Die Seele der Poesie

Die Woche der « Seele der Poesie »
im Kooperativen Schloss Gresillon
Von Freitag, dem 11. April, bis Freitag, dem 18. April 2014


 Vendredon, la 12an de aprilo 2014, de 15h30 ĝis 18h30

  • Ateliero de verkado « La palat-amuzoj de la muzo » Isabelle NICOLAS
    • « La palat-amuzo de la muzo » gustumiĝas laŭ elekto je la aperitivo, dum la manĝo aŭ poste. Ĝi ebligas originalan kaj gemutan dialogon invitiĝas al ĉies tablo.
    • La aktivaĵoj de skriba esprimo ne estas izolitaj, ili est antaŭataj (kaj/aŭ sekvataj) de aliaj aktivaĵoj de parola esprimo, de legadoj, de interagadoj kiuj ebligas krei la necesan kuntekston por skribi sen komplekso.
    • La luda celo ebligas neglekti la formalan aspekton de la verkado por fari novan renkonton kun sia plumo kiu petas esti leĝera kaj kreema. La turmentoj de la pasinteco forgesiĝas por lasi spacon al spontaneco.
    • Por privilegii la malstreĉiĝon kaj atenton al ĉiu partoprenanto, la ateliero konsistos el 20 personoj maksimume.
  • La helpiloj kaj la enhavo:
    • Per La helpiloj variaj kaj taŭgaj, la skribistoj devos: eltondi, legi, elekti, proponi, lotumi, desegni, mimi…
    • La enhavo de la ateliero estos sisekva, laŭtema kaj diversigita laŭ la peto de la dezirantoj.

 Vendredon, la 12an de aprilo 2014, vespero

  • Interkona vespero. Luda prezentiĝo de ĉiu.

 Sabaton kaj dimanĉon, la 12an kaj 13an de aprilo 2014, de 9h30 ĝis 12h30

  • Ateliero de verkado « La palat-amuzoj de la muzo » Isabelle NICOLAS.

 Sabaton kaj dimanĉon, la 12an kaj 13an de aprilo 2014, de 15h30 ĝis 18h30

  • Ateliero de inicado al la « LUDO DE LA FENIKSO » animata de du animantinoj aprobitaj.
    • Kio estas la LUDO DE LA FENIKSO? Ĝi estas filozofia ludo konceptita de la verkisto Vincent Cespedes, kaj publicita kiel skatolo de la Eldonejo Flammarion en 2011. Ĝi posedas propran lingvon: fojn. Tiu ludo konsistas el bazo de simboloj kaj 9 konceptoj spaco-tempaj kiuj formas monadon (la ludon mem) kaj kies kono ebligas nombrajn aplikokampojn (fonto Vikipedio).
    • Por demonstro de 10 minutoj, vi povas iri al YouTube.
    • La ludoj estos vendataj surloke je prefera tarifo.

 De lundo, la 14a de aprilo, ĝis vendredo, la 18a de aprilo 2014, de 9h30 ĝis 12h30

  • Ateliero de verkado « La palat-amuzoj de la muzo » Isabelle NICOLAS.

 De lundo, la 14a de aprilo, ĝis vendredo, la 18a de aprilo 2014, de 15h30 ĝis 18h30

  • Ateliero de LAŬTVOĈA LEGADO animata de Pierre Benoît ROUX, de la kolektivo « La Liverantoj ».
    • Tiuj atelieroj de legado celas lerni laŭtlegadon, aŭskultigi antaŭ publiko la verkon da aŭtoro kaj malkovri la arton interpreti romanon, novelon, poemon, korespondaĵon...
    • La partoprenanto lernas laŭtlegadon kaj doni voĉon al ĉiuj nuancoj de sento kaj ritmo de teksto por oferti al siajn asistantoj la laŭeble plej ĝustan interpreton. Li tiam sukcesas sugesti universon, atmosferon kaj sentojn de la roluloj, tamen lasante la aŭskultanton libera krei siajn proprajn imagojn.
    • Cetere, tiuj kursoj de legado ebligas al la partoprenanto iniciĝi al publika parolado kaj akiri diversajn teknikojn kiuj servos al li en aliaj cirkonstancoj. Per taŭgaj ekzercoj de laŭtlegado, li traktas la ekvilibron kaj situigon de la korpo, la malstreĉiĝon, la spiradon, la voĉon kaj li evoluigas sian labor-instrumenton.
    • Ĉiu seanco komenciĝas per trejniĝo de la korpo kaj ekzercoj ligitaj al la spirado kaj voĉo, al la artikulacio kaj sonkreado. La staĝuloj poste laboras pri unu aŭ pluraj literaturaj tekstoj. Dum la staĝo, teksto en la lingvo Esperanto estos proponata en la tekstaro.

 De lundo, la 14a de aprilo, ĝis ĵaŭdo, la 17a de aprilo 2014, vesperoj

  • La vesperoj estas programataj kaj estas ankaŭ lasataj al kreemo de ĉiu. Vi povas proponi ideojn, veni kus viaj muzikiloj, viaj ĵonglopilkoj, via preferata fabel-libro, viaj kunlaboraj ludoj, viaj ŝercoj, viaj skeĉoj kaj precipe via bona humoro!

 Tarifoj

  • Taga ĉioinkluziva prezo: 70 eŭroj; ĝi inkluzivas la tagmanĝon, vespermanĝon, sesion kaj tranokton kun littukoj.
  • Unu sesio: 20 euroj.
  • Manĝoj (duon-tarifo ĝis 16 jaroj): matenmanĝo 4 €, tagmanĝo + kafo 10 €, vespermanĝo 9 €, vino por la manĝoj 5-10 € por botelo
  • Ĉioinkluziva prezo por « La Ludo de la Fenikso »: 140 eŭroj; ĝi inkluzivas la manĝojn, ambaŭ tagojn, la tranoktojn kaj la sesiojn. Planu krome aĉeti la Ludon de la Fenikso.
  • Ĉioinkluziva prezo por la 4 tagoj de la « Laŭtlegado »: 280 eŭroj; ĝi inkluzivas la manĝojn, la 4 tagojn, la 4 tranoktojn kaj la sesiojn.
  • Ĉioinkluziva prezo por la semajno « La palat-amuzo de la muzo »: 490 euros; ĝi inkluzivas la manĝojn, la 8 tagojn, la 7 tranoktojn kaj la sesiojn.
  • Kompleta ĉioinkluziva prezo de « L’anim’ de la poezi’ » : 600 euros.

 Kondiĉoj de aliĝo

  • Limdato de aliĝo: 6a de aprilo 2014 noktomeze.
  • 5% da redukto se la aliĝo okazas antaŭ la 31a de marto 2014.
  • Antaŭpago por aliĝo: 50 €
  • Limigita nombro de lokoj:
    • « La palat-amuzo de la muzo »: 20
    • « Ludo de la Fenikso »: 40
    • « Laŭtlegado »: 15
  • Pagomanieroj
  • Reta aliĝo

  Bitte beachten

  • Die Arbeitssprache der Werkstätten ist französisch. Außerhalb dieser können Sie Esperanto oder eine andere Sprache sprechen.
  • Für alle weiteren Informationon, kontaktieren Sie Isabelle NICOLAS:
    • E-Post: isabelle.nicolas2@gmail.com
    • Handy: +33-6.70.58.61.19