AŬTUNE, la ferioj (2014-okt-24/nov-02)

AŬTUNE
AŬtuna TUmulta NEsto
Komuna feriado por infanoj, familioj, geavoj
de vendredo, 24-a de oktobro vespere ĝis lundo, 3-a de novembro 2014 matene
Kursoj, muzikado, promenado, ludoj, kaj aliaj aktivaĵoj laŭ via elekto

ENHAVO

  • VESPEROJ
    • Kunkantu 10 kantojn kun Stano kaj lia gitaro. Ĉu instrui kantojn en niaj E-kursoj ? ... ...
    • Fabrice kantigos ĉiujn per akordiono kaj kanzonoj de la surstrata kunkantado
    • Karaoke-Team’-vespero kun Stano. Eksciu pri la rokgrupo Team’ kaj kantu kune ... ...
    • Ŝercokonkurso kun ĉiuj : Rakontu viajn plej bonajn ŝercojn en Esperanto (preparu ilin hejme)

Kurso : REKTA METODO

  • Kurso de la 24a ĝis 30a de oktobro, laŭ tiu laborplano, je nivelo A1/A2, depende de la daŭro kaj kapablo de la kursanoj.
  • La kurso baziĝas sur rekta, tiel nomata indukta metodo (konkludi el konkretaj faktoj ĝeneralan leĝon), laŭ kiu la lernantoj – helpe de bildoj kaj analogio – subkonscie ricevas la klarigojn de la novaj elementoj kaj poste – en tekstoj kaj ekzercoj – rerenkontas kaj ekzercas ilin ĝis alproprigo.
  • Stano naskiĝis 1953 en Martin, Slovakujo, kaj plu vivas tie, li studis pri aŭtomatiga tekniko, laboris pri paperfabrikado, manaĝeris la rokbandon Team’, direktoris kurtondan radion, nun redaktas kaj eldonas Esperantaĵojn papere kaj elektronike. Vidu lian aktualan oferton.
  • Esperanton li eklernis kiel 12-jara lernanto, en Lanĉov diplomiĝis kiel E-instruisto, pri instruado multjare spertiĝis en deko da landoj, nun estas prezidanto de Slovaka E-Federacio kaj membro de la Akademio. Li aŭtoris lernolibron Esperanto per rekta metodo, kiu aperis en pli ol trideko da lingvoj, jen prezento.
  • NB : Stano foriros jam ĵaŭdon, 30an de oktobro, vespere, vi povas tiam plulerni en alia kurso.

Kurso : LUDI por PAROLI

  • LUDU ni por PAROLI iomete, multe, pasie ! Simpla, parola komunikado ĉiutaga en etoso ĝoja, ludema kaj feriema. Nivelo B1/B2.
  • Jean-Luc proponos al vi ludojn tre diversajn por instigi vin paroli pli kaj pli : rakontoj ; divenoj ; puzloj ; poezio ; enigmoj ; tabuaj vortoj ; priskribo de bildoj, krei rakonton. Mi celas simplan, ĉiutagan komunikadon ; krome la etoso estos ĝoja, ludema kaj feriema. Okaze de ludoj, aŭ post peto, gramatikaj punktoj estos pritraktataj. Ĉiu ludo estos ankaŭ okazo por lerni novajn vortojn.
  • Se vi, pli malpli, uzas skribe la bazajn regulojn kaj ankoraŭ ne kuraĝas paroli, tiu "paroliga kurso" estas por vi !

Kurso : CSEH-METODO

  • Parola kurso de Esperanto por veraj komencantoj de ĉiu aĝo, nivelo A1.
  • La instruanto principe parolas nur en Esperanto. La lernantoj ne bezonas skribi, ne ricevas hejmtaskon, sed devas ĉeesti ĉiun lecionon. La instruanto daŭre demandas facile respondeblajn demandojn, kiujn la lernantoj respondas ĥore, samtempe, komune. La instruanto uzas bildojn kaj komunajn objektojn kunportitajn kaj surloke troveblajn.
  • La lecionoj de la Cseh-metodo estas tiel strukturitaj, ke nova vorto estas klarigata per la jam instruitaj kaj tuj ekzercata per demandoj kaj respondoj. La Cseh-metodon kreis Andreo Cseh en 1920 kaj poste pluevoluigis.
  • Bert lernis tiun metodon de Audrey Childs-Mee en Varsovia UK kaj bulgara Pisanica, poste okaze instruis en Slovaka kaj Bjalistoka gimnazioj, poste dum staĝoj en Greziljono.

INFANOJ : Ludante lerni

  • Animado de la infanoj per ludoj kaj iom da instruado. Ĉu veraj komencantoj, ĉu denaskaj esperantistoj, ĉiuj infanoj povas ludi kaj amuziĝi per aŭ ĉirkaŭ Esperanto, uzante kaj lernante la lingvon ... aŭ ne. Plej grave estas ĝui kune agrablajn momentojn (prefere kun kaj per Esperanto, sed eventuale, se necese, ankaŭ sen) dum la gepatroj estas okupataj en siaj respektivaj esperanto-kursoj.
  • Ansofi profesie estas instruisto por liceanoj pri historio kaj geografio, sed ankaŭ instruis muzikon kaj Esperanton en la kadro de eksterlernejaj aktivaĵoj al diversaĝaj kaj diversnivelaj infanoj. Do, infanoj kiuj ŝatas muziki, ne forgesu kunporti vian bekfluton, aŭ alian instrumenton, per kiu vi scias ludi !
  • Filino de sveda patrino kaj franca patro kiuj konatiĝis dum Esperanto-kongreso, Ansofi estas denaska esperantisto kies infanoj ankaŭ plenkreskiĝis kaj vivas kun kaj per la lingvo de Zamenhof. Ŝi skribis universitatan memuaron, kun la intenco plu serĉadi, pri la historio de la tutmonda esperantista laborista movado, de la komenco ĝis nun.

