Ĥoro Interkant, BEMI-bicklado

Ĥora kantado kun Interkant + Promenado bicikla
de dimanĉo, 21-a de aprilo ĉ. 18h, ĝis vendredo, 26-a de aprilo 2024

  • MULT-AKTIVAĴOJ
    • Bernard Bigonnet : Ĥora (korusa) kantado en Esperanto kun Interkant
    • Xavier Godivier (BEMI) : Biciklaj promenoj en Esperanto
    • Bert Schumann : Volontula laboro por tranĉi arbustojn ĉirkaŭ la lageto
    • Libroservo surloke, vidi la liston.

Aktivaĵo : ĤORA (KORUSA) KANTADO

  • La ĥoro Interkant daŭrigas siajn kantostaĝojn. Se vi volas kanti en Esperanto kun nia ĥoro kaj ĝoji varman etoson, ni bonvenigas vin por kuniĝi kun ni ekde dum tiu kanta studperiodo. Provi neniel devigas vin engaĝiĝi.
  • Ekzercado matene kaj posttagmeze, ekde mardo, (alvenu lundon ĉ. 18h).
  • Ĥorestro : Bernard Bigonnet el Sudfrancujo
  • Kantoj en Esperanto laŭ la kutima repertuaro.
  • Je via aliĝo, marku la radio-butonon "Aliĝo al : Aktivaĵoj, kurso".

Aktivaĵo : BICIKLA PROMENADO kun BEMI

  • Travoji arbaron aŭskulte al la naturo, surprizi kapreolon surpade, trairi valetojn, laŭiri riverojn, admiri panoramojn al la kamparo anĵua, alsupri montetojn ... tiom da okupiĝoj por partopreni kune !
  • Ni starigos nian programon por la semajno sur itineroj taŭgaj por bicikli kaj por profiti la multajn vizitindajn lokojn ĉirkaŭ Greziljono kaj laŭ la diversaj verdaj vojoj en la regiono. Laŭ la vetero kaj via emo, ni biciklos inter 10 kaj 50 km ĉiutage. Alportu vian biciklon !
  • La grupo ideale konsistu inter 6 kaj 12 homoj. Xavier akceptas gvidi eĉ malgrandan grupon. Lia celo estas praktiki la lingvon. Tial li atendas nur esperantistojn, eĉ se temas pri komencantoj. Lingva bano tre efikas por lingvolernantoj, ĉar kutime oni ofte babiladas kaj ĉar tiuj konversacioj estas pli vivaj ol en klasĉambro. Laŭ via peto, Xavier povas konsili kaj korekti vin por pli efikaj progresoj.

PREZO kaj ALIĜO al restado en Greziljono
  • La prezo de via restado kalkuliĝas aŭtomate dum via reta aliĝo. Por taksi la prezon, sufiĉas indiki la aĝkategorion, ĉambron kaj nombron de noktoj. Klaku ĉi tien por aliĝi.
  • Ĉiuj niaj tarifoj tie. Ekstrakto : ĉambro 9-38 €, kampadejo 5-7 € ; tri manĝoj 25 €, kurso kaj programo 10 €, tage.

Teamo : Jannick Huet, Bert Schumann


Aliĝintoj  : Bernard, Bernardette, Christiane, Delphine, Françoise & Frank, Iris, Geneviève, Jannick & Bert, Jeannine & Bernard, Manjo, Miko, Pierrette, Rémi, Xavier ...

Loĝlokoj de la partoprenantoj  : DE-55129 Mainz, US-94703 Berkeley, FR-21000 Dijon, 22300 Saint Michel en Grève, 35510 Cesson-Sévigné**, 35700 Rennes**, 35720 Pleugueneuc**, 37510 Saint Genouph**, 49320 Brissac-Loire-Aubance, 50500 Auvers, 56450 Theix**, 72000 Le Mans**, 84330 Caromb, 92130 Issy-les-Moulineaux ...

** Aliĝinto el tiu urbo proponas kunveturigi
Kontaktu nin pri kun-veturadokonsultu tie