Somera programo 2014

Resumo de la someraj semajnoj 2014 kun Esperanto-kursoj - opinioj

 


 
 
 
 
Turisma Semajno
kun
E-kurso kaj kantado
 
 

Sennacieca semajno
alternativa
SAT-antaŭ-kongreso
 
 
Festa Semajno por
infanoj kaj familioj,
SAT-Infankongreseto
 
 
por kiu ?
ŝatantoj de turismado, reĝaj kasteloj, francaj historio, renesancaj artistoj interesiĝantoj pri natura kuracado, pentrarto, teatro kaj muziko infanoj, adoleskantoj, junuloj, familioj eĉ kun beboj kaj geavoj
 
datoj
 

    2014-jun-29/jul-06 (S2)

    2014-aŭg-01/09 (S3)

    2014-aŭg-09/17 (S4)
 
kursoj kaj
aktivaĵoj
 
- tuttagaj ekskursoj laŭ tiu programo
- reĝaj kasteloj ĉe rivero Luaro, rezidejoj de renesancaj artistoj, profesia esperantista ĉiĉerono
- surloke : Esperanto-kurso, kantado, dancado
 
- Cseh-kurso, paroliga kurso
- korea natura kuracado
- rusa pentrarto, surrealismo, kubismo
- teatro, skeĉoj
- prelegoj pri diversaj temoj
- ekskursoj al vidindaĵoj
 
 
- fari pupojn
- trezor-serĉado kaj gimnastiko
- fari manlaborojn
- E-kurso, Cseh-kurso
- banado en lagoj
- koncerto kaj folk-bala dancado
 
 

instruantoj
animantoj
staĝestro
 
- Catherine Kremer FR
- Jean-Luc Kristos FR
- Jannick Huet FR
 
- Junĉjo (Songyun Lee) KOR
- Luz Vazquez CAT
- Nina Korĵenevskaja RU
- Bert Schumann DE
- Jean-Luc Kristos FR
 
- Nicky Janssen BE
- Luz Vazquez CAT
- Nathalie Dubrulle FR
- Jean-Luc Kristos FR
- Kapriol’
- Bert Schumann DE
 
 
pli da detaloj - aliĝo
 
 
pli da detalojaliĝo
 
 
pli da detaloj - aliĝo
 

La Kulturdomo proponas restadojn en la kastelo en julio kaj aŭgusto 2014.
Vi povas elekti la daŭron de via restado (laŭtaga tarifo) aŭ resti tutan semajnon (ĉioinkluziva prezo) ;
vi povas partopreni semajnan kurson por plulerni Esperanton (70 €), ĉeesti nur kulturan aktivaĵon (35 €)
aŭ mem aranĝi vian liberan restadon. Elektu vian propran formulon !


 
 
 

Opinioj de partoprenantoj el 2014
Le semajno pasis tro rapide , mi ege ŝatis.
Gabriel (S4)
Kara. Dankon bone gastigi. Kiam mi estas ĉi tie, ĉiam mi estas ĝoja. Mi promesas lerni bone Esperanton.
Ĝis Mansoureh (S34)
Kvankam mi ne ĉeestis la infanan semajnon pro la SAT-kongreso, mi ege ĝojis pr la spektaklo prezentita sabate vespere
Gratulojn al ĉiuj, Jocelyne (S4)
Saluton kaj dankon. Por mi, la staĝo estis tre bone organizata, kaj agrabla. Mi dankas vin kaj la aliajn personojn kiuj organizis, helpis, pripensis la kursojn kak la interesajn prelegtemojn.
Amike Vincent (S3)
Plezurege mi ĝuis la semajnon : ĉarma loko, bona kaj abunda manĝado, amikeca etoso. - Mi partoprenis la kurson de JLK kies enhavo estas tre interesa kaj perfekte kongruis kun miaj deziroj. - Pri programo, sufiĉe da diversaj aktivaĵojn estis proponitaj por la infanoj kaj Lucie plene profitas la okazojn por kanti, lerni, paroli... Mi tre kontentas ĉar mi deziras daŭrigi al E-lernadon. Danke al amikemaj plenkreskuloj, problemoj inter knabinoj ne fuŝis la etoson (male ni multe interŝanĝis !) - Kelkaj malfacilaĵoj restas pri la klareco de la aliĝilo kaj pri detaloj de la fakturo. Mankis fruaj kaj klaraj informoj pri la funkciado de la trinkejo. - Por la fino dankegon al ĉiuj organizintoj. Mi esperas reveni venontan jaron kun proponoj de aktivaĵoj.
Lucette (S4)
De 2013 nun ni konas la kastelon kaj, okaze de tiu infana semajno, estis nia tria partopreno en staĝo en Grez. Ĉiuj el ni estis feliĉegaj pro tiu restado ĉar ni ŝatis la korvarman etoson, la interesajn aktivaĵojn proponitajn (precipe danke al Nicky kaj Joloko), la kurson de Joloko kaj la ĉeeston de Kapriol’ danke al kiu ni partoprenis en balo en Pontigné, kaj dancateliero kaj koncerto en la kastelo. La ebleco rajdi ĉevalon tra la parko estis ankaŭ tre bela ideo, kiu multe plaĉis al la plej multo da infanoj. --- Ni tamen povas plendi pro la vetero (ĉu Bert respondecas pri tiu veteraĉo ?). Kaj ĉar ni tendumis, ni plendas ankaŭ pro la malvarma akvo en la unua vespero, pro duŝo iomete tro akvoŝparema, kaj pro la stato de la trinkejo, kie ni matenmanĝis (ĉu renovigo eblus por pli da komforto, beleco kaj pureco ?). --- Male, estis tre profitebla afero trovi sapon kaj mantukojn ĉe la lavaboj de la tendumejo, kaj la manĝaĵo estis tre bongusta, laŭ opinio de ni kvar partoprenantoj.
Nathalie (S4)
Infanoj kaj familioj en Greziljono
Venontan someron, vi ĝuos ĉeeston de viaj genepoj ? Kial ne profiti la okazon por plani restadon al "Infana semajno" en Greziljono de la 8a aùgusto ĝis la 16a ? Mi spertis ĝin pasintan a​ŭguston kun mia naŭjara nepino, Lucie, kiu anta​ŭe nur iomete konis Esperanton, partoprenis ĉiumatene kursojn kiuj tre plaĉis al ŝi. Korespondante kun pluraj personoj kun kiuj ŝi amikiĝis, ŝi daŭrigis Esperanto-praktikon. Ŝi partoprenis diversajn aktivaĵojn, banadon, kantadon, rajdadon... kun entuziasmo. Ŝi aprezis senton de libero, dume ni plenkreskuloj aprezis la sekuran medion.

Dume, mi ĝuis interesajn renkontojn kun la aliaj plenkreskuloj en tre agrabla etoso. Estis unu el la plej agrabla​j​ restado​j​, kiu​jn ni kunvivis. Forte mi konsilas al vi, ĉiuj gepatroj, geavoj, sperti la venontan a​ŭ​gustan semajnon.
Amike, Lucette (S4)

Opinioj/bilancoj de partoprenantoj el 2013