Renkonto de rememoroj (2014-maj-11/17)

Renkonto de rememoroj kaj rakontoj
inter malnovaj esperantistoj kaj/aŭ iamaj gastoj de Greziljono
de dimanĉo, 11-a ĝis sabato, 17-a de majo 2014

ENHAVO

Aktivaĵo : REMEMOROJ

  • De Estintec’ al Estontec’ ! Kiel utiligi niajn memorojn por novbakitaj aŭ venontaj esperantanoj ?
  • La ĉefa celo de estas la staĝo estas : arigi rememorojn de travivaĵoj per Esperanto. Kroma celo : disponigi al novaj generacioj utilajn spertojn.
  • Vi lernis Esperanton antaŭ sufiĉe longa tempo aŭ vizitis Greziljonon jam antaŭ multaj jaroj. Vi foje travivis tre belajn momentojn en Esperantujo kaj volonte memoras pri ili. Certaj eventoj estis aparte interesaj. Vi ŝatus ilin rakonti al aliaj homoj, vi ŝatus ilin noti en konvena formo, por ke ili ne perdiĝu. Vi kunportas malnovajn fotojn kaj revuojn, kiujn vi ŝatus montri al viaj malnovaj amikoj.
  • Dum tiu ĉi staĝo, malnovaj esperantistoj babilos pri la agrabla, fora tempo, kiun ili travivis per Esperanto. Ĉiu rakontas siajn anekdotojn, pri Greziljono kaj Esperantujo. Tiujn anektdotojn vi mem notas aŭ vi diktas. Oni kune verkas belan kolekton de rememoroj por eldoni ĝin kiel novan numeron de Kulturaj Kajeroj, la revuo de Greziljono.
  • Kelkaj ideoj por eki : Kiel mi ekkonis Esperanton ? Kial mi ĝin lernis ? Kiel mi lernis ? Kiel mi uzas ĝin ? Kiucele mi uzas ĝin ? Kiu estas mia plej agrabla rememoro ? Mia plej kortuŝa ? Ĉu valoris uzi Esperanton ? Ĉu daŭre valoras ĝin uzi ? .....
  • Joloko/Jean-Luc kaj Isabelle vigligos la babilan rondon en etoso ĝoja kaj feriema, eble kantema. Dum la verkado de la tekstoj, li povas helpi pri redaktadaj malfacilaĵoj.

Aktivaĵo : LIBRO-BINDADO

  • Venu bindi vian propran esperantan libron en nia ateliero de libro-bindado.
  • Pluraj jam lernis bindadon (dum tri aŭ kvar staĝoj) kaj estis tre fieraj kaj agrable mirigitaj ! Dum la lastaj jaroj ĉeestis litovino, hispanoj, ĉino, flandrino, germanino ... kaj eĉ franco !
  • Do, se vi deziras ... bonvenigas vin nia bindistino Caroline.
  • Por tiu laboro necesas kontroli sin, lerte agi kaj forte koncentriĝi dum du horoj, do partoprenanto estu almenaŭ 8- ĝis 10-jara.
  • Vidu belan rezulton de librobindado : jen kelkaj fotoj.

Aktivaĵo : KANTU ni - DANCU ni !

  • Jean-Luc proponas du apartajn aktivaĵojn : kanti kaj danci :
  • Li celas valorigi la francan popkantaron al francaj kaj eksterlandaj esperantistoj. Akompanante sin per propra piano, li proponas al vi kanti simple por la plezuro, uzi la lingvon en gaja kaj neordinara etoso. Temas pri unuvoĉaj kanzonoj similaj al tiuj, kiujn vi kantas en via banĉambro. Kion kanti ? Kanzonojn kantatajn en Esperanto, popajn kaj tradiciajn, francajn famaĵojn kaj movade konatajn kantojn el diversaj landoj.
  • Se anonciĝas almenaŭ dek dancemuloj, tiam Jean-Luc povas proponi linidancojn. Oni dancas ilin unuope, en vico, kaj samtempe ĉiu same paŝas. Linidancoj devenas el Usono laŭ kamparana, bovista stilo ; aliaj estas modernaj, popstilaj kaj danceblaj en dancejoj. Laŭ la ĉeestantoj, la ritmo estos pli aŭ malpli rapida. Linidancoj estas tre facile lerneblaj kaj post iom da trejnado venas plezuro danci grupe laŭ la ritmo.


PREZO kaj ALIĜO al restado en Greziljono

  • La prezo de via restado kalkuliĝas aŭtomate dum via reta aliĝo.
  • Por taksi la prezon, klaku sur le butonon "RE-KALKULI" post nura elekto de ĉambro, indiko de aĝo kaj nombro de noktoj. Klaku ĉi tien por aliĝi.
    • Ĉioinkluziva prezo por kompleta restado de sabato (vespermanĝo) ĝis sekva sabato (tagmanĝo) : inter 279 kaj 472 € (tendejo 239 €)
    • Redukto de 5% validas por aliĝo kun antaŭpago de 100 € almenaŭ 2 monatojn antaŭ komenco.
    • Ĉiuj niaj tarifoj tie. Ekstrakto : ĉambro 9-38 €, kampadejo 3 € ; matenmanĝo 4 €, tagmanĝo 10 €, vespermanĝo 9 €, kurso kaj programo 10 €, tage.


Responsulo kaj teamo  : Isabelle Nicolas ...

Partoprenas  : Alfred, Bérengère, Caroline, Isabelle, Jannick, Jean-Luc ...

Loĝlokoj de la partoprenantoj : DE-82355 Weilheim ; FR : 35510 Cesson-Sévigné, 37000 Tours, 37190 Vallères, 63120 Sainte Agathe, 75020 Paris ...
Kontaktu nin pri kun-veturadokonsultu tie

Salutvortoj kaj memoraĵoj
Gekaruloj, gratulon pro la ĉarma ideo ! Kiu ne havas memorojn pri Gresillon – eble eĉ romantikajn... Tiusence mi vere bedaŭras ne esti inter vi. Amikajn salutojn. Guido Brandenburg Karaj amikoj, mi kun granda plezuro mi legis pri via ideo fari tiun ĉi renkonton de vizitantoj de via kastelo. Mi estus unu de pli aĝaj, mi estis en Gresillon en la jaro 1966 kiel juna esperantistino el Ĉeĥoslovakio. Mi havas la plej belajn memorojn de tiu ĉi restado, mi estis gasto en la kastelo, mi prelegis pri Praha, mi ludis Chopin kaj vizitis belajn kastelojn kun novaj francaj amikoj. Tio estis vere belega travivaĵo. Do, multa da sukceso al via renkontiĝo, mi estas kun vi kaj eble unufoje ankoraŭ ĝis la revido ! Via Marie Drašnarováde Praha, Ĉeĥio
Mi mem ne partoprenos kaj dankas, ke vi lasas la parolvortojn al maljunuloj. Mi ĉefe memoras pri paska junulara arangho de JEFO en la sepdekaj jaroj (tuj post prizorgado far Babin) : ĉie estis portretoj, statuoj, vizaĝoj de Zamenhof. Ni ĉiuvespere ŝtelis ilin ĉar tio donis malmodernan vizaĝon al Esperanto ... Sed ĉiumatene ree ekaperis dekoj da novaj LZZ.
Mi ankaù memoras, ke mi festis en la kastelo mian 30-jariĝon (16an de aprilo 1973), aranĝis kabaredan vesperon kun Hervé Gonin, kiu deklamis, ludis gitaron, rakontis ŝercojn ; mi pagis ĉampanjon por ĉiuj kaj kukon, faritan de la loka bakisto pri kiu oni diris al mi, ke ŝi lernas Esperanton. La bakistino petis ĉu meti verdan stelon sur la kukon. Mi diris,kial ne ? kaj la kukoj prezentiĝis kun verdaj sespintaj steloj. Renée Triolle