉiu laŭtlegu paĝon de ŝatata libro
    • Alain Delmotte (Belgujo) Komunikado ĉe abeloj (laboro por la interlingvistikaj studoj en Poznano)

Infanoj : PUPFARADO kaj MANLABOROJ

  • Farado de diversaj pupoj el diversaj materialoj, nome fingropupoj, manpupoj, bastonpupoj, indoneziaj vajangoj, tirpupetoj kaj eĉ perlaj feliĉ-pupetoj kun juveletoj.
  • Per la faritaj pupoj ni elpensas etajn pupteatraĵojn kaj montros la rezulton dum la adiaŭa vespero.
  • Ni preparas rekvizitojn por teatraĵo. Ni ellaboras ali-vestaĵojn por la teatraĵo. Ni desegnos sur papero per koloraj krajonoj por prepari dekoron por la teatraĵo.
  • Nicky ŝatas labori, ludi kaj manlabori kun la infanoj - ili tion ŝategas kaj ne nur la temo pupoj donas multe da eblecoj.
  • Matene ŝi pretas fari Mazi-kurson kun la etuloj, vespere ŝi laŭlegos piĵamo-rakontojn, kun sia japana kamiŝibaj-kesteto.
  • Nicky kunportas multe da materialo, por tiun bone uzi, ŝi petas helpon de gepatroj.

Infanoj : ORIGAMIO kaj PUPOJ

  • Origamio estas malnova japana arto faldi paperon por krei belegajn malgrandajn figurojn. Ni lernos la bazojn de tiu arto kaj faros diversajn modelojn. Por partoprenantoj inter 5 kaj 99 jaroj.
  • Ni kreos ankaŭ manpupojn el papero kaj ni preparos pupteatrajn scenetojn. Taŭga por homoj inter 6 kaj 99 jaroj.
  • Tiun atelieron ni faros en luda formo, kun origamiaj fabeloj, moviĝantaj modeloj, enigmoj, trukoj, fingra pupteatro ktp.
  • Prelego pri la nuntempa apliko de origamio en sciencoj, teĥnikoj, arĥitekturo, dezajno, pedagogio kaj art-terapio montras fragmentojn de la filmo Mondo en faldoj.
  • Prelego Origamio - en ĉiu familio. Luda metodo por gepatroj kaj infanoj
  • Larisa studis molekulan genetikon en Kievo, poste pupteatron kaj origamion en Moskvo. De pli ol 20 jaroj ŝi okupiĝas pri origamio kaj pupteatro kaj pri edukaj ludoj por infanoj. Ŝi kreis la origamiklubon de Kievo. En la ateliero ŝi laboras kun Alain Delmotte, kiu doktoriĝis pri botaniko kaj ekologio en Loveno kaj poste diplomiĝis pri interlingvistiko en Poznano. Li interesiĝas pri la matematika aspekto de origamio.

Infanoj : AMUZAJ aktivaĵoj
Laŭ la vetero kaj viaj preferoj, Bert organizas aktivaĵon :

  • banado en urba naĝejo aŭ 2 proksimaj banlagoj
  • vizito de zoo aŭ amuzparko kun la infanoj (per aŭto)
  • tablotenisa turniro sub la hangaro (kunportu rakedojn)
  • volejbalo sur la flugpilkejo (inter arboj)
  • piedpilko sur granda herbejo (sen randmarkiloj)
  • pieda vizito al dolmeno (2-5 km) kaj glob-ludejo Boule de fort (1,3 km)
  • ekskurso al iu fama Luar-kastelo (per via aŭto)
  • societaj tabloludoj (kelkaj ĉeestas, kunportu viajn)

Kurso : Ludante lerni

  • Animado de la infanoj per ludoj kaj iom da instruado. Ĉu veraj komencantoj, ĉu denaskaj esperantistoj, ĉiuj infanoj povas ludi kaj amuziĝi per aŭ ĉirkaŭ Esperanto, uzante kaj lernante la lingvon ... aŭ ne. Plej grave estas ĝui kune agrablajn momentojn, prefere kun kaj per Esperanto, sed se necese ankaŭ sen.
  • Ansofi estas denaska esperantisto kaj patrino de denaskuloj, profesie instruisto por liceanoj pri historio kaj geografio, sed ŝi ankaŭ instruis muzikon kaj Esperanton kadre de eksterlernejaj aktivaĵoj al diversaĝaj kaj diversnivelaj infanoj. NB : Infanoj kunportu sian bekfluton aŭ alian instrumenton, per kiu ili scias ludi !

