Tagoj de Kulturheredaĵo 2014 2016 2017 2018 2020


La Tagoj de la Eŭropa Kulturheredaĵo okazis en Kastelo Greziljono unuafoje la 20an kaj 21an de septembro 2014. Resumo redaktita de Izabela

  • Damo Melisanda kaj ŝia teamo, ĉiuj tre feliĉas pri tiuj bonegaj momentoj : ĉirkaŭ 80 personoj dum ambaŭ tagoj. La plej forta alfluo okazis dimanĉe ; 5 grupoj de 10 ĝis 23 personoj, sen nombri la infanojn kiuj bone ridis. Multaj homoj tre kontentis reveni al la Kastelo, aliaj neniam kuraĝis transiri la eniran sojlon kaj demandis sin, kio tie okazadas.
  • Damo Franciska, Damo Tatjana et Senjoro Francisko, amikoj de amikino de Damo Melisanda, bonege aktoris sian rolon kaj kontentis pri sia restado en la Kastelo.
  • Por atendi ĝis komenco de vizitociklo, la gastoj estis akceptitaj en salono Zamenhof per fruktoj, krespoj, kafo kaj teo, zorgate de Damo Ĥloeja kaj Senjoro Stefano. En tiu salono daŭre spekteblis la filmo pri Greziljono. Sur la tabloj disponeblis faldfolioj pri Esperanto, krome arĥivoj et eltonditaj gazetartikoloj, kiujn alportis Damo Paŭleta.

Kiel oni organizis kaj preparis ? Vi faru same en via medio !

  • Izabela kompilis historiajn informojn pri reĝo René de Anĵuo kaj Kastelo Greziljono, pri Zamenhof kaj Esperanto. El tiu materialo ŝi preparis kun Tatjana scenaron de vojaĝo tra la tempo, kies diversajn scenojn vi trovas malsupre.
  • En la asocio de la kudristinoj de la Kastelo de Baugé ŝi luis mezepokajn kostumojn por la komediistoj.
  • El siaj konatoj, ŝi venigis kompetentajn volontulojn : komediantojn, krespiston, trinkejestrinon, arĥivistinon kaj kaŝ-fotiston.
  • En la loka gazetaro kaj sociaj retoj, per disdonitaj flugfolioj kaj gluitaj afiŝoj, Izabela informis kaj invitis la loĝantaron de la regiono.
  • La turisma oficejo de Baugé-en-Anjou anoncis Greziljonon kiel unu el 25 viziteblaj lokoj per tiu teksto : Vizito komentita teatreca kun Izabela NICOLAS, komediistino. Ekiro ĉiam post 20 minutoj.
  • Klaki sur foton por grandigi ĝin, poste reveni per klavoj Alt kaj ←

Kion faris la vizitantoj ? Kiel mencii E-on en kunteksto nekutima ?

  • 1a sceno : la historio de la kverko, unu el la simboloj de Greziljono
  • 2a sceno : iu vizitanto devas legi la mesaĝon gravuritan sur la menhiro memoranta la centjariĝon de Esperanto
  • 3a sceno : antaŭ la fasado kaj ĉefa enirejo de la Kastelo, oni montras parton de la arĥitekturo de la 19a jarcento.
  • 4a sceno : en la biblioteko, oni trovu kaj solvu enigmon kaŝitan en esperantista sorĉlibro
  • 5a sceno : rapida vizito de kelkaj ĉambroj de la 1a etaĝo ; oni mezuru meblojn per spano kaj futo
  • 6a sceno : en la manĝosalono, la kameno malkaŝas siajn sekretojn ; damo Melisanda malaperas malantaŭ la sekreta pordo
  • 7a sceno : antaŭ la stelforma florbedo, damo Melisanda reaperaso, ŝi montras la ligon inter la verko de Zamenhof de 1887 kaj la Kastelo de 1882
  • 8a sceno : paso tra la Trinkejo ĝis salono Zamenhof, kie oni rigardas la filmon pri Greziljono, trinkas refreŝigaĵon kaj diskutas kun la volontuloj



La Tagoj de Eŭropa Kulturheredaĵo okazis en Kastelo Greziljono duan fojon la 17an kaj 18an de septembro 2016.

