AŬTUNAS la Esperanto-ferioj

AŬTUNASAŬTUNE - AŬtuna TUmulta NEsto
12-a komuna feriado por infanoj, familioj, geavoj
Kursoj kaj variaj aktivaĵoj, programo por infanoj
Alveno lundon, 23an de oktobro ĉ. 18h
Foriro ĝis ĵaŭdo, 2a de novembro tagmeze

  • KURSOJ
    • Alain Delmotte : E-kurso por komencintoj (B1)  ≥27.oct
    • Szilva Szabolcs (PL/HU) : El akveroj fariĝas riveroj (B2)
    • Renée Triolle : E-kurso per diskutoj (C1)
    • Ekzamensesio de Franca Esperanto-Instituto 2023-11-02
  • AKTIVAĴOJ por infanoj
    • Ĵak O’Lantern’ (Irlando) Folklora Halovena festo, post nia vizito ĉe najbaroj. Kunportu vian maskokostumon ! 2023-10-31
    • Larisa Osadĉuk, Alain Delmotte : Origamio   ≥27.okt
    • Bert Schumann : Sportaj aktivecoj : Kajaki sur la rivero Loir, arbogrimpi en Brion, naĝejo en Beaufort, Boule de fort en Baugé, tabloteniso, flugpilko, piedpilko kaj petanko en Grésillon ptm
    • Ŝnurludo : Per binditaj okuloj sekvi vojon per ŝnuro
  • AKTIVAĴOJ por adoltoj
    • Barbara Gulminelli : Ĉigongo por malstreĉiĝi 2023-10-27/11-01
    • Xavier Godivier : Meditadoseancoj pri plenkonscia meditado
    • Promenado en le parko por malkovri la lokan flaŭron kaj faŭnon
    • Libroservo surloke, vidi la liston
  • VESPEROJ
    • Ludoj por ĉiuj : societaj tabloludoj, skrablo ...
    • Sayadpour Keyhan : Prelego pri la Irana E-movado 10-24
    • Trigo Peng : E-istoj en Ĉinujo
    • Sayadpour Keyhan : La persa lingvo, la irana kulturo 10-25
    • Svitlana Kozarenko : Ukrainujo, mia hejmlando
    • Szilva Szabolcs : Kreado de familiaj arboj
    • Renée Triolle : Fotoprelegoj : Fratoj Lumière. Arkitekto Tony Garnier. Akvo en Provenco. Natura rezervejo. Ineco de Esperanto. Franca literaturo. Provenco, mia bela regiono. Victor Lebrun, la sekretario de Tolstoj.
    • Alain Delmotte : Reprezentado de plantoj (desegnoj, pentraĵoj), Plantoj kaj homoj (nutraĵo kaj ĉefe medicinaj plantoj : kiel tio funkcias), Mirindaj plantoj
    • François Lo Jacomo, Bert Schumann : La politika movado EDE
    • Larisa Osadĉuk : Origamio kaj Esperanto, ĉu eblas dialogo kaj kunlaboro ?

Kurso : C1

  • Renée Triolle estas emerita instruistino pri la rusa lingvo. Ŝi lernis Esperanton 16-jara. En sia esperantista vivo ŝi aktivis en la junulara movado, poste en la franca, Eŭropa kaj monda Esperanto-asocioj. Per kaj por Esperanto, ŝi oftege vojaĝas en multaj landoj.
  • Nun ŝi oficas kiel direktoro de la ekzamenoj de Franca Esperanto-Instituto. Dum la staĝo eblas trapasi FEI-ekzamenon.
  • En la kurso, surbaze de diversaj legataj tekstoj, ni diskutos pri la koncerna temo (varie ekologio, socio, literaturo, historio ktp). Laŭ la peto de bezono de lernantoj, eblas trakti gramatikan punkton.

