PRINTEMPaS : intensivaj kursoj kaj ekzamenoj 2015

Kurso kun Zsofia, Christophe aŭ Marion Quenut (2015-apr-17/25)
KAJ / AŬ
Trapasu internacian Esperanto-ekzamenon (2015-maj-25/26)

ENHAVO
 

 Kurso A1-A2 « Ni kuneku ! » gvidata de Marion Quenut
 Kurso A2-B1 « Trans la sojlon de la lingvo » gvidata de Christophe Chazarein
 Kurso B1-B2 « Venu, vidu, spertu ! » gvidata de Zsófia Kóródy

 Internaciaj KER-ekzamenoj de UEA/ITK NB : Christophe centralizas la lernantojn kaj taksas ilian nivelon antaŭ la staĝo per skriba kaj parola testo
 La Arto Vojaĝi, prelego kaj debato kun Bruno Robineau (dimanĉe, 2015-apr-19, 20h30, en Esperanto)
 Rostov sur Don, fotoprelego kun Aleksandro Melnikov (merkrede, 2015-apr-22, 20h30, en Esperanto)

 Programo de la kursoj kaj ekzameno
 Prezoj kaj aliĝoj
 Aliĝintoj kaj iliaj loĝlokoj sur mapo
 Libroservo surloke, vidu liston
 Opinioj kaj raportoj : partoprenantojekzamena sesio
 Fotoj : grupogrupojalbumeto de Claude Labetaa

La Kulturdomo Greziljono organizas KUNLABORE kun ILEI (Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj) kursojn por personoj kiuj komencis lerni E-on kaj deziras rapide progresi per intensaj kursoj gvidataj de tre spertaj instruistoj kiuj uzos E-on por instrui per la rekomendita rekta metodo. Ni proponas tri nivelojn (kursojn).

KURSO B1-B2 « Venu, vidu, spertu ! » (2015-apr-17/25)
 

  • Instruanto : Zsófia KÓRÓDY, hungarino loĝanta en le Esperanto-urbo Herzberg am Harz, Germanujo, kerna aktivulo de la fama Interkultura Centro Herzberg. Ŝi diplomitiĝis en la universitato ELTE en Budapeŝto, laboris kiel profesia lingvoinstruisto pri la angla, hungara kaj Esperanto kaj verkis gramatikan ekzercaron.
  • Celo : Akiri la nivelon B2 laŭ tiu difino. La kursanoj de tiu nivelo havu alvenante minimume la nivelon B1. Bonvenas ĉiuj kiuj deziras firmigi sian lingvo-uzon, sed aparte kursgvidantoj aŭ kursgvidontoj. La kurso alprenas preparan karakteron por la ekzamenoj fine de la kurso. Zsófia tajloras la kurson al la nivelo de la partoprenantoj kaj certe liveras utilan enhavon ankaŭ por lernantoj de pli alta nivelo, kiuj deziras trapasi C1-ekzamenon.
  • Prezento :

La kurso koncentriĝos je pliampleksigo de vortprovizo, parolturnoj kaj ilia utiligo en konversaciado kaj rakontado. La kurso traktos ĉiujn gravajn gramatikaĵojn, preparos kursanojn al la KER-ekzameno per ekzercoj, taskoj, kunlaborigaj ludoj, konversaciado kaj rol-ludado.

KURSO A2-B1 « Trans la sojlon de la lingvo » (2015-apr-17/25)
 

