PRINTEMPaS : intensaj kursoj kaj ekzamenoj 2014

P R I N T E M P a S
Malkovri novan mondon kun Jean-Luc (2014-apr-26/maj-03)
Bonvenon en nia vilaĝo ! kun Christophe
C-nivelen per perlaj verkoj de E-literaturo kun Radojica
KAJ / AŬ
Trapasu internacian Esperanto-ekzamenon (2014-maj-03/04)

ENHAVO
 Kurso 0 : « Malkovri novan mondon » gvidata de Jean-Luc Kristos — legu prie
 Kurso 1 : « Trans la sojlo de la lingvo » gvidata de Christophe Chazarein — legu prie
 Kurso 2 : « Per perloj al astroj » gvidata de Radojica Petrović — legu prie
 NB : Christophe centralizas la lernantojn kaj taksas ilian nivelon antaŭ la staĝo per skriba kaj parola testo

 Metiejo « Instrui Esperanton : kiel starti ? » gvidata de Christophe Chazarein — legu prie
 Internaciaj KER-ekzamenoj de UEA/ITK — legu prie

 Programo de la kursoj kaj ekzameno — legu prie
 Prezoj kaj aliĝoj — legu prie
 Aliĝintoj kaj iliaj loĝlokoj sur mapo — legu prie
 Libroservo surloke — vidu liston
 Opinioj kaj raportoj : partoprenantojekzamena sesio
 Fotoj : kursogrupoalbumeto de Claude Labetaa

La Kulturdomo Greziljono organizas KUNLABORE kun ILEI (Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj) kursojn por personoj kiuj komencis lerni E-on kaj deziras rapide progresi per intensaj kursoj gvidataj de tre spertaj instruistoj kiuj uzos E-on por instrui per la rekomendita rekta metodo. Ni proponas tri nivelojn (kursojn).


KURSO 2 (B1-B2) « Per perloj al astroj » (2014-apr-27/mai-02)

  • Animanto : Radojica Petrović, serbo loĝanta en Ĉaĉak, centra Serbujo, sekretario de ILEI, universitata instruisto pri datumbazoj kaj komputika instrumetodiko, aŭtoro de prelegoj i.a. pri komputika pedagogio kaj interkultura edukado per Esperanto. Li instruis Esperanton en lernejaj kaj eksterlernejaj kursoj kaj E-metodikon en seminarioj por E-instruantoj.
  • Celo : Akiri la nivelon B2 laŭ la KER-difino, ekpaŝi al la nivelo C1 kaj alproprigi valorojn de Esperanta kulturo. La kursanoj havu alvenante minimume la nivelon B1. La kurso liveros utilan enhavon ankaŭ por lernantoj de pli alta nivelo, kiuj deziras trapasi la ekzamenon C1.
  • Kursmaterialo : Elektitaj verkoj de Esperanta kulturo (beletro, muziko, ĵurnalistiko, faka literaturo) kaj eseoj de la kursanoj mem.
  • Prezento :

Per aspera ad astra - proverbis la antikvaj romanoj pri la malfacila vojo al gloraj altoj de sukceso. Tio aplikeblas al la lernado kiel pena laboro survoje al scio kaj kompetento. Ĉu ankaŭ la lernado de Esperanto devas esti dornoplena kiel en la romana proverbo ? Ne nepre. Aŭ : nepre ne. En ĉi tiu kurso ni strebos al C-nivelaj altoj de lingva kompetento laŭ agrabla kaj ĝua vojo tra la magia mondo de Esperantaj literaturo kaj muziko. Elektitaj perloj de Esperanta kulturo - poemo, novelo, kanto, filmeto, gazeta raporto, faka artikolo - estos la baza materialo per kiu la kursanoj konatiĝos kun kulturaj valoroj de Esperanto kaj samtempe progresigos siajn lingvajn konojn kaj komunikajn kapablojn.
La kursanoj lernos kunlabore kaj interage. Ni renkontiĝos kun diversaj kulturaj spertoj el propraj vivoj kaj el la Esperantaj beletraĵoj tra leksika, gramatika kaj enhava analizo de la verkoj, lingvaj kaj interkulturaj ludoj, debato pri elektitaj temoj kaj verkado de eseoj. Abundo da interkulturaj temoj kaj situacioj en Esperantaj verkoj motivigos nin ankaŭ pridiskuti, testi kaj kreskigi nian interkulturan komunikkompetenton.