  • Sabate kaj dimanĉe 14h30 / 18 h : Vizito komentita teatreca kun Damo Melisanda, Damo Franciska kaj Senjoro Leandro. Atendo en salono Zamenhof kun la filmo de Greziljono kiu montras la laborojn de la jaroj 1950. Atelieroj de 30 minutoj cele al infanoj dum iliaj gepatroj sekvas la viziton.
  • Sabate 20h30/ 1h : Balo kostumita ; ĉiu venas kun kostumo laŭ sia elekto, sed preferatas vestaĵoj tradiciaj de malnovaj metioj, tamen ne ĝenas ke Indiana Jones renkontas la fratojn Montgolfier aŭ Gutemberg. Dume trinkejo kaj anĝevaj bulkaj fouées bakitaj antaŭ vi de Jean-Noël en la forno de lia kamioneto.
  • En ambaŭ tagoj, po 5 grupoj de 10-15 personoj sekvis la viziton, entute ĉ. 120 homoj vidis la kastelon.



La Tagoj de Eŭropa Kulturheredaĵo okazis en Kastelo Greziljono trian fojon la 16an kaj 17an de septembro 2017.

  • Sabate kaj dimanĉe : Vizito komentita teatreca kun Damo Melisanda kaj ĵonglada ateliero kun Jean-Manu.
  • En ambaŭ tagoj, 9 grupoj sekvis la viziton, entute ĉ. 70 homoj vidis la kastelon.



La Tagoj de Eŭropa Kulturheredaĵo okazis en Kastelo Greziljono kvaran fojon la 15an kaj 16an de septembro 2018.

  • Por proponi ion novan, ĉi-jare, Paŭlino Gaborito organizis pentrotagojn paralele al la vizitado de la kastelo, de la kromkonstruaĵoj kaj de la parko. Ekspoziciis kaj pentris surloke Serĝo Sir’ kaj Paŭlino Gaborito en la Zamenhofa salono kaj ekstere. Vizitigis Vito Markovo, Berto Ŝuman’ kaj Rene’ Ĝelink’.
  • Ĉirkaŭ 80 homoj venis aŭ por vidi la pentraĵojn, aŭ por viziti la kastelon, aŭ por paroli pri Esperanto. Ĝenerale, la homoj estis pli allogitaj pri la historio de Greziljono. Ni tamen ege varbis por Esperanto. Kelkaj Esperantistoj el Anĝevo vizitis nin dum la semajnfino.
  • Ni deziras proponi ion alian por la venonta jaro : teatra vizitado kun profesiaj aktoroj (Flora’ Markov’ kaj Aleks’ Gangel’), ekspozicio kaj vendo de lokaj produktoj kaj atelieroj (kaj kial ne, kursoj de Esperanto).
  • Se interesas vin partopreni en la venontjaraj kulturheredaj tagoj, kontaktu Paŭlinon je 07 83 44 40 40.
  • Legu pli detale franclingve.



La Tagoj de Eŭropa Kulturheredaĵo okazis en Kastelo Greziljono kvinan fojon la 26an kaj 27an de septembro 2020.

  • Anonco en la regiona ĵurnalo : La tagoj de la kulturheredaĵo pluas en kastelo Grésillon, ĉe la urbo Baugé-en-Anjou, le sabaton 26an kaj dimanĉon 27an de septembro de la 15a ĝis 17a horo. Vin akceptas Catherine, ĉiĉeronino, por prezento de la bieno kaj por malgranda historio pri la evoluo de la arĥitekturo de la kasteloj. Por anonci vin, telefonu al 02-41-89-10-34 aŭ 06-02-130-132. Ĝis baldaŭ en kastelo Grésillon, strato al Le Lude (alirebla de Saint-Martin d’Arcé aŭ Baugé).
  • En ambaŭ tagoj, entute 22 homoj venis viziti la kastelon.