  • Instruanto : Christophe CHAZAREIN, franco loĝanta en Tuluzo, Francujo, aktivulo en la Esperanto-Kulturcentro de Tuluzo. De 2006, li instruas Esperanton, inter alie en Greziljono. En 2009, li restadis dum unu jaro en Bjalistoko kiel eŭropa volontulo kaj estis trejnita kiel Esperanto-instruisto en la universitato de Poznano. De 2011, instruado − de Esperanto kaj de la okcitana − estas lia profesia okupiĝo.
  • Celo : Akiri la nivelon B1 laŭ tiu difino. La lernantoj alvenu kun almenaŭ la nivelo A2. Tiu kurso celas akiri nivelon sufiĉan por esprimi sin en plimulto de situacioj, kie Esperanto povas utili (vojaĝo, renkonto internacia, korespondado ktp.)
  • Kurslibroj : Ne necesas aparta kurslibro.
    Ni rekomendas, precipe al tiuj trapasontaj KER-ekzamenon, kunporti unulingvan vortaron (kiel ekzemple Baza Esperanta Radikaro de W.F. Pilger).
  • Prezento de la kurso : En la skalo de la KER-niveloj, la nivelo B1 markas la plej gravan etapon en la lernado de la lingvo : tiu de aŭtonomio. Havi B1 signifas esti kapabla elturniĝi en preskaŭ ĉiuj situacioj de la vivo. Ne hazarde, B1 nomiĝas ankaŭ « sojlo-nivelo ». Tiu kurso ebligas progresi en ĉiu el la kvin kompetentoj necesaj por por majstri lingvon : legi, aŭskulti, skribi, paroladi kaj dialogi. Ni emfazos ĉi tiun lastan lerton, kiu bedaŭrinde tiom ofte postrestas. Kvankam tiu kurso precipe celas prepari tiujn, kiuj volas trapasi la ekzamenon B1, ĝi bonvenigas ĉiujn, kiuj deziras fine transiri la sojlon de la lingvo − kaj ne plu resti ekstere !

KURSO A1-A2 « Ni kuneku ! » (2015-apr-17/25)
 

  • Instruanto : Marion QUENUT estas lingvo­trejnisto kaj instruas la okcitanan en Tuluzo de 2011. Pro pasio pri lingvoj (ŝi scias ok), ŝi kreis kaj administras de 2006 la retpaĝaron toulangues.org, tuluza portalo pri la lingvoj de la mondo. Ŝi komencis sian lernadon de Esperanto en 2006 per staĝo kun Esperanto­Kultur­Centro de Tuluzo. De tiam, ŝi regule gvidas staĝojn kaj kursojn por tiu asocio. Ŝi akiris C1-­atestilon en Esperanto.
  • Celo : Akiri la nivelon A2 laŭ tiu difino. Ĉi tiu kurso estas destinata al tutkomencantoj aŭ al personoj, kiuj jam eklernis Esperanton, sed ankoraŭ konsideras sin komencantoj.
  • Kurslibro : Ne estas rekomendata lernolibro, la kurso baziĝos sur nepublikigita materialo (destinata al nova lernolibro projekta). La praktika vortaro de André Andrieu (23€, eldonita de SAT­Amikaro) estas rekomendata.
  • Prezento de la kurso : Ĉi tiu kurso havos kiel akson la parolan komunikadon jam de la komenco, sed ĉiuj kompetentoj de la KER estos prilaborataj dum la semajno, interalie per ludaj kaj teatrecaj aktivigoj.

Internacia KER-ekzameno (2015-apr-25/26)
 

  • Niveloj : La ekzamena komisiono de UEA akceptis okazigi KER-ekzamenojn je la 3 niveloj B1, B2 kaj C1. Eblas trapasi la kompletan ekzamenon (skriban kaj parolan), nur la skriban aŭ nur la parolan parton. Eblas surloke ŝanĝi la nivelon. Ekzameniĝanto estu almenaŭ 14-jara. Eblas skriba kaj parola parto nur en unu sama nivelo.
  • Aliĝo al ekzameno : Por ekzameniĝi, bv. kontaktu Christophe (retmesaĝe al <ch.chazarein<img176> esperanto-midipyrenees.org> aŭ telefone per +33-6.31.80.40.07), kiu helpos vin elekti vian nivelon kaj plenumi la aliĝ-proceduron. Pri prezoj legu malsupre.
  • Diplomo : Post sukcesa ekzameniĝo la ŝtate agnoskata hungara ekzamencentro ITK eldonos kvarlingvan diplomon por la kandidato. Tiu diplomo validas en Eŭropo kaj akceptiĝas en pliaj landoj ekster Eŭropo.
  • Pri KER : Jen la ekzamena regularo. Jen la oficiala dokumento de la komuna eŭropa referenc-kadro por lingvoj (KER, vidu paĝon 32 pri niveloj). Jen vikipedio.org pri la KER-kadro. Edukado.net jen pri la KER-kadro, jen pri la KER-ekzamenoj. Jen ekzamen-specimenoj. Jen pri nova franca ministra dekreto - ŝancego por Esperanto ! Por pliaj informoj skriku al katalin ikso.net
  •  :-) Jen JoMo KER-kantas. Jen Cyrille Hurstel intervjuis na Katalin Kovats.

