Alvoko al donacoj kaj subtenoj por dormĉambro por handikapulo
| Ekde preskaŭ sepdek kvin jaroj, nia franca Esperanto-Kulturdomo posedas kastelon Grésillon por progresigi Esperanton per kursoj kaj aliaj esperantlingvaj renkontoj. Pour konservi la ejon kaj adapti ĝin al la postuloj de nia epoko, necesas bontenaj laboroj : pluraj jam efektