PRINTEMPaS : intensivaj kursoj kaj ekzamenoj 2016

Kurso kun Radojica, Christophe aŭ Marion (2016-apr-08/16)
KAJ / AŬ
Trapasu internacian Esperanto-ekzamenon (2016-apr-16)

ENHAVO
 

 Kurso A1-A2 « Ni kuneku ! » gvidata de Marion Quenut
 Kurso A2-B1 « Trans la sojlon de la lingvo » gvidata de Christophe Chazarein
 Kurso B1-B2 « Per perloj al astroj » gvidata de Radojica Petrović
 Internaciaj KER-ekzamenoj de UEA/ITK
 NB : Christophe centralizas la lernantojn kaj taksas ilian nivelon antaŭ la staĝo per skriba kaj parola testo

 Programo de la kursoj kaj ekzameno
 Prezoj kaj aliĝoj
 Aliĝintoj kaj iliaj loĝlokoj sur mapo
 Libroservo surloke, vidu liston
 Opinioj kaj raportoj : partoprenantojekzamena sesio

 Fotoj : grupo — albumoj 16 19 34 13 28 219 33 44 51 26 23 76 35 54 65
 Intervjuo kun la responsanto de la staĝo

La Kulturdomo Greziljono organizas KUNLABORE kun ILEI (Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj) kursojn por personoj kiuj komencis lerni E-on kaj deziras rapide progresi per intensaj kursoj gvidataj de tre spertaj instruistoj kiuj uzos E-on por instrui per la rekomendita rekta metodo. Ni proponas tri nivelojn (kursojn).

KURSO B1-B2 « Per perloj al astroj » (2016-apr-9/15)
 

  • Instruanto : Radojica Petrović, serbo loĝanta en Ĉaĉak, centra Serbujo, estrarano de ILEI, universitata instruisto pri datumbazoj kaj komputika instrumetodiko, aŭtoro de prelegoj i.a. pri komputika pedagogio kaj interkultura edukado per Esperanto. Li instruis Esperanton en lernejaj kaj eksterlernejaj kursoj kaj E-metodikon en seminarioj por E-instruantoj.
  • Celo : Akiri la nivelon B2 laŭ tiu difino kaj alproprigi valorojn de Esperanta kulturo. La kursanoj de tiu nivelo havu alvenante minimume la nivelon B1. Bonvenas ĉiuj kiuj deziras firmigi sian lingvo-uzon, sed aparte kursgvidantoj aŭ kursgvidontoj. La kurso alprenas preparan karakteron por la ekzamenoj fine de la kurso. Radojica tajloras la kurson al la nivelo de la partoprenantoj kaj liveras utilan enhavon ankaŭ por lernantoj de pli alta nivelo, kiuj deziras trapasi C1-ekzamenon.
  • Kurslibroj : Elektitaj verkoj de Esperanta kulturo (beletro, muziko, ĵurnalistiko, faka literaturo) kaj eseoj de la kursanoj mem. En la surloka libroservo aĉeteblas ekz. la preparlibro al KER-ekzamenoj Esperanto de nivelo al nivelo.
  • Prezento :

Per aspera ad astra - proverbis la antikvaj romanoj pri la malfacila vojo al gloraj altoj de sukceso. Tio aplikeblas al la lernado kiel pena laboro survoje al scio kaj kompetento. Ĉu ankaŭ la lernado de Esperanto devas esti dornoplena kiel en la romana proverbo ? Ne nepre. Aŭ : nepre ne. En ĉi tiu kurso ni strebos al C-nivelaj altoj de lingva kompetento laŭ agrabla kaj ĝua vojo tra la magia mondo de Esperantaj literaturo kaj muziko. Elektitaj perloj de Esperanta kulturo - poemo, novelo, kanto, filmeto, gazeta raporto, faka artikolo - estos la baza materialo per kiu la kursanoj konatiĝos kun kulturaj valoroj de Esperanto kaj samtempe progresigos siajn lingvajn konojn kaj komunikajn kapablojn.
La kursanoj lernos kunlabore kaj interage. Ni renkontiĝos kun diversaj kulturaj spertoj el propraj vivoj kaj el la Esperantaj beletraĵoj tra leksika, gramatika kaj enhava analizo de la verkoj, lingvaj kaj interkulturaj ludoj, debato pri elektitaj temoj kaj verkado de eseoj. Abundo da interkulturaj temoj kaj situacioj en Esperantaj verkoj motivigos nin ankaŭ pridiskuti, testi kaj kreskigi nian interkulturan komunikkompetenton.