KURSO B2 : « El akveroj fariĝas riveroj »

  • La kurso koncentriĝos je ĉiuj lingvokapabloj : parolado, aŭda kompreno, skribado, kaj lega kompreno. La kurso traktos ankaŭ la gramatikaĵojn. Ĉiun tagon estos pritraktataj grandaj temoj de ekzamena temaro. Ekzercoj ofte estos prenitaj de materialoj de ekzameno. La fina celo estas, ke la kursanoj estu pretaj por sukcese trapasi ekzamenon.
  • Kurslibro ne estas postulata, la materialojn liveros la instruisto. Dum la kurso utilas havi la sekvajn librojn aŭ iliajn retajn formojn : Plena Ilustrita Vortaro, Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko kaj nacilingva vortaro.
  • Szabolcs estas hungaro loĝanta en Varsovio, Pollando, instruisto de Esperanto jam de 12 jaroj. Liajn kompetencojn pruvas liaj bakalaŭraj studoj, Instruista Trejnado kaj Esperantologiaj studoj en Poznano kaj studoj de finnugra filologio en la Varsovia Universitato. Li ofte partoprenas Esperanto-aranĝojn kiel instruisto, li instruis en pluraj landoj. Li partoprenis la trejnadon “Iĝu trejnisto de TEJO” kaj gvidis plurajn porinstruistajn sesiojn.

EKZAMENSESIO de Franca Esperanto-Instituto

  • Legu tie kaj kontaktu nin.
  • Ĝenerala programo la 2an de novembro :
    • 8h45 : enskribiĝo kaj pago
    • 9h-10h : unuagrada ekzamano / gramatika testo por la duagrada
    • 10h15-12h15 : skriba parto de la duagrada
    • posttagmeze : parola parto : po 20 minutoj. Unu preparas dum alia trapasas. Laŭ la programo de la sukcesintoj, organiziĝas la vico.

Infanoj : ORIGAMIO

  • Origamio estas malnova japana arto faldi paperon por krei belegajn malgrandajn figurojn. Ni lernos la bazojn de tiu arto kaj faros diversajn modelojn. Ni kreos ankaŭ manpupojn el papero kaj ni preparos pupteatrajn scenetojn. Taŭga por homoj inter 6 kaj 99 jaroj.
  • Tiu kurso okazos en luda formo, kun origamiaj fabeloj, moviĝantaj modeloj, enigmoj, trukoj, fingra pupteatro ktp.

    Per niaj faritaj modeloj ni eble kreos filmetojn laŭ la tekniko de origamio.

  • Larisa studis molekulan genetikon en Kievo, poste pupteatron kaj origamion en Moskvo. De pli ol 20 jaroj ŝi okupiĝas pri origamio kaj pupteatro kaj pri edukaj ludoj por infanoj. En la ateliero ŝi laboras kun Alain Delmotte, kiu doktoriĝis pri botaniko kaj ekologio en Loveno kaj poste diplomiĝis pri interlingvistiko en Poznano.
  • Jen filmeto muntita de Anastasia pri la somera reta kurso.

PREZO kaj ALIĜO al restado en Greziljono
  • La prezo de via restado kalkuliĝas aŭtomate dum via reta aliĝo. Por taksi la prezon, sufiĉas indiki la aĝkategorion, ĉambron kaj nombron de noktoj. Klaku ĉi tien por aliĝi.
  • Prezo ekde 8 € tage (infano, kurso kaj aktivaĵoj, tendejo, memzorganto).
  • Ĉioinkluziva prezo por kompleta restado dum 8 tagoj : inter 319 kaj 540 € (tendejo 274 €).
  • Redukto de 5% validas por aliĝo kun antaŭpago de 100 € almenaŭ 30 tagojn antaŭ komenco de kompleta restado.
  • Ĉiuj niaj tarifoj tie. Ekstrakto : ĉambro 9-38 €, kampadejo 5 € ; tri manĝoj 23 €, kurso kaj programo 12 €, tage.

Teamo : Bert Schumann ...


Aliĝintoj  : Barbara, Bernard, Bert, Deneza, Dominique, Fanny & Emmanuel, FaMo & Ghislaine, François, Frédéric, Gérard, Larisa & Alain, Maurice, Maja & Hubert, Nathalie, Renée, Richard, Sayadpour & Mahsan, Sophie, Svitlana, Szabolcz, Trigo Peng, Xavier ...

Infanoj/junuloj  : Sophie 25, Tobie 25, Éole 14, Octave 12, Mathilde 11, Ulysse 11, Boguslav 11, Botan 10, Zélie 9, Diana 8 ...

