Ŝtuparo ekstera (2013)

Ni kune grimpu la novajn ŝtupojn de Greziljono !


La administrantoj de kastelo Greziljono plezure anoncas la konstruadon de nova ŝtuparo. Donante pli bonan sekurecon kaj alireblecon, ĝi ebligos daŭre uzi la jamajn ĉambrojn de la dua etaĝo aldonante pliajn ĉambrojn, tiel kreskigante la gastigeblecon de la kastelo.

Tiun ĉi konstruadon pravigas ĉefe du kialoj : Pluigi la nunan uzadon de la kastelo pli konforme al aktualaj normoj pri sekureco kaj alirebleco. Prepari supozatan disvolviĝon de ĝia uzado kun iom-post-ioma kreskigo de la gastig-ebleco kaj -kvalito.

Ni ege dankas ĉiujn volontulojn, kiuj preparas tiun ĉi konstruadon kaj helpas nin.
La Komitato, je 2013-nov-08

Jen fotoj laŭ datoj antaŭ, dum kaj post la laboroj.

2013-nov-11
2013-nov-12
2013-nov-13
2013-nov-13
2013-nov-29
2013-nov-29
2013-dec-12
2013-dec-12
2013-dec-13
Ĝis la sekva laboro ! --- Reiri supren