PRELEGO « La Arto Vojaĝi » (2015-apr-19, 20h30, en Esperanto)
 

  • Bruno Robineau, profesia prelegisto pri vojaĝoj, kaj lia edzino Maryvonne faris 8-jaran mondvojaĝon petveturante. Por koni la homojn, ili partoprenis la ĉiutagan vivon de la familioj, interŝanĝante sian laboron por ricevi manĝaĵon kaj dormlokon. Tiel ili amikiĝis kun homoj plej diversaj, kaj konatiĝis kun la diversaj kulturoj. Bruno estiĝis ambasadoro por konigi Esperanton per siaj prelegoj kaj mane ellaboras bicikletojn uzeblajn kiel fotoportilon...
  • Dum la prelego, Bruno ĉerpas el siaj propraj spertoj kelkajn esencajn trajtojn, sintenojn gravajn pri vojaĝo. Per fotoj kaj anekdotoj, li elstarigas sian "filozofion"pri tiu arto vojaĝi.
  • Gastoj el la ĉirkaŭaĵo ne pagas enirbileton, sed ni instigas ilin aliĝi vespermanĝi aŭ akiri libron aŭ bicikleton de Bruno.

PROGRAMO de la kursoj
 

  • vendredon, 17an de aprilo
    • posttagmeze alveno de la kursantoj. Ĉiu trovas littukojn sur sia lito en sia kastela ĉambro
    • 18h30 akcepto kun aperitivo
    • 19h30 vespermanĝo
    • 20h30 interkonatiĝo kaj prezento de la kursoj
  • Taga disvolviĝo de sabato, 18a de aprilo ĝis vendredo, 24a de aprilo
    • 8h-8h30 matenmanĝo
    • 9h-12h kurso kun Zsofia, Marion aŭ Christophe
    • 12h30 tagmanĝo
    • 14h distraĵoj proponitaj de Jannick aŭ individua laboro
    • 16h30-18h30 kurso
    • 19h vespermanĝo
    • 20h30 vespera programo

PROGRAMO de la ekzamenoj

  • vendredon, 24an de aprilo
    • posttagmeze alveno de nur ekzameniĝantoj
    • vespere parola ekzameno por la unuaj ekzameniĝantoj
  • sabaton, 25an de aprilo
    • antaŭtagmeze parola ekzameno daŭrigata
    • posttagmeze skriba ekzameno por ĉiuj ekzameniĝantoj
  • dimanĉon, 26an de aprilo
    • antaŭtagmeze parola ekzameno por la lastaj ekzameniĝantoj

PREZO kaj ALIĜO al restado en Greziljono
 
  • La prezo de via restado kalkuliĝas aŭtomate dum via reta aliĝo.
  • Por taksi la prezon, klaku sur le butonon "RE-KALKULI" post nura elekto de ĉambro, indiko de aĝo kaj nombro de noktoj. Klaku ĉi tien por aliĝi.
    • Ĉioinkluziva prezo (krom ekzameno) por kompleta 7-taga restado : inter 279 kaj 472 € (tendejo 239 €)
  • Redukto de 5% je ĉioinkluziva prezo validas por aliĝo kun antaŭpago de 100 € ĝis la 17a de februaro.
  • La lernantoj kiuj ekzameniĝas, ricevos senpagan tranokton de la 25a ĝis 26 de aprilo kaj pagas nur por la manĝoj.
  • Ĉiuj niaj tarifoj tie. Ekstrakto : ĉambro 9-38 €, kampadejo 3 € ; tri manĝoj 23 €, kurso kaj programo 10 €, tage.

PREZO kaj ALIĜO al ekzameno
  • Kotizo laŭ edukado.net.
    • Nivelo B1 kompleta : 68 €, nur skriba aŭ parola : 34 €
    • Nivelo B2 kompleta : 74 €, nur skriba aŭ parola : 37 €
    • Nivelo C1 kompleta : 84 €, nur skriba aŭ parola : 42 €
  • Kial KER-ekzamenoj kostas (mal)multe ? Respondo
  • Por ekzameniĝi, bv. kontaktu Christophe (retmesaĝe al <ch.chazarein<img176> esperanto-midipyrenees.org> aŭ telefone per +33-6.31.80.40.07), kiu helpos vin elekti vian nivelon kaj plenumi la aliĝ-proceduron.