Loĝlokoj de tiuj partoprenantoj  : CN-430070 Wuhan, PL-01140 Warszawa, IR-14188 Tehrano, UA-3141 Kijivo, FR-13600 La Ciotat, 16000 Angoulême, 22130 Corseul, 22140 Bégard, 31400 Toulouse, 34090 Montpellier, 35510 Cesson-Sévigné, 35720 Pleugueneuc, 36330 Velles, 44100 Nantes, 44630 Plessé, 56000 Vannes, 60300 Senlis, 71530 Fragnes La Loyère, 72100 Le Mans, 75019 Paris, 84330 Caromb, 85170 le Poiré-sur-Vie, 92000 Nanterre ...

Afiŝi mapon kun la loĝlokoj de la partoprenantoj.
Kontaktu nin pri kun-veturadokonsultu tie


Fotoj el 2023.


Foto el 2022.

Foto el 2021.

Foto el 2019. (Filmeto de AŬTUNE 2017 danke al Andy Horrocks.)


Opinio el 2023
 Mirinde aŭtunis. Almenaŭ mi sentis min kiel ĉina E-parolanto. Speciale mi lernis multe per la legado kaj diskutado ĉe Renée kaj spertis amikecan kaj harmonian etoson. Peng el Ĉinujo
 Malfrua malkovro. Post 38 jaroj da esperantisteco kaj dum la kvina vojaĝo al Francio, mi finfine vizitis la paradizon de Grésillon. Ni ne ŝlosis la pordojn, ne tro uzis elektron kaj akvon, manĝis kune multe da sanaj manĝaĵ, diskutis dum la kursoj pri aktualaj temoj, prelegis, kaj multe pli. Mia edzino akompanis min. Ni 4-foje marŝis la vojon inter la kastelo kaj Baugé, kaj unu fojon ĝis Saint-Martin-d’Arce. Ni revenis hejmen kun tre agrablaj memoroj pri la vojaĝo. Keyhan kaj Mahsan el Irano
 Dum Aŭtunas, ni multe ŝatis niajn kursojn kun Renée kaj kun Sabi. La etoso estis varmega, precipe pro la ĉeesto de multaj infanoj. La vizito de la kastelo de Le Lude tre plaĉis al ni. Ankaŭ la prelegoj kaj proponoj de Larissa pri origamio. Maja kaj Hubert el Bretonujo
 Mia grupo bone parolis sed ĉefe ŝatis interveni, argumenti kaj estis plezuro diskuti kun ili pri la plej diversaj temoj. Renée, C1-instruistino el suda Francujo
 Post kvin tagoj kaj duono de agrabla partopreno en kantstaĝo Interkant’, mi partoprenis nur 4 tagojn en kursoj de bonega instruisto Sabi en nivelo B1-B2. La partoprenantoj havis tre malsamajn nivelojn sed mi opinias, ke la klaraj kaj interesaj kursoj de Sabi estis tre profitaj al ĉiuj. Deneza el Bretonujo
 Mi ĝuis la parolajn interŝanĝojn ĉirkaŭ tre diversaj temoj. La bazo estis diversstilaj tekstoj, elektitaj De Renée Triolle, la klera animantino de nia grupo. FAMo el okcidenta Francujo
 Merci pour ce chaleureux accueil qui m’a mise en bonnes conditions pour décxouvrir l’Espéranto. Dankon. Ghislaine el okcidenta Francujo
 La renkonto estis, kiel kutime, interesa, plena je atentokaptaj kaj utilaj agadoj por la infanoj kaj plenkreskuloj. Estis tempo de Haloveno kaj ni preparis kun la infanoj modelojn, por tiu festo. Neforgesebla estis la kurso de Renée Triolle kaj la ebleco fari la ekzamenon (nivelo 2) je la fino. Eĉ, se dum la tuta tempo pluvis, tio ne malhelpis nin pasigi tempon en varma kaj kora etoso. Larysa kaj Alain el Montpellier
 La manĝoj estis originaj, bongustaj kaj bonege servitaj. Ni havis belajn renkontiĝojn en agrabla kadro. Ghislaine kaj FAMo