La Eta Arturo

Muzika komedio « La Eta Arturo » kaj
Ĥorrenkonto de « Interkant’ plu »
en la Kooperativa Kastelo Greziljono
de ĵaŭdo, la 8a de majo, ĝis dimanĉo, la 11a de majo 2014


 Saluton al ĉiuj !

  • Interkant retroviĝos en la kunlabora kastelo de Grezijono de la 8a ĝis la 11a de majo 2014. Dum tiu sama periodo ni kunvenigos ĉiujn homojn kiuj bonvolas partopreni al la muzika komedio La Eta Arturo.
  • La aŭtoro Alan SIMON permesis al ni traduki Le Petit Arthur al Esperanto La Eta Arturo. Li prezentos novan muzikan komedion en marto : Tristan kaj Isolda en Nantes, Francio.
  • Fabienne MARSAUDON, fama kantistino, dezirus Esperantan kanton en sia venonta albumo. Vi povas aŭskulti ŝin tie ĉi. Se vi volas fari tion por ŝi, estus bonege !
  • En la alkroĉitaj paĝoj, vi vidos la bezonatajn dokumentojn por eniri la mondon de La Eta Arturo kiu estos ludata dum la Universala Kongreso en Lille ( Francio) inter la 25 a de julio kaj la 1a de aŭgusto 2015.
  • Ĉiuj talentoj estas bonvenaj. Se vi ne povus veni dum la venonta renkontiĝo, vi tamen povas partopreni ; pri tio, kontaktu min (adreso sube).

 Kroĉitaj dosieroj kaj gravaj ligiloj


 Tarifoj

  • Aliĝo al la staĝo : 10 € por la restado
  • Littukoj : 5 € por la restado
  • 1 nokto : 12 €
  • 1 matenmanĝo : 2 €
  • 1 tag-vesper-manĝo : 8 € (infanoj <12 j. : 5 €, senkosta ekde la dua infano de la sama familio)
  • Kampadejo (tendo, dormaŭto) : 5 € / tage
  • Ĉioinkluziva prezo La Eta Arturo 100 eŭroj (anstataŭ 118 !), el tiuj 50 eŭroj por antaŭpago je aliĝo, sed vi povas pagi la tuton tuj !
  • Se vi partoprenas kaj Interkant’ Plu kaj Petit Arthur, tiam la staĝo La Eta Arturo kostas nur 10 eŭrojn !

 Kiel aliĝi ?

  • Klaku ĉi tien.
  • Rubriko Personaj informoj : Ĉion plenigi. Dankon.
  • Rubriko Informoj pri la programo : Marku La Eta Arturo kaj en la kampo Kurso elektita notu La Eta Arturo kaj laŭkaze aldone Interkant.
  • Rubriko Informoj pri la restado : Plenigi precizigante nek prezojn nek ĉambrotipon, La Eta Arturo zorgos pri tio !
  • Rubriko Mi pagas per : Plenigi laŭ via elekto.
  • Fine : klaku por konfirmi sur la logbildon aŭ tajpu la klavon [Enigo].
  • Dankon kaj ĝis baldaŭ !

 Notoj

  • Por ĉiuj aliaj informoj, kontaktu Isabelle NICOLAS :
    • retmesaĝo : isabelle.nicolas2@gmail.com
    • poŝtelefono : +33-6.70.58.61.19