Kurso : LUDU ni por PAROLI iomete, multe, pasie !

  • Simpla, parola komunikado ĉiutaga en etoso ĝoja, ludema kaj feriema
  • Jean-Luc proponos al vi ludojn tre diversajn por instigi vin paroli pli kaj pli : rakontoj ; divenoj ; puzloj ; poezio ; enigmoj ; tabuaj vortoj ; priskribo de bildoj, krei rakonton. Li celas simplan, ĉiutagan komunikadon ; krome la etoso estos ĝoja, ludema kaj feriema. Okaze de ludoj, aŭ post peto, li pritraktos gramatikajn punktojn. Ĉiu ludo estos ankaŭ okazo por lerni novajn vortojn. Se vi, pli malpli, uzas skribe la bazajn regulojn kaj ankoraŭ ne kuraĝas paroli, tiu "paroliga kurso" estas por vi !

Aktivaĵo : JOGO 2017-08-07/13

  • Lernu la fundamenton de la teknikoj de Veki-Jogo, spertu iliajn efikojn por poste praktiki en ĉiutaga vivo kontraŭ streso : konscia spirado, konscio pri sia korpo kaj ties gravitocentro ; mensaj vigleco, atento kaj dispono ; ankriĝo en la tero kaj konscio pri la gravito.
  • Marie praktikas Veki-Jogon de 30 jaroj kaj instruas ĝin de 25 jaroj, ŝi gvidas kursojn en sia Jogo-lernejo. Krom Veki-Jogo (spirado, malstreĉiĝo, movoj), ŝi proponas al vi Veko’n (1 h da sida pozo, malrapida paŝo, rapida paŝo) kaj/aŭ Veksido’n (½ h da meditado).
  • Ŝia lerneja programo ESTI por infanoj konsistas el ekzercoj por pli bone koncentriĝi, atenti, moviĝi laŭ naturaj leĝoj t.e. plibonigi la funkciadon de nia korpo, lerni kiel paŝi, alti, malalti, trovi ekvilibron, observi, rilati kun la aliaj ktp. danke al korpaj ekzercoj kaj ludoj.

Aktivaĵo : LIBRO-BINDADO

  • Venu bindi vian propran esperantan libron en nia ateliero de libro-bindado. Pluraj jam lernis bindadon kaj estis tre fieraj kaj agrable mirigitaj ! Vidu belan rezulton.
  • Nia bindistino Caroline ree bonvenigas vin en 2017. Por tiu laboro necesas kontroli sin, lertajn agi kaj forte koncentriĝi dum du horoj, do partoprenanto estu almenaŭ 8- ĝis 10-jara.

Aktivaĵo : KANTU ni !

  • Jean-Luc celas valorigi la francan popkantaron al francaj kaj eksterlandaj esperantistoj. Akompanante sin per propra piano, li proponas al vi kanti simple por la plezuro, uzi la lingvon en gaja kaj neordinara etoso.
  • Temas pri unuvoĉaj kanzonoj similaj al tiuj, kiujn vi kantas en via banĉambro. Kion kanti ? Kanzonojn kantatajn en Esperanto, popajn kaj tradiciajn, francajn famaĵojn kaj movade konatajn kantojn el diversaj landoj.

PREZO kaj ALIĜO al restado en Greziljono
  • La prezo de via restado kalkuliĝas aŭtomate dum via reta aliĝo. Por taksi la prezon, sufiĉas indiki la aĝkategorion, ĉambron kaj nombron de noktoj.
  • Prezo ekde 8 € tage (kurso kaj aktivaĵoj, tendejo, memzorganto). Reduktita prezo pri manĝoj, kursoj kaj aktivaĵoj por infano, adoleskanto aŭ homo kun modestaj rimedoj.
  • Ĉioinkluziva prezo por la restado du plenkreskulo dum 7 tagnoktoj, inkluzivante la tranoktojn, manĝojn, kursojn, aktivaĵojn : inter 279 kaj 472 € (tendejo 239 €).
  • Redukto de 5% je la ĉioinkluziva prezo validas por aliĝo kun antaŭpago de 100 € almenaŭ 2 monatojn antaŭ la komenco.
  • Klaku ĉi tien por aliĝi. Ĉiuj niaj tarifoj tie. Por alia tarifo, bv. kontakti nin.