Responsulo kaj teamo : Jannick Huet, Bert Schumann, Valérie Delaire


Aliĝintoj  : Agnes, Alain, Anne Marie L, Aleksando, Anne-Marie & Vincent, Andrzej, Barbara, Bruno, Catherine, Christophe, Collette, Denis, Denise, Francine, François, Frédéric, Hélène, Isabelle N, Isabelle S, Jannick & Bert, Lise, Loïc, Lucette, Madeleine et Jeanne, Marie-Claire, Marie-France, Marie-Françoise, Marion, Maryse, Michel & Annette, Michèle, Murielle & Jérôme, Nathalie, Pascal & Thérèse, Roland, Zsófi, Zsofia.

Infanoj kun aĝo  : ...

Loĝlokoj de tiuj partoprenantoj : DE : 13187 Berlin, 37412 Herzberg am Harz, RU : 344000 Rostov-na-Donu ; FR : 14200 Hérouville St Clair, 22000 Saint Brieuc, 22480 Peumerit-Quintin, 22590 Pordic, 26300 Bourg de Péage, 31190 Auterive, 35510 Cesson-Sévigné, 35700 Rennes, 37230 Luynes, 37510 Ballan-Miré, 38340 Voreppe, 38960 Saint Étienne de Crossey, 39000 Lons Le Saunier, 39380 La Vieille Loye, 44000 Nantes, 44100 Nantes, 44690 La Haie-Fouassière, 44840 Les Sorinières, 53000 Laval, 61100 Flers, 69300 Caluire et Cuire, 69380 Chessy, 71530 La Loyère, 71600 Paray Le Monial, 73400 Marthod, 73400 Ugine, 80000 Amiens, 75019 Paris, 80330 Longueau, 80330 Cagny, 80680 Saint Fuscien ...
Kontaktu nin pri kun-veturadokonsultu tie


Foto el 2015 :

Opinioj de pasintaj partoprenantoj 2015. (2013 - 2012 - 2011) :
Ni trapasis tre agrablan printempan semajnon 2015. Dankon al ĉiuj kiuj organizis la staĝon.
Madeleine kaj Jeanne
Je ne sais donc pas si je viendrai l’année prochaine, en tout cas, j’ai toujours apprécié mes séjours à Grésillon. Merci à toute l’équipe.
Hélène
Mi ŝatus ankoraŭ danki ke vi ebligis mian partoprenon en la kastelo, estis tre agrabla semajnfino por mi, kaj ĝi revivigis en mi la emon partopreni E-aranĝojn, kiu emo iomete jam mortis.
Zsófi
Ni multe ĝuis k lernis de la pasintjaraj kursoj k volas re-viziti iam. Tamen ĉar mi mem neniam lernis la francan, la preskaŭ ĉiama krokodilado estis granda barilo por mi !
Bonan sanon. John & Christine
Mi dankas vin pro la ŝtaĝo kaj la ĉiama bona etoso de Grezijono. Mi certe revenos sed ĉi-foje sen partopreni ekzamenon ĉar mi deziras almenaŭ unufoje profiti la kastelon kaj la kamparon. Eblas ke la venontan fojon mi venos kun mia edzino. Mi tiam duoble profitos la ripozon, se ŝi ekzameniĝos.
Denis
Por mia staĝo (unua) mi ĝuis pri la unua printempa sejmajno en la trankvila verdaĵo. Akcepto, klaso, manĝoj, konferencoj, babilejoj ... estis tre amikaj, simplaj momentoj ; dankon al ĉiuj : Gratulojn al la kuiristino ; VEGETARAJ teleroj estas dolĉaĵoj ; cetere, estus eble noti tiujn pladojn sur la retpaĝo (kiel 2012-2013) aŭ noti la receptlibron kiun ŝi uzas ? Mi deziras sukceson al ĉiuj projektoj.
Ĝis Cathérine
Je ne connais pas encore mes disponibilités pour 2O16, mais je reviendrai, un jour refaire un stage, car celui ci, qui était le premier pour moi, m’a énormément plu !! Je vous remercie, tous, por l’accueuil et la gentillesse dont vous avez fait preuve ! Je suis consciente de la charge que représente une pareille “aventure“ et le dynamisme qu il faut déployer pour mener à bien tous les projets de Château !
Bien cordialement. Francine