Enkonduko pri Greziljono

Kastelo Greziljono estas fama franca Esperanto-Kulturdomo. Kio plia ?

Nobela domo konstruita en la 16a jarcento sur granda tereno ricevis la nomon Grésillon, kiu signifas lokon kie kantas la grilo. En la jaro 1882 (do mallonge antaŭ 1887) ĝis estis rekonstruita en transira stilo inter gotikaj kaj pure renesancaj formoj. Ekde tiam, meze de sia 18-hektara parko, ĝi nomiĝas kastelo Grésillon.

Post la mondmilito, asocio de francaj esperantistoj-instruistoj serĉis burĝan domon por organizi siajn kutimajn somerajn lernejojn. Oni kreis kooperativan societon, kiu aĉetis en 1952 la kastelon Grésillon kaj ĝian terenon. Tiu neprofitcela kooperativo, nun nomata Kulturdomo de Esperanto, daŭre apartenas al ni ĉiuj, jure al pluraj centoj da esperantistoj el la tuta mondo.

Ekde 1953, regule okazadas staĝoj kun Esperanto-kursoj kaj renkontoj de Esperanto-asocioj, precipe en somero kaj dum la lernejaj ferioj. Antaŭ 50 jaroj, la gastoj longe vojaĝis kaj restadis por lerni dum pluraj semajnoj. Hodiaŭ pli multaj venas per aŭto kaj restas unu semajnon.

Por administri la Kulturdomon, por flegi la konstruaĵojn kaj parkon, por organizi staĝojn, renkontojn kaj luadon, necesas persista laboro kaj bonvenas via helpo. La komitatanoj kaj ĉiuj kunaktivantoj laboras volontule, oni dungas nur laŭbezone.

Ekde 2010, la Kulturdomo malfermiĝas pli larĝe al instancoj kaj ekstera publiko neesperantista, precipe por certigi financan stabilecon. Tial la kastelo estas publike luebla ekster la staĝaj periodoj, ĝin luas grupoj por familiaj festoj aŭ asociaj renkontoj. En 2015 fondiĝis asocio La kampo de la griloj por prizorgi kulturajn eventojn neesperantistajn.

Via Esperanto-Kulturdomo en Kastelo Greziljono atendas vian baldaŭan viziton.


Kiu konas la faman francan Esperanto-Kulturdomon en kastelo Greziljono ?

En la 16a jarcento, nobela infano ŝatis ludi en "loko kie kantas la grilo". En la franca lingvo, tia loko nomiĝas Grésillon, tiel nomiĝis ankaŭ la nobela domo kaj ĝia 18-hektara parko, sur kiu vivis kaj ludis la infano. Foje okazis incendio kaj la domo forbrulis, restis nur la kuirejo. Nur en la jaro 1882, do mallonge antaŭ la apero de Esperanto en 1887, la gepatroj rekonstruis la domegon per belaj gotikaj kaj renesancaj formoj.

Post la lasta mondmilito, francaj esperantistoj-instruistoj serĉis grandan domon por organizi siajn somerajn Esperanto-lernejojn. Ili akiris en 1952 la kastelon Grésillon kaj ĝian terenon kaj poste nomis ĝin Kulturdomo de Esperanto. Tiu Esperanto-centro ĝis hodiaŭ apartenas al pluraj centoj da esperantistoj el la tuta mondo, kvazaŭ al ni ĉiuj.

Ekde tiam, en la kastelo regule okazadas Esperanto-kursoj kaj renkontoj de Esperanto-asocioj, precipe en somero kaj dum la francaj lernejaj ferioj. Venas familioj kun gefiloj, venas geavoj kun siaj genepoj, ili restas unu semajnon aŭ pli longe por ferii, ludi, ripozi, sporti, ekskursi, por lerni kaj uzi Esperanton.

Por ke la kastelo restu bela, komforta kaj sekura, oni devas flegi la parkon kaj foje ripari en la konstruaĵoj. Por tio necesas kaj bonvenas helpo de laboremaj volontuloj. Ekster la periodoj kun Esperanto-programo, grupoj povas lui la kastelon por familiaj festoj aŭ asociaj renkontoj.

La Esperanto-Kastelo Greziljono atendas vian venon por amuza semajno ĉirkaŭ Esperanto.


Artikoloj verkitaj de Bert Schumann por e-ista revuo aŭ retejo, proponitaj en marto 2015 por Sennaciulo kaj por Juna Amiko. Ne donu la saman tekston al alia revuo aŭ retejo