INFANOJ : Amuzaj aktivaĵoj

  • Laŭ viaj preferoj kaj petoj, Bert organizas ludojn, sporton, ekskursojn :
    • societaj tabloludoj (kelkaj ĉeestas, kunportu viajn)
    • desegni aŭtunajn foliojn (akvokoloroj, feltokrajonoj)
    • tablotenisa turniro sub la hangaro (kunportu rakedojn)
    • volejbalo sur la flugpilkejo (inter arboj) aŭ piedpilko sur granda herbejo (sen randmarkiloj)
    • pieda vizito al dolmeno (2-5 km) kaj boateca glob-ludejo Boule de fort (1,3 km)
    • ekskurso al iu fama Luar-kastelo (per via aŭto)
    • vizito de proksima amuzparko por infanoj (per aŭto)
    • komuna kantado (kunportu E-kantarojn)

Aktivaĵo : ĤORA KANTADO

  • La koruso Interkant komencas novan projekton, kiu celas prezenti spektaklon post proksimume du jaroj. Se vi volas kanti, teatrumi, danci, ludi muzikilon kaj ĝoji varman etoson, ni bonvenigas vin por kuniĝi kun ni ekde tiu aŭtuna studperiodo, la sekva okazos en aprilo. Provi neniel devigas vin engaĝiĝi.
  • Ekzercado matene kaj posttagmeze, de la 25a ĝis 29a de oktobro, (alvenu la 24an de oktobro ĉ. 18h)
  • Korusestrinoj : Maja Mériaux el Bretonujo kaj Zdravka Bojĉeva el Savojo
  • Kantoj en Esperanto laŭ la kutima repertuaro
  • Koncerto mardon 10h45 en eksjunulejo
  • Je via aliĝo, marku la radio-butonon "Aliĝo al : Kurso kaj aktivaĵoj"
  • Grupfoto el majo


Aktivaĵo : VARIAJ PRELEGOJ

  • Inter la 24a kaj 30a de oktobro, Stano prelegas pri diversaj temoj. Jen listo. Kio aparte interesas vin ?
  • Rektmetoda instruado de Esperanto ; ilustrita lernolibro „Esperanto per rekta metodo“ ...
  • Krucenigmoj en Esperanto ; utilo kaj komuna solvado, provu !
  • Sonlibroj en Esperanto ; aŭskulti fabelojn por plu lerni
  • Kiel verki artikolojn ? kion diri al kiu ?
  • Ĉu vi ŝatas fungojn ? prezento kun fotoj sur ekrano
  • Kuracaj plantoj ; kiuj helpas, kiel konservi kaj prepari ?
  • Prelego pri Raymond Schwartz, (fabeloj de) Andersen kaj la fratoj Grimm ...


Aktivaĵo : KANTU ni - DANCU ni !

  • Jean-Luc proponas du apartajn aktivaĵojn : kanti kaj danci :
  • Li celas valorigi la francan popkantaron al francaj kaj eksterlandaj esperantistoj. Akompanante sin per propra piano, li proponas al vi kanti simple por la plezuro, uzi la lingvon en gaja kaj neordinara etoso. Temas pri unuvoĉaj kanzonoj similaj al tiuj, kiujn vi kantas en via banĉambro. Kion kanti ? Kanzonojn kantatajn en Esperanto, popajn kaj tradiciajn, francajn famaĵojn kaj movade konatajn kantojn el diversaj landoj.
  • Se anonciĝas almenaŭ dek dancemuloj, tiam Jean-Luc povas proponi linidancojn. Oni dancas ilin unuope, en vico, kaj samtempe ĉiu same paŝas. Linidancoj devenas el Usono laŭ kamparana, bovista stilo ; aliaj estas modernaj, popstilaj kaj danceblaj en dancejoj. Laŭ la ĉeestantoj, la ritmo estos pli aŭ malpli rapida. Linidancoj estas tre facile lerneblaj kaj post iom da trejnado venas plezuro danci grupe laŭ la ritmo.

PREZO kaj ALIĜO al restado en Greziljono
  • La prezo de via restado kalkuliĝas aŭtomate dum via reta aliĝo.
  • Por taksi la prezon, klaku sur le butonon "RE-KALKULI" post nura elekto de ĉambro, indiko de aĝo kaj nombro de noktoj. Klaku ĉi tien por aliĝi.
  • Ĉioinkluziva prezo por kompleta restado dum 7 tagoj : inter 279 kaj 472 € (tendejo 239 €)
  • Redukto de 5% validas por aliĝo kun antaŭpago de 100 € almenaŭ 30 tagojn antaŭ komenco.
  • Ĉiuj niaj tarifoj tie. Ekstrakto : ĉambro 9-38 €, kampadejo 3 € ; tri manĝoj 23 €, kurso kaj programo 10 €, tage.

Responsulo kaj teamo  : Bert Schumann, Frédéric Lahier, Jannick Huet


Aliĝintoj  : Bert ...

Aliĝintoj Interkant : Jannick, Zdravka ...

Infanoj-junuloj  : Mathilde 2, ... (Si via infano volas dormi kun aliaj knaboj/knabinoj, bv. noti tion. )

Loĝlokoj de la partoprenantoj : ... FR : 35510 Cesson-Sévigné, 74500 Evian-les-Bains ...
Kontaktu nin pri kun-veturadokonsultu tie