KIEL TRAVIVI EKSTER ESPERANTUJO ?

Gravaj konsiloj post via staĝo en Greziljono aŭ post alia mojosa E-renkontiĝo

KIEL TRAVIVI EKSTER ESPERANTUJO ?

 Ne parolu Esperante al hazarda homo.
 Ne provu pagi per manĝ- aŭ trink-kuponoj en restoracio aŭ trinkejo
 Ne lasu viajn posedaĵojn sur la tablo.
 Kunportu pli ol kelkajn eŭrojn (kaj ne stelojn) al trinkejo.
 Ne brakumu aŭ knuflu hazardan homon.
 Ne portu nomŝildon surstrate.
 Ne demandu, kie estas la programtabulo.
 Ne demandu, kiom longe la aliulo lernas Esperanton.
 Vi ne bezonas flustri en via propra dormoĉambro.
 Ŝlosu vian pordon.
 Vi ne bezonas frapi la duŝejan pordon ’’ĉu libera ?".
 Se vi bezonas ion, ne faru laŭte gravan anoncon.
 Ne gluu E-reklamojn sur hazardajn murojn.
 Ne sekvu homon por iri al interesa programero.
 Kiam iu demandas pri viaj muzikpreferoj, ne listigu nur Eo-artistojn.
 Se mankas neceseja papero, ne serĉu la domestron.
 Se vi vojaĝas, aĉetu normalan bileton, ne atendu karavanon aŭ kunveturproponon.
 Ne trinku ruĝan vinon je ĉiu manĝo.
 Ne provu mendi amasloĝejan lokon en hotelo.
 Nek ofertu prelegon por havi rabaton.
 Ekzistas pli ol dek muzikgrupoj en la mondo kaj pli ol dek filmoj.
 Ne iru al librovendejo por aĉeti t-ĉemizon.
 Vi rajtas, fakte devas krokodili.
 Ne esperantigu vian nomon.
 Dum koncerto, ne korektu la kantiston.
 Kiam vi aŭdas la bambon, ne formu cirklon.
 Ne flirtu kun iu, kiu havas koramikon, la koramiko verŝajne loĝas en la sama urbo.
 Se vi ne volas esti komprenata, ne uzu vian nacian lingvon, sed Esperanton.
 Ne komencu lingvan diskuton kun hazarda homo.
 Vi ne bezonas kunporti vortaron.
 Ne diru "saluton" al ĉiu ajn preterpasanto.
 Kunportu informilojn por klarigi, kio estas Esperanto.

La supra teksto estas adaptaĵo de konsiloj laŭtlegitaj de Rogier Huurman dum la lasta nokto de JES 2016 en ĝia trinkejo. Al la originaj konsiloj apartenis ankaŭ la sekvaj :

 Ne tuj demandu ’’ĉu vi estas pluramemulo ?’’.
 Prizorgu vian propran interreton.
 Ne iru kelkfoje tage al trinkejo.
 TEJO ne protektas vin. (Havu proprajn kondomojn.)
 Ekdormu antaŭ la 2-a nokte.
 Matenmanĝu.
 Ne trinku alkoholon ĉiutage.
 Ne kriu "ĉevalo !".
 Ne kunportu dolĉaĵojn de via lando.
 Mem aĉetu kaj kuiru.