Teamo : Bert Schumann, Thierry Charles


Aliĝintoj  : Amélie & Ivan, Anne-Marie & Vincent, Ansofi, Antoinette & Albert, Bert, Caroline, Cédric, Eléonore & Sébastian, Emmanuelle, Eugenio, Fanny & Emmanuel, Gilles, Irène, Jean-Luc, Jean & Viviane, Larisa & Alain, Marie, Michèle, Nadine Nicky & Ivo, Roselyne, Ŝtonĉjo & Libnjo, Xavier ...

Infanoj/junuloj kun aĝo  : Simon 24, Eva 21, Anastasia 20, Louis 15, Alix 14, Tallia 12, Hélène 12, Mathilde 12, Mariana 11, Soizic 10, Sterenn 9, Amaury 8, Marie 8, Morgane 8, Octave 6, Yann 5, Noélie 5, Botan 4, Lina 4, Adam 4, Mathilde 4, Loiĉjo 3, Irina 0,5 ...
 Ni planas dormejon por knabinoj kaj dormejon por knaboj.

Loĝlokoj de la partoprenantoj  : BE-2160 Wommelgem ; BR-13295 Itupeva-SP ; CH-4102 Binningen ; CZ-10600 Praha ; FR : 34090 Montpellier, 35510 Cesson-Sévigné, 35700 Rennes, 35720 Pleugueneuc, 37190 Vallères, 39100 Dole, 44300 Nantes, 44600 St. Nazaire, 49000 Angers, 49740 La Romagne, 52300 Autigny Le Grand, 63120 Sainte Agathe, 69003 Lyon, 69300 Caluire, 71530 La Loyère, 75019 Paris, 75020 Paris, 76000 Rouen, 78180 Montigny-le-Bretonneux, 84310 Morières-lès-Avignon, 91120 Palaiseau ...

Afiŝi mapon kun la loĝlokoj de la partoprenantoj.
Kontaktu nin pri kun-veturadokonsultu tie


Foto el 2017


vidi televidan filmeton

Opinioj de partoprenantoj 2017
Multe dankon por l’organizo, la kursoj, kantoj kaj ĉio alia. Antoinette Mi kaj mia filino dankas por la agrabla restado en Greziljono. Mi salutas vin. Brakumon. Eŭgenio
Mi tre ĝojas esti veninta ĉi tien. kaj bedaŭras ke jam estas la lasta tago. Paskaliĉo Dankon por interesa renkontiĝo en infana semajno 2017. La urbeto de infanoj rememorigas nin ke nia infaneco ĉiam estas en ni. Larissa Origami
Nia 3a restado en la kastelo de Greziljono. Dankon al ĉiuj, ni estas tre kontentaj. Ni revenos la proksiman jaron. Emma, Tallia kaj Louis De pli ol 30 jaroj mi deziris veni al Greziljono. Mi venis, mi vidis, (sed mi ne venkis) kaj mi ne estas konvinkita, ĉar iuj ne estis tre afablaj ! Feliĉe la kursoj plaĉis al mi, malfeliĉe la suno mankis. Ĉu mi revenos, mi ne scias hodiaŭ. Roselyne Avignono
Kara Kastelo Greziljono. Ĉiuj kiuj iam ĉeestis, perdis parton de l’kor ĉe vi. Revenos ni por nova deĵor’, pli kaj pli. Knufloj Nicky
Mi venis en Greziljonon la pasintan jaron, kiam mi estis graveda, kun mia edzo kaj miaj filoj Lucien kaj Adam. Tiun someron, mi revenis ĝoje kun Irina (6 monata). Ni tre ŝatis la origamiojn, mi ŝatis jogon. Adam tre ŝatis la kurson kun Niki kaj mi la kurson kun Joloko. Mi ŝatis la vortludon (Skrablo en Esperanto). Bedaŭrinde la vetero ne estis tre varma kaj pluvis preskaŭ ĉiam. En la tendo ne estis tre agrable. La bebo ne sentis tro varme, sed mi timis ke ĝi estis tro varma kiel en al pasinta jaro. Bonŝance, fine estis bona vetero !!! Mi fieras ke mi progresis. Mi aĉetis ree librojn por mi kaj miaj infanoj. Ni intencas paroli kun ili kaj rakonti la librojn. Dankon al vi ĉiuj por tiu semajno. Greziljono estas ĉiam paradizo por familioj. Ĝis baldaŭa revido ! Amelie