Adiaŭ al Pierre BABIN (1919-2015)

Kun granda malĝojo, ni ekscias la forpason de nia amiko Pierre Babin, okazinta lundon, la 2an de marto 2015, en lia 96a jaraĝo. Dum kvardeko da jaroj, Pierre Babin, lia edzino Luce kaj lia tuta familio estis la koro de nia Kulturdomo de Esperanto, kastelo Grezijono, kiun li gvidis post la morto de la fondinto Henri Micard.

Pierre Babin naskiĝis la 18an de oktobro 1919. Profesie, li estis inspektoro de la franca nacia edukado pri la angla lingvo. En 1947, li esperantistiĝis. En 1952, li partoprenis la inaŭguron de Greziljono. Ekde 1953, li gvidis Esperanto-kursojn. Poste, li asistis sinjoron Micard kiel adjunkta direktoro. En 1964, Pierre Babin fariĝis prezidanto de Kulturdomo de Esperanto. Inter 1959/1966 kaj 1999, li redaktis ties revuon Kulturaj Kajeroj. Liaj gastoj aprezis lian bonkorecon kaj afablecon, lian rigorecon kaj profesiecon. Instruistoj uzis por siaj lernantoj lian verkon Por la praktikantoj kaj sekvis liajn trafajn konsilojn. Kun sia edzino Luce, ankaŭ esperantistino, li loĝis en Le Château d’Olonne apud Les Sables d’Olonne. Pri Pierre Babin memorigas UEA, la Panteono kaj Vikipedio.

Vendredon, la 6an de marto 2015 je la 14 30, okazis kunveno en la municipa salono Jean Jaurès de la urbo La Chapelle sur Erdre. La funebra ceremonio okazis poste je la 15a 15 en la tombejo de La Chapelle sur Erdre.

Li ripozu en paco.


Foto el 2003 farita de Henri Masson.

Personaj mesaĝoj por lia edzino sendiĝas al la sekva adreso : ​ ​ Résidence Bel Air ; 4 rue de l’Erdre ; 44240 LA CHAPELLE SUR ERDRE, FRANCE


Dum la ceremonio, la prezidanto de la Esperanto-Kulturdomo, François Lo Jocomo, laŭtlegis la sekvan tekston :

Malfacilas resumi per kelkaj vortoj ĉion kion Pierre Babin donis al la kastelo Grésillon. Dum kvardeko da jaroj, li estis en la centro de nia Kulturdomo de la Francaj Esperantistoj, sukcedanta la fondinton Henri Micard, kaj kiel prezidanto kaj kiel redaktoro de la revuo Kulturaj Kajeroj.

Persone, mi entuziasmiĝis, kiam mi malkovris 17-jara, ke la Esperantistoj posedas kastelon, mi ĝin vizitis ofte en la jaroj 1970, kaj ĉiufoje Pierre Babin ĉeestis, fidela je sia posteno. Poste, ni laboris kune en la Franca Esperanto-Instituto, kiun li prezidis de 1989 ĝis 1998, kaj mi revidis lin nelge, en Hiliono, dum la kongreso de SAT-Amikaro, antaŭ apenaŭ kvin jaroj.

Deko da societanoj petis min transdoni siajn kondolencojn, aliaj ne havis la tempon, sed mi direktas, nome de ĉiuj societanoj, de ĉiuj kiuj konis lin en Grésillon, kaj je mia propra nomo, miajn plej sincerajn kondolencojn al lia edzino Luce kaj al lia tuta familio .


Kondolencoj estis ricevitaj retmesaĝe de ​

Katalin Kovats, Vittorio kaj Luisa Madella, Guy Cavalier, Sonia Amariglio, Renée Triolle, Sylvie Bouleau, Thierry Saladin, Tereza Sabatier, Emilio Perez Martín, André Debertonne, Henri Boyet, Ian Fantom, Gaby Treanton, Joséphine Boccadifuoco, David Curtis, Zofia Loiseau