FORMULARO por peti INVITILON por peti francan vizon.
Ni traktas nur petojn de aliĝintoj.
Ni povas inviti nur por la datoj de niaj publikigitaj kursoj.
Notu bone : Nia Esperanto-Kulturdomo estas instrua institucio kaj tial nia invitilo ne bezonas oficialan stampon de la municipa administrejo. La franca konsulejo (aŭ ’Schengen-domo’) en via lando postulos de vi nian invitilon, plurajn aliajn dokumentojn kaj pagon de kotizo de 60 ĝis 200 € por via vizopeto. La konsulejo bezonas plimalpli longan tempon por trakti vian vizopeton. La konsulejo eble petas pruvon ke vi havas sufiĉe da mono por la vojaĝo (banka konto kun pagokarto). La konsulejo povas rifuzi vian vizon, ĝi ne bezonas klarigi la kialon de tiu rifuzo. Nia Kulturdomo ne povas kontakti la konsulejon aŭ iel interveni. Notu bone : Antaŭ la vizopeto vi eble elspezis monon por via vojaĝo. Kaze de rifuzo de vizo, tiu mono eble estas perdita por vi. Nia Kulturdomo tiam ne povas helpi vin. Ebla perdo de mono estas via propra risko.
Alternativo : Francujo apartenas al la Schengen-zono. Havante Schengen-vizon, oni povas libere vojaĝi tra ĉiuj landoj de la Schengen-zono. Petu vizon de tiu Schengen-lando, en kiu vi havas amikojn kaj kiu havas bonan rilaton kun via propra lando. Post eniro en la landon de via amiko, vi povas pluvojaĝi al Greziljono, sola aŭ kun tiu amiko.
Kopiu la suban tekston, gluu ĝin en retmesaĝon, plenigu ĉiujn informojn kaj sendu ĝin al kastelo@gresillon.org
Tajpi ĉiujn informojn komplete kaj ekzakte tiel kiel ili legeblas en la pasporto kaj aliaj dokumentoj. Ne esperantigu nomojn
Invitilo al evento en Greziljono por 1 persono
Sekso : sinjoro sinjorino fraŭlino
Familia nomo :
Personaj nomoj :
Naskiĝdato (tago monato jaro) :
Naskiĝ-loko kaj -lando :
Ŝtataneco :
Adreso (strato, urbo, lando) :
Profesio aŭ ĉefa okupo (ekz. studento, dommastrino) :
Nomo kaj adreso de la laborejo aŭ studejo :
Numero de pasporto :
Komenca dato de pasporta valideco :
Fina dato de pasporta valideco :
Dato de alveno en Greziljono :
Dato de foriro el Greziljono :
Retpoŝta adreso :
Rimarkoj, atentigoj :