Agendo 1970

Karaj geamikoj,
– En 1970, la Esperanto-Domo Grésillon kalkulas pri vi.
– Grésillon atendas vin, konatojn kaj nekonatojn.
– Ne pli kontenta Grésillon estas ol kiam ĝi akceptas sub sia tegmento multajn geamikojn, kvankam kelkaj komence mutas, balbutas ...
– Ni bone scias, pro longa sperto, ke la timemuloj tre rapide « degelas », tiom varma estas la akceptado.
– « Izolulo » estas vorto tute nekonata en la Greziljona lingvo.
– Kion vi faros ?
– Vi elektos inter laboro kaj ripozo.
– Ni pretigis por vi kursojn, kiuj ebligos vin eklerni, plulerni, ellerni la lingvon.
– Vi povos aŭskulti prelegojn, lerni la teatro-arton, ludi per teatro-pupoj.
– Vi povos viziti la famajn kastelojn de la Loire-valo
– Kaj vi konos la greziljonan etoson neforgeseblan.
– Do, venu !
Pierre Babin
Prezidanto de la Kulturdomo de la Franclandaj Esperantistoj

PASKAJ FERIOJ
  • 1-a semajno - (alveno la 22-an de marto, foriro la 29-an de marto)
    • 9-a Kultura Semajno organizita de UFE kaj GEE. Studo de tekstoj, pedagogia inicado al instruo de Esperanto, kultura kaj arta aplikado de la lingvo, ekskurso.
  • 2-a semajno - (alveno la 29-an de marto, foriro la 4-an de aprilo)
    • Kursoj. Konversacio. Aplikado de la lingvo.
DUM LA SOMERO
 
  • 1-a periodo - (alveno la 28-an de junio, foriro la 12-an de julio)
    • SEMINARIO por KURS- kaj GRUPGVIDANTOJ, en formo de forumo kun dezirinda partopreno de lernantoj.
    • Rolo de teatro de teatro en la aktivigo de gurpo kaj kurso.
  • 2-a periodo - (alveno la 12-an de julio, foriro la 26-an de julio)
    • KULTURAJ kaj TURISMAJ INTERNACIAJ FERIOJ. TEATRO-ARTO
    • Prelegoj, aktorado, pupteatro, ekskursoj.
  • 3-a periodo - (alveno la 26-an de julio, foriro la 9-an de aŭgusto)
    • ESPERANTAJ STUDOJ
    • Tri kursoj, ekamenoj. ekskursoj.
  • 4-a periodo - (alveno la 9-an de aŭgusto, foriro la 30-an de aŭgusto)
    • KULTURAJ ESPERANTISTAJ SEMAJNOJ
    • Diversgradaj kursoj, ekzamenoj, bindado, korbofarado, ekskursoj.
  • Poste : ripoza periodo por interesatoj