KURSO A2-B1 « Trans la sojlon de la lingvo » (2016-apr-9/15)
 

  • Instruanto : Christophe CHAZAREIN estas aktivulo en Esperanto-Kulturcentro de Tuluzo. Li instruas Esperanton de 2006. En 2009, li aktivis unu jaron en Białystok kiel eŭropa volontulo, kaj partoprenis trejnadon pri Esperanto­instruado en la universitato de Poznano. De 2011, instruado – de Esperanto kaj de la okcitana lingvo – estas lia ĉefa okupiĝo. En 2014, li kreis « Ins’eo », asocion kiu celas favori pli modernajn pedagogiajn praktikojn, kaj helpi la profesiiĝon de Esperanto­instruado.
  • Celo : Akiri la nivelon B1 laŭ tiu difino. La homoj aliĝintaj al tiu kurso havu antaŭ la komenco la nivelon A2. Ĉi tiu kurso celas la homojn, kiuj deziras akiri nivelon sufiĉan por komuniki en la plimulto de la situacioj kie Esperanto povas utili (vojaĝoj, kongresoj, internaciaj renkontiĝoj, korespondado, gastigado, kpt...).
  • Prezento de la kurso : Lerni lingvon estas multe pli ol asimili gramatikajn regulojn kaj vortostokon. Lerni lingvon estas disvolvi sian kapablon komuniki – tio estas aŭskulti, legi, skribi ... kaj paroli ! Se vi havas bazojn en Esperanto, sed sentas vin tro limita, kaj volas doni al vi la rimedojn utiligi ĝin ĉe Interreto aŭ vojaĝante, en kongresoj, ĉe esperantistoj, do ĉi tiu kurso estas por vi. Ĉi tiu kurso ankaŭ celas prepari por la parolaj kaj skribaj taskoj de la KER­-ekzamenoj je la niveloj B1 kaj B2.

KURSO A1-A2 « Ni kuneku ! » (2016-apr-9/15)
 

  • Instruanto : Marion QUENUT estas lingvo­trejnisto kaj instruas la okcitanan en Tuluzo de 2011. Pro pasio pri lingvoj (ŝi scias ok), ŝi kreis kaj administras de 2006 la retpaĝaron toulangues.org, tuluza portalo pri la lingvoj de la mondo. Ŝi komencis sian lernadon de Esperanto en 2006 per staĝo kun Esperanto­Kultur­Centro de Tuluzo. De tiam, ŝi regule gvidas staĝojn kaj kursojn por tiu asocio. Ŝi akiris C1-­atestilon en Esperanto.
  • Celo : Akiri la nivelon A2 laŭ tiu difino. Ĉi tiu kurso estas destinata al tutkomencantoj aŭ al personoj, kiuj jam eklernis Esperanton, sed ankoraŭ konsideras sin komencantoj.
  • Kurslibro : Ne estas rekomendata lernolibro, la kurso baziĝos sur nepublikigita materialo (destinata al nova lernolibro projekta). La praktika vortaro de André Andrieu (16€, eldonita de SAT­Amikaro) estas rekomendata.
  • Prezento de la kurso : Ĉi tiu kurso havos kiel akson la parolan komunikadon jam de la komenco, sed ĉiuj kompetentoj de la KER estos prilaborataj dum la semajno, interalie per ludaj kaj teatrecaj aktivigoj.

