En la teretaĝo de la sudokcidenta turo troviĝas ok-angula ĉambro kun du belaj altaj vitraloj faritaj en 1879 en Anĝevo. Temas pri oratorio, t.e. ĉambro rezervita por preĝado. Ĝi atingeblas nur tra la oficejo kaj servas parte kiel libroserva magazeno. La vitraloj restaŭriĝis fine de 2024.
La kvar sanktuloj de la oratorio | ||
|
Desegnitas supre : live : Nia Sinjorino de l’Rozario ... dekstre : Sanktega Koro de Jesuo ... Desegnitas sube : live : Laŭrenco de Romo ... dekstre : Maria el Magdalo ... |
|
La du vitraloj de la oratorio | ||
Detalo el : Maria el Magdalo |
||
Noto pri la liva suba sanktulo : Li portas la veston de diakono. Li ne tenas plumon, sed la palmon de martiro. Li tenas la Sanktajn Skribojn, en kunteksto de figuroj el la Nova Testamento (Jesuo, Maria, Maria Magdalena). La krado dekstre de lia trunko estas krad-rostilo, simbolo de Sankta Laŭrenco de Romo, kiu estis kradrostita. Dankon al la fratoj Antonio De Salvo, Giovanni Daminelli, Mike Leon (Vatikan). | ||
Post 3-jara preparo, la vitraloj estis restaŭritaj en oktobro kaj novembro 2024 de majstro-vitristo (Atelier Théophile) per helpo de asocio de savkonservado de religia heredaĵo (ASCCA) el la urbo Saumur kaj danke al subteno de niaj societanoj : Didier Janot, Sylviane Lafargue, Renée Triolle, André Debertonne, Huguette Ploeckl, Geneviève Gourichon, Pierrette Formen, Bernard Bigonnet, Jocelyne Monneret, Jannick Huet. | ||
La maldekstraj fotoj montras la reinstalon de restaŭrita vitralo. La dekstra foto montras novan eksteran sekurec-vitron (p) kiu protektas la vitralon (v) kontraŭ vetero kaj frapoj. | ||
Daŭrigi la viziton |