Turisma semajno (2014-jun-29/jul-06)

Turisma aŭ kursa semajno
de dimanĉo, 29-a de junio ĝis dimanĉo, 6-a de julio 2014
Tuttagaj ekskursoj al reĝaj kasteloj ĉe rivero Luaro kaj rezidejoj de renesancaj artistoj
Esperanto-kurso kaj interesaj aktivaĵoj en Greziljono

ENHAVO

TURISMO

  • Greziljono situas en fama turisma regiono de Luar-kasteloj kaj aliaj vidindaĵoj.
  • Dum la ses tagoj de la restado, vi vizitas la ekskurscelojn listigitajn en tiu ĉi turisma programo, nome : la murtapeton de la Apokalipso en Angers, la kastelon de la alĥemiisto en Plessis-Bourré, la belegan renesancan kastelon de Azay le Rideau, la rezidejon de Leonardo da Vinĉi en Amboise, la naskodomon de Rabelais apud Chinon, la Apotekon de Baugé, la tombojn de Eleonoro de Akvitanio kaj Rikardo Leonkora en Fontevraud kaj fine la plej famajn Luar-kastelojn de Blois, Chambord, Chenonceaux. Ni malkovros ankaŭ la sovaĝan Luaron kaj trogloditan vilaĝon Rochemenier.
  • Ni vojaĝos per busetoj. Ni petos vin pagi la transportkostojn kaj viajn enirbiletojn (ĝenerale grupa tarifo).
  • Catherine, oficiala dulingva ĉiĉeronino, gvidas profesie tra Francio, Luksemburgio kaj Germanio de pli ol 10 jaroj. Nuntempe ŝi estas dungita (½-tempe) de la ĝenerala konsilantaro de la departemento Meuse por gvidi en la fuortoj Douaumont kaj Vaux pri la temo de la batalo de Verdun (1916). Tio donas al ŝi la eblecon gvidi en aliaj lokoj pri aliaj temoj (arkitekturo, bel-artaĵoj, ktp). Catherine atendas vin en Grésillon somere !!

KURSO

  • LUDU ni por PAROLI iomete, multe, pasie ! Simpla, parola komunikado ĉiutaga en etoso ĝoja, ludema kaj feriema
  • Jean-Luc proponos al vi ludojn tre diversajn por instigi vin paroli pli kaj pli : rakontoj ; divenoj ; puzloj ; poezio ; enigmoj ; tabuaj vortoj ; priskribo de bildoj, krei rakonton. Eblas ludi sole, aŭ skipe, aŭ grupe. Mi celas simplan, ĉiutagan komunikadon ; en etoso ĝoja, ludema kaj feriema. Okaze de ludoj, aŭ post peto, gramatikaj punktoj estos pritraktataj. Ĉiu ludo estos ankaŭ okazo por lerni novajn vortojn.
  • Se vi, pli malpli, uzas skribe la bazajn regulojn kaj ankoraŭ ne kuraĝas paroli, tiu "paroliga kurso" estas por vi !

Aktivaĵo : KANTU ni - DANCU ni !

  • Jean-Luc proponas du apartajn aktivaĵojn : kanti kaj danci :
  • Li celas valorigi la francan popkantaron al francaj kaj eksterlandaj esperantistoj. Akompanante sin per propra piano, li proponas al vi kanti simple por la plezuro, uzi la lingvon en gaja kaj neordinara etoso. Temas pri unuvoĉaj kanzonoj similaj al tiuj, kiujn vi kantas en via banĉambro. Kion kanti ? Kanzonojn kantatajn en Esperanto, popajn kaj tradiciajn, francajn famaĵojn kaj movade konatajn kantojn el diversaj landoj.
  • Se anonciĝas almenaŭ dek dancemuloj, tiam Jean-Luc povas proponi linidancojn. Oni dancas ilin unuope, en vico, kaj samtempe ĉiu same paŝas. Linidancoj devenas el Usono laŭ kamparana, bovista stilo ; aliaj estas modernaj, popstilaj kaj danceblaj en dancejoj. Laŭ la ĉeestantoj, la ritmo estos pli aŭ malpli rapida. Linidancoj estas tre facile lerneblaj kaj post iom da trejnado venas plezuro danci grupe laŭ la ritmo.


PREZO kaj ALIĜO al restado en Greziljono

  • La prezo de via restado kalkuliĝas aŭtomate dum via reta aliĝo.
  • Por taksi la prezon, klaku sur le butonon "RE-KALKULI" post nura elekto de ĉambro, indiko de aĝo kaj nombro de noktoj. Klaku ĉi tien por aliĝi.
    • Ĉioinkluziva prezo por kompleta restado de dimanĉo (vespermanĝo) ĝis sekva dimanĉo (tagmanĝo) : inter 279 kaj 472 € (tendejo 239 €)
    • Redukto de 5% validas por aliĝo kun antaŭpago de 100 € almenaŭ 2 monatojn antaŭ komenco.
    • Ĉiuj niaj tarifoj tie. Ekstrakto : ĉambro 9-38 €, kampadejo 3 € ; matenmanĝo 4 €, tagmanĝo 10 €, vespermanĝo 9 €, kurso kaj programo 70 € semajne.

Responsulo kaj teamo : Jannick Huet

Partoprenas  : Catherine, Frans, Ivo & Clara, Jean-Luc, Jannick, Klara Maria, Micheline, Tim ...

Loĝlokoj de la partoprenantoj  : BE-2018 Antwerpen, 2650 Edegem ; HU-1015 Budapest ; FR : 21121 Fontaine-lès-Dijon, 35510 Cesson-Sévigné, 55100 Verdun, 63120 Sainte Agathe ...
Kontaktu nin pri kun-veturadokonsultu tie)