Internacia KER-ekzameno (2016-apr-16)
 

  • Niveloj : La ekzamena komisiono de UEA akceptis okazigi KER-ekzamenojn je la 3 niveloj B1, B2 kaj C1. Eblas trapasi la kompletan ekzamenon (skriban kaj parolan), nur la skriban aŭ nur la parolan parton. Eblas surloke ŝanĝi la nivelon. Ekzameniĝanto estu almenaŭ 14-jara. Eblas skriba kaj parola parto nur en unu sama nivelo.
  • Aliĝo al ekzameno : Por ekzameniĝi, bv. kontaktu Christophe (retmesaĝe al <ch.chazarein<img176> gmail.com> aŭ telefone per +33-6.31.80.40.07), kiu helpos vin elekti vian nivelon kaj plenumi la aliĝ-proceduron. Pri prezoj legu malsupre.
  • Diplomo : Post sukcesa ekzameniĝo la ŝtate agnoskata hungara ekzamencentro ITK eldonos kvarlingvan diplomon por la kandidato. Tiu diplomo validas en Eŭropo kaj akceptiĝas en pliaj landoj ekster Eŭropo.
  • Pri KER : Jen la ekzamena regularo. Jen la oficiala dokumento de la komuna eŭropa referenc-kadro por lingvoj (KER, vidu paĝon 32 pri niveloj). Jen vikipedio.org pri la KER-kadro. Edukado.net jen pri la KER-kadro, jen pri la KER-ekzamenoj. Jen ekzamen-specimenoj. Jen pri nova franca ministra dekreto - ŝancego por Esperanto ! Por pliaj informoj skriku al katalin ikso.net
  •  :-) Jen JoMo KER-kantas. Jen Cyrille Hurstel intervjuis na Katalin Kovats.

PROGRAMO de la kursoj
 

  • vendrede, 8an de aprilo
    • posttagmeze alveno de la kursantoj. Ĉiu trovas littukojn sur sia lito en sia kastela ĉambro
    • 18h30 akcepto kun aperitivo
    • 19h30 vespermanĝo
    • 20h30 interkonatiĝo kaj prezento de la kursoj
  • Taga disvolviĝo de sabato, 9a de aprilo ĝis vendredo, 15a de aprilo
    • 8h-8h30 matenmanĝo
    • 9h-12h kurso kun Radojica, Marion aŭ Christophe
    • 12h30 tagmanĝo
    • 14h distraĵoj proponitaj de Jannick aŭ individua laboro
    • 16h30-18h30 kurso
    • 19h vespermanĝo
    • 20h30 vespera programo

PROGRAMO de la ekzamenoj

  • vendredon, 15an de aprilo
    • posttagmeze alveno de nur ekzameniĝantoj
    • vespere parola ekzameno por la unuaj ekzameniĝantoj
  • sabaton, 16an de aprilo
    • antaŭtagmeze parola ekzameno daŭrigata
    • posttagmeze skriba ekzameno por ĉiuj ekzameniĝantoj
  • dimanĉon, 17an de aprilo
    • antaŭtagmeze foriro de la lastaj ekzameniĝantoj

PREZO kaj ALIĜO al restado en Greziljono
 
  • La prezo de via restado kalkuliĝas aŭtomate dum via reta aliĝo.
  • Por taksi la prezon, klaku sur le butonon "RE-KALKULI" post nura elekto de ĉambro, indiko de aĝo kaj nombro de noktoj. Klaku ĉi tien por aliĝi.
  • Ĉioinkluziva prezo (krom ekzameno) por kompleta 7-taga restado : inter 279 kaj 472 € (tendejo 239 €)
  • Redukto de 5% je ĉioinkluziva prezo validas por aliĝo kun antaŭpago de 100 € ĝis la 8a de februaro.
  • La lernantoj kiuj ekzameniĝas, ricevos senpagan tranokton de la 16a ĝis 17 de aprilo.
  • Ĉiuj niaj tarifoj tie. Ekstrakto : ĉambro 9-38 €, kampadejo 3 € ; tri manĝoj 23 €, kurso kaj programo 10 €, tage.

PREZO kaj ALIĜO al ekzameno
  • Kotizo laŭ edukado.net.
    • Nivelo B1 kompleta : 70 €, nur skriba aŭ parola : 35 €
    • Nivelo B2 kompleta : 80 €, nur skriba aŭ parola : 40 €
    • Nivelo C1 kompleta : 90 €, nur skriba aŭ parola : 45 €
  • Kial KER-ekzamenoj kostas (mal)multe ? Respondo
  • Por ekzameniĝi, bv. kontaktu Christophe (retmesaĝe al <ch.chazarein<img176> gmail.com> aŭ telefone per +33-6.31.80.40.07), kiu helpos vin elekti vian nivelon kaj plenumi la aliĝ-proceduron.

Teamo : Jannick Huet, Isabelle Nicolas, Frédéric Lahier


Aliĝintoj  : Alain B, Alain M, Alexia, Anne-Marie, Annie, Barbara, Bernadette, Brigitte, Chantal, Christophe, Deneza, Dolors, Dominique B, Dominique R, François, Françoise, Frank, Gilbert, Hélène, Isabelle, Jannick, Jean, Jean-Claude, Josiane, Ĵenja, Lise, Madeleine & Henri, Marie-France, Marion, Michèle D, Mireille & Jean B, Michèle R, Lionel, Loïc, Nadine kun Lina, Odile, Pauline, Radojica, Reine, Sabine, Serge, Sylviane, Sylvie, Yves ...

Loĝlokoj de tiuj partoprenantoj : CAT : 17244 Cassà de la Selva, DE : 28359 Bremen, 65929 Frankfurt, RS : 32000 Čačak ; FR : 02400 Château-Thierry, 22000 Saint Brieuc, 22480 Peumerit Quintin, 24000 Périgueux, 24750 Boulazac, 26300 Bourg de Péage, 26260 Charmes-sur-l’Herbasse, 29100 Le Juch, 29400 Locmelar, 29800 Landerneau, 31100 Toulouse, 31190 Auterive, 37700 St Pierre des Corps, 35000 Rennes, 35510 Cesson-Sévigné, 37230 Luynes, 39000 Lons-le-Saunier, 39380 La Vieille Loye, 44100 Nantes, 44300 Nantes, 45000 Orléans, 50400 Saint-Planchers, 56000 Vannes, 67610 La Wantzenau, 69400 Villefranche sur Saone, 71530 La Loyère, 72380 Joué-l’Abbé, 75019 Paris, 75018 Paris, 74330 Sillingy, 75020 Paris, 80000 Amiens, 80160 Loeuilly, 80480 Salouël, 80800 Bussy les Daours, 90000 Belfort, 91600 Savigny-sur-Orge ...

Afiŝi mapon kun la loĝlokoj de la partoprenantoj.
Kontaktu nin pri kun-veturadokonsultu tie


Foto el 2016 :

Opinioj de pasintaj partoprenantoj 2016. (2015 - 2013 - 2012 - 2011) :
Trop court a été, à mon goût, notre séjour chez vous. Ce lieu est magnifique et vous nous avez laissé beaucoup de liberté, y compris pour vous rendre quelque service. Les cours de Christophe, également nous ont beaucoup appris. Merci à vous tous. Affectueusement à vous deux.
À bientôt ! Miŝa
Karaj amikoj. Dankon Jannick pro tiu bela semajno en Greziljono dank’al via laboro kaj klopodoj por plezurigi la partoprenintojn. Per tiu mesaĝo mi dankas ankaŭ ĉiujn teamanojn en la kastelo kiuj multe laboris. La kultura programo estis tre riĉa. Hejme mi estas kaj mi kompreneble havas multajn farontaĵojn por plulerni nian lingvon kaj alporti viglajn ideojn kaj agadojn al nia movado. Ni plu fosu nian sulkon !
Plej amike, Jean-Claude