Kiel atingi Greziljonon aŭte, trajne, buse, bicikle ?

Iri rekte al : bicikle - kunveture - aŭte - trajne - buse - taksie - piede - aviadile
Ni helpos vin konsilante per retmesaĝo aŭ telefono
PNG - taille ko bi Reta mapo, satelita foto, geoloko :  viamichelin.frmaps.google.comopenstreetmap.org
Jen retejoj kiuj kombinas diversajn transporteblojn : Rome2Rio.com, GoEuro.com

PNG - taille ko bi Per biciklo : Inter la stacidomo de Angers kaj la kastelo Greziljono ĉe la urbo Baugé sekvu tiun itineron longan 40 km. En 2016 konstruiĝas la Verda Vojo kiu pasas rande de Greziljono.

JPEG - taille ko bi Per kunveturado :  Vi venas per via propra aŭto en kiu restas liberaj sidlokoj vi serĉas sidlokon en aŭto de aliulo. Veturu kune - partigu la veturelspezojn - poluu malpli ! Kontaktu la kastelon por scii ĉu eblas veturi kun esperantisto, alikaze serĉu aŭ proponu kunveturadon en publika retejo : MobiCoop.fr - tribu-covoiturage.com - Mpact.be - Mitfahrzentrale mfz.de - MiFaZ.de - Fahrgemeinschaft.de - blablacar.com, alikaze serĉu lui aŭton inter privatuloj en : drivy.com

PNG - taille ko bi Per aŭtomobilo :
La urbo Baugé situas ĉe la vojkruciĝo de du grandaj departementaj vojoj :

Mapo/plan

  • Angers - Tours (D766)
  • Le Mans - Saumur (D938)
  • Proksime situas tri pagendaj ekspresvojoj :
    • A11-E501, eliro n-ro 10 ĉe La Flèche (plej rekte) aŭ n-ro 12 ĉe Seiches-sur-le-Loir (plej facile).
    • A85-E60, eliro n-ro 2 ĉe Longué-Jumelles aŭ n-ro 1 ĉe Fontaine-Guérin.
    • A28-E502, eliro n-ro 25 ĉe Écommoy ĝis n-ro 27 ĉe Neuillé-Pont-Pierre.
  • El la centro de Baugé al la kastelo, sekvu indikilon Centre espéranto, veturu nordorienten laŭ la vojo D817 al Le Lude. Greziljono situas dekstre inter arboj 2 km post la centro de Baugé kaj 1,35 km post la elira tabulo de Baugé. De la enira portalo ĝis la kastelo mem restas 350 m.
  • Geo-lokigo : lat. 47.551 / 47N55, long. -0.0823 / 0W08.

JPEG - taille ko bi Per publika transporto

Komence veturu per trajno aŭ (inter)nacia aŭtobuso ĝis la urbo Angers, Le MansSaumur.

  • La buskompanioj Blablabus kaj Flixbus povas veturigi vin ĝis Angers, Le MansSaumur, dum Ecolines veturas nur ĝis Strasburgo.
  • Normale, la regionaj kaj rapidaj TGV-trajnoj al Le Mans kaj Angers St Laud foriras de Parizo el stacidomo Paris-Montparnasse. Eblas eviti trairi Parizon, se vi venas per TGV el alia parto de Francujo, tiam ŝanĝu en Massy TGVMarne la Vallée Chessy apud de Parizo.
  • Ankaŭ eblas trajni ĝis SaumurAngers, ekzemple el Lyon aŭ la Pariza stacidomo Paris Gare d’Austerlitz tra St Pierre des Corps ĉe Tours.
  • Trovi retan horaron plurlingve ĉe franca sncf-connect kaj sncf-voyageurs aŭ germana bahn.de aŭ plurlanda TrainLine.


PNG - taille ko bi
Sekve, post via alveno en la urbo Angers, Le MansSaumur vi devas uzi taŭgan aŭtobuson aŭ taksion :

  • Apud la urbodomo de Angers prenu aŭtobuson n-ro 402B Angers - Seiches - Noyant ĝis haltejo Baugé, Rue Clément Leblois. Jen iliaj horaroj.
  • El Le Mans kaj Saumur veturas fervoja buso n-ro 26 Le Mans - La Flèche - Saumur kun halto en La Flèche (Gare routière)Baugé. Jen iliaj horaroj.
    • NB : Baugé troviĝas sur antaŭa fervoja linio Le Mans - Saumur de nacia fervojo SNCF. Nun ne plu veturas trajno, sed aŭtobuso de sama kompanio. Vi do povas aĉeti trajn-bileton ĝis Baugé (aŭ La Flèche), eĉ se oni respondas al vi, ke tio ne eblas : insistu. Vi devas postuli halton en norda Le Mans aŭ suda Saumur kaj tie uzi la buson n-ro 26 Le Mans - La Flèche - Saumur ĝis La FlècheBaugé.

  • Taksio inter la stacidomo de Angers kaj Greziljono kostas 108 € en 2025 por ĝis 4 personoj aŭ 120 € por 1 ĝis 7 personoj. Aliurbe : 98 € el Saumur, 60 € el La Flèche, 125 € el Le Mans. Nokte kaj dimanĉe aldoniĝas ĉ. 50%.


PNG - taille ko bi
Fine, post busa alveno en la urbo Baugé, aŭ vi interkonsentis pri transporta servo aŭ vi devas piede iri 2,3 km ĝis Greziljono : La lasta enurba strato nomiĝas Rue du Docteur Zamenhof. La portalo de Greziljono situas post lageto dekstre kie komenciĝas arbaro. De la portalo ĝis la kastelo mem restas 350 m. Sekvu tiun itineron : maps.google.com.

  • Alternativa itinero de 2 km laŭ la nova Verda Vojo : Malantaŭ la bushaltejo, troviĝanta antaŭ la urbodomo Hôtel de Ville, iru maldekstren kaj sekvu la straton D141 al Pontigné. Post 1 km, post la akvoturo kaj la lastaj domoj, iru maldekstren sur la Verdan Vojon al La Flèche. Post 1 km vi vidos maldekstre la kastelon Greziljono, eniru tra la barila pordo, ĝis la verando de la kastelo. Sekvu tiun itineron : openstreetmap.org.

Per aviadilo
  • La flughavenoj plej proksimaj de Greziljono estas Angers Loire (ANE) je 20 km, Tours Val de Loire je 70 km kaj precipe Nantes Atlantique (NTE) je 145 km.
  • Ĉirkaŭ Parizo troviĝas la grandaj flughavenoj de Orly (ORY) je 270 km kaj Charles de Gaulle (CDG) je 300 km kaj malkosta de Beauvais Tillé (BVA) je 370 km. Inter la flughaveno Charles de Gaulle kaj la urboj Le Mans kaj Angers cirkulas rektaj TGV-trajnoj, de tie veturas busoj ĝis Baugé.


JPEG - taille ko bi

Por konservi bagaĝon dum kelkaj horoj en urbo kontraŭ pago : nannybag.com