KURSO 1 (A2-B1) « Trans la sojlo de la lingvo » (2014-apr-27/mai-02)

  • Instruanto : Christophe Chazarein, franco loĝanta en Tuluzo, Francujo, aktivulo en la Esperanto-Kulturcentro de Tuluzo. Ekde 2006, li instruas Esperanton, inter alie en Greziljono. En 2009, li restadis dum unu jaro en Bjalistoko kiel eŭropa volontulo kaj estis trejnita kiel Esperanto-instruisto en la universitato de Poznano. Ekde 2011 la instruado de Esperanto estas lia precipa profesia aktiveco.
  • Celo : Akiri la nivelon B1 laŭ tiu difino. La lernantoj de tiu nivelo havu alvenante almenaŭ la nivelon A2. Tiu kurso celas akiri nivelon sufiĉan por esprimi sin en plimulto de situacioj, kie Esperanto povas utili (vojaĝo, renkonto internacia, korespondado ktp.)
  • Kurslibroj : Ne necesas aparta kurslibro. Ni rekomendas uzi unulingvan vortaron kiel Baza Esperanto Radikaro de W.F. Pilger, precipe al tiuj kiuj trapas KER-ekzamenon.
  • Prezento de la kurso : En la skalo de la KER-niveloj, la nivelo B1 markas la plej gravan etapon en la lernado de la lingvo : tiu de aŭtonomio. Havi B1 signifas esti kapabla elturniĝi en preskaŭ ĉiuj situacioj de la vivo. Ne hazarde B1 nomiĝas ankaŭ « sojlo-nivelo ». ► Tiu kurso ebligas progresi en ĉiu el la kvin kompetentoj necesaj por por majstri lingvon : legi, aŭskulti, skribi, paroladi kaj dialogi. Ni emfazos la lastan kompetenton, kiu bedaŭrinde tiom ofte mankas. Kvankam tiu kurso precipe celas prepari tiujn kiuj volas trapasi la ekzamenon B1, ĝi bonvenigas ĉiujn, precipe tiujn kiuj deziras fine alveni ĉe la sojlo de la lingvo − kaj ne plu resti ekstere !

METIEJO pri « Instrui Esperanton : kiel starti ? »

  • Kiu lernas Esperanton kaj ne emas baldaŭ komuniki sian entuziasmon pri la lingvo instruante ĝin ? Kiel bone diras Jomo en sia kanto : Nova lernanto estos profesoro post unu horo !
  • Sed… kiel fari ? Instrui lingvon facilas. Ĝin instrui efike multe malpli facilas. Tio ne improviziĝas, sed bonŝance tio lerniĝas !
  • La celo de tiu ateliero ne estas liveri pretajn solvojn, ĝi celas doni kelkajn direktojn, kelkajn pens-erojn kiuj ebligas al vi starti pli facile kaj progresigi vian praktikon.

KURSO 0 (A1-A2) « Malkovri novan mondon » (2014-apr-27/mai-02)

  • Instruanto : Jean-Luc Kristos, esperantisto ekde 20-jariĝo, profitis la kursojn de Pierre Janton en la universitato de Clermont Ferrand pour trapasi en Greziljono la ekzamenon Atesto pri Kapableco. Poste li partoprenis tridekon da staĝoj en Greziljono, el tiuj 3 Printempaj renkontoj kun lernantoj el la Esperantoklubo de la mezlernejo en kiu li instruis. ► Depost 2005, li animas kursojn en Greziljono ĉiun someron, li animas kursojn ankaŭ dum renkontoj organizataj en Germanujo : SOMERE kaj NR. Ĉiujare, proksimume ĉiun duan monaton, li animas staĝojn en francaj kluboj. Dum la staĝoj, li animas atelieron de popkanzonoj en Esperanto kun pian-akompano.
  • Celo : Akiri la nivelon A2 laŭ tiu difino. La lernantoj de tiu nivelo havu alvenante prefere la nivelon A1. Bonvenas komencantoj kaj ĉiuj kiuj jam eklernas sed restas komencantoj.
  • Prezento de la kurso : Dum tiu ĉi printempa semajno, la kurso por por komencantoj kaj komencintoj disvolviĝos laŭ strikta gramatika progresado, ek de la bazoj de la lingvo, ligita kun po-stadiaj ekzercoj cele al rapida lernado ebligita de la lingvonaturo mem. Ĝi ankaŭ proponos tujan uzon de lernitaĵoj per diversaj ludoj en ludema etoso. Kanzonoj proponitos por enkonduki aŭ bildigi lernitaĵojn kaj montri erojn de nuna kulturo de l’Esperanta Planedo. ► Do, etoso kaj lernema kaj ĝoja por malkovro de nova mond’.

Internacia KER-ekzameno (2014-maj-03/04)

  • Niveloj : La ekzamena komisiono de UEA akceptis okazigi KER-ekzamenojn je la 3 niveloj B1, B2 kaj C1. Eblas trapasi la kompletan ekzamenon (skriban kaj parolan), nur la skriban aŭ nur la parolan parton. Eblas surloke ŝanĝi la nivelon. Ekzameniĝanto estu almenaŭ 14-jara. Eblas skriba kaj parola parto nur en unu sama nivelo.
  • Aliĝo al ekzameno devas okazi rekte en edukado.net.
  • Diplomo : Post sukcesa ekzameniĝo la ŝtate agnoskata hungara ekzamencentro ITK eldonos kvarlingvan diplomon por la kandidato. Tiu diplomo validas en Eŭropo kaj akceptiĝas en pliaj landoj ekster Eŭropo.
  • Pri KER : Jen la ekzamena regularo. Jen la oficiala dokumento de la komuna eŭropa referenc-kadro por lingvoj (KER, vidu paĝon 32 pri niveloj). Jen vikipedio.org pri la KER-kadro. Edukado.net jen pri la KER-kadro, jen pri la KER-ekzamenoj. Jen ekzamen-specimenoj. Jen pri nova franca ministra dekreto - ŝancego por Esperanto ! Por pliaj informoj skriku al katalin ikso.net
  •  :-) Jen JoMo KER-kantas. Jen Cyrille Hurstel intervjuis na Katalin Kovats.

PROGRAMO de la kursoj

  • sabaton, 26an de aprilo
    • posttagmeze alveno de la kursantoj. Ĉiu trovas littukojn sur sia lito en sia kastela ĉambro
    • 18h30 akcepto kun aperitivo
    • 19h30 vespermanĝo
    • 20h30 interkonatiĝo kaj prezento de la kursoj
  • Taga disvolviĝo de dimanĉo, 27a de aprilo ĝis vendredo, 2a de majo
    • 8h-8h30 matenmanĝo
    • 9h-12h kurso kun Radojica aŭ Christophe
    • 12h30 tagmanĝo
    • 14h distraĵoj proponitaj de Jannick aŭ individua laboro
    • 16h30-18h30 kurso
    • 19h vespermanĝo
    • 20h30 vespera programo

PROGRAMO de la ekzamenoj

  • vendredon, 2an de majo
    • posttagmeze alveno de nur ekzameniĝantoj
    • vespere parola ekzameno por la unuaj ekzameniĝantoj
  • sabaton, 3an de majo
    • antaŭtagmeze parola ekzameno daŭrigata
    • posttagmeze skriba ekzameno por ĉiuj ekzameniĝantoj
  • dimanĉon, 4an de majo
    • antaŭtagmeze parola ekzameno por la lastaj ekzameniĝantoj

PREZO kaj ALIĜO al restado en Greziljono

  • La prezo de via restado kalkuliĝas aŭtomate dum via reta aliĝo.
  • Por taksi la prezon, klaku sur le butonon "RE-KALKULI" post nura elekto de ĉambro, indiko de aĝo kaj nombro de noktoj. Klaku ĉi tien por aliĝi.
    • Ĉioinkluziva prezo (krom ekzameno) por kompleta 7-taga restado : inter 279 kaj 472 € (tendejo 239 €)
    • Redukto de 5% validas por aliĝo kun antaŭpago de 100 € ĝis la 26a de februaro.
    • La lernantoj kiuj ekzameniĝas, ricevos senpagan tranokton de la 3a ĝis 4 de majo kaj pagas nur por la manĝoj.
    • Ĉiuj niaj tarifoj tie. Ekstrakto : ĉambro 9-38 €, kampadejo 3 € ; matenmanĝo 4 €, tagmanĝo 10 €, vespermanĝo 9 €, kurso kaj programo 70 € semajne.

PREZO kaj ALIĜO al ekzameno

  • Se vi deziras ekzameniĝi, vi devas mem aliĝi rekte en tiu ĉi paĝo de edukado.net.
    • Nivelo B1 kompleta : 68 €, nur skriba aŭ parola : 34 €
    • Nivelo B2 kompleta : 74 €, nur skriba aŭ parola : 37 €
    • Nivelo C1 kompleta : 84 €, nur skriba aŭ parola : 42 €
    • Kotizo laŭ edukado.net.
    • Kial KER-ekzamenoj kostas (mal)multe ? Respondo

Responsulo  : Jannick Huet-Schumann.

Partoprenas  : Anne-Marie & Michel, Annie, Antoine, Birta, Bruno, Christiane, Christine & John, Christophe C, Christophe D, Dominique, Eliane, Emmanuel & Florence, François, Gérard & Michelle, Gilles D, Gilles T, Glen, Isabelle, Jannick, Jennifer, Jérôme, Josette, Lise, Lucia, Marco, Marius, Marie-Hélène, Maryvonne, Michelle, Michel & Annette, Monique, Nathalie, Pierre, Radojica, Stéphane, Victor ...
Infanoj kun aĝo  : Noémie 12, Solène 12, Salomé 15 ...

Loĝlokoj de tiuj partoprenantoj (kontaktu nin pri kun-veturadokonsultu tie) : DE-72076 Tübingen, RS-32000 Ĉaĉak, SN-00221 Dakar, CF-0945 Bangui, GB-BT38 9DU Carrickfergus, RO-445200 Negrești-Oaș, FR : 02130 Villers-Agron-Aiguizy, 03000 Moulins, 19190 Albignac, 19500 Turenne, 22200 Guingamp, 22590 Pordic, 26300 Bourg de Péage, 29170 Saint-Évarzec, 31190 Auterive, 35160 Montfort-sur-Meu, 35000 Rennes, 35510 Cesson-Sévigné, 35590 Saint Gilles, 36200 Mosnay, 37000 Tours, 38340 Voreppe, 38960 Saint Étienne de Crossey, 39800 Besain, 44400 Rézé, 47150 Monflanquin, 49270 Landemont, 51000 Châlons-en-Champagne, 52000 Chamarandes Choignes, 58140 Lormes, 61100 Flers, 63160 Billom, 63120 Sainte Agathe, 69600 Oullins, 71600 Paray le Monial, 75019 Paris, 76380 Canteleu, 79140 Cerizay, 79310 Vouhé, 87100 Limoges, 90000 Belfort

Foto kaj opinioj  :

Opinioj de partoprenantoj 2013. (Legi pri 2012 - 2011) :
Saluton kaj dankegon por la staĝo. Tre plaĉis al mi la etoso malgraŭ la streĉo pro la ekzameno.
Emmanuel
Mi volas esprimi al vi mian plezuron esti pasiginta tiujn tagojn en Greziljono, kaj mi estas preta rekomenci tiun sperton la venontan jaron !
Belan someron al ĉiu ! Lucia
Koncerne mian staĝon, mi ŝatis la amikan etoson, la bonan manĝaĵon. Pri la kursoj, mi sekvis, por la dua fojo, la ’majstran lernadon’ de Stefan MacGill tute plezure. Tio estas mia opinio. Li estas humurplena homo. Lia akcento kaj lia vorta riĉeco estas remarkindaj, do mi ĝuis auskulti lin.
Gabriel
Ni ambaŭ revenis tute bone hejmen. Pri la staĝo, ni estas tre kontentaj, Stephane kuraĝigis nin kaj mi opinias, ke nun, speciale por mi, ni parolos pli flue Esperante - (eĉ en la franca mi ne estas tre parolema !). Ni ekkonsciis, ke la organizado de staĝo ne estas malgranda afero ! Multaj dankegoj al vi kaj al ĉiuj, kiuj helpis vin !
Tutekore, Monique kaj Maurice
J’ai apprécié ma semaine de stage, les cours avec Ŝtonĉjo, l’ambiance de notre groupe et l’ambiance générale. Merci à Jannick et Bert pour l’organisation, et aux cuisiniers pour leurs repas variés et toujours très bons. Merci à Ŝtonĉjo pour sa gentillesse à mon égard, mon niveau en Esperanto étant au ras des pâquerettes.
Dankon pri ĉio. Ĝis revido. Solanĝo
Mi ĝuis la staĝon tre multe. Bona etoso, bona manĝaĵo kaj amikaj homoj. Mi ankaŭ ŝatis la posttagmezajn ekskursojn. Unu problemo por mi estis ke mi ne povis memori la nomojn de la partoprenantoj. Ĉu estas ebla estonte porti nom-etikedojn ? Ŝtonĉjo, mia instruisto, estis bonega kaj pacienca. Nia revidis plejparte gramatikon - persone mi deziris ekzerci pli simplan paroladon kaj aŭskultadon. Dankon Bert por via helpo kun mia vojaĝoj aranĝoj.
Bondeziron David
Pri restado, renkontoj, manĝoj, promenado tra la parko de Greziljono, ĉio glatis dum la semajno. Mi ŝatis ankaŭ konatiĝi kun Stefan Mac Gill kaj aŭskulti lin pri pedagogio.
Sed la temo de la kurso, legado kaj analizo de unu el liaj teatraĵoj rapide tedis min. En la prezentoj de la partoprenantoj, mi bedaŭris ke Stefan ne sufiĉe menciis niajn erarojn por ke ni plilernu taŭgan uzadon de Esperanto, kiun mi celis dum la semajno.
Amike, Guy
Mi ne bedaŭras tion, ke mi venis al la kastelo. Mi trovis ian ferman ĉirkaŭaĵon, necesan por lerni plej efike. La tutsemajna kurso min bone pretigis por paroladi. Tiel, mi trapasis la semajnfinan ekzamenon ankaŭ plej efike. Ĉi-hore mi ne scias ĉu mi sukcesis, sed la staĝo helpis min kiel atendite.
Pri la malbonaj aferoj : * Mi malvarmiĝis pro la ekstera malvarmo. * Mi ne manĝis sufiĉe, mi kutime manĝas pli.
Dankon al la skipo ! Christophe
Mi pozitive opinias pri la printempa staĝo. Bonaj kursoj (mi nur bedaŭras ke ni (mi) ne tre ofte parolis : Stefan devus iufoje moderigi tiujn kiuj tre bone parolas por doni pli da eblecoj esprimi sin al tiuj kiuj estas malpli spertaj pri E-o ol la babilegemaj).
Bona etoso. Konvena manĝaĵo. Do entute mi kontentas. Tamen, al mi plaĉus ke ekster la kursoj oni ne krokodilu. Tio estas la unua vera kritiko kiun mi faru, eĉ se mi scias ke ĉiu kaj ĉiuj respondecas pri tio.
Amike, JF C
La restado printempe estis tre interesa en Greziljono, ni tendumis kun bona kovrrilo ĉar kelkfoje la noktoj frostis je Aprilo. Ni aŭdis kukolojn kaj aliajn birdojn matene, posttagmeze, vespere ; ni vidis kapreolon apud la verda vojo. Mi lernis multe en la kurso, nun mi komprenas vere pli bone (ekzemple la tutan "Templo de l’suno"), mi aŭdis multe E-on en la kastelo, nun mi povas paroli pli ofte, ankaŭ pli facile.
La kurso pasis tre rapide, ekstere ĉiam sunis, kun la agrablaj paŭzoj de posttagmezo. Dankon, Ŝtonĉjo pri la kurso. Dankon al la kuiristoj pri la manĝaĵo, gravaj momentoj de la tago :-) E-o daŭras en Saint Brieuc kaj hejme kun mia edzo !
Tutamike, Murielle
Mi tiom ŝatis la staĝon, ke mi parolis pri ĝi al ĉiuj amikoj kiuj povus esti interesitaj. Kaj mi daŭrigas ! — La gastejo, estas spacohava, pura, simpla, konforta ... kvankam malnova kastelo ! La akcepto estas varmkora, laŭdoj por gemastrumantoj Ĵanik kaj Bert kaj ĉiuj gehelpantoj. La manĝo bongusta kaj sufiĉa, la kuiristo kaj lia edzino tre komplezaj. La etoso estis tre afabla : ĉiuj staĝuloj parolis Esperanton, la plej bonaj helpis la plej malbonajn, per simplaj vortoj ; dum la manĝoj, ni ne havis la samajn najbarojn tiel, kiel ni povis koniĝi la unujn la aliajn ; la devizo de tiu staĝo povus esti :" unu por ĉiuj, ĉiuj por unu" ! — Bedaŭrinde estis du ĝenoj : 1/ nur unu necesejo al teretaĝo (grave !). 2/ la manĝoĉambro estis bruema tiel, kiel estis tre malfacile daŭrigi la interparoladojn. — Pri la instruado, Kristofo kreis vivantan kurson, kie ĉiu sentime esprimiĝis, ĉiu kaptiĝas per la ludo : ĉe telefo, ĉe vendisto, ĉe tribunalo. Tamen, mi ŝatus lerni per la kanto, kelkfoje vespere. Mi ne parolas pri la gramatiko kiu estas ĉiam malfacila : uzi igi, iĝi ; sia, ŝia, sin. Necesas plu lerni. — Eblus organizi vendaĵojn pri emblemoj, atributoj de Esperanto : verdaj steloj, flagetoj kun verda stelo kiun la staĝuloj povus aĉeti.
Bonan kuraĝon, ĉiam multe da energio ! Odeto al la ĝojo
Jen tre larĝa foto de la aperitivo en 2013. Klaku sur ĝin por vidi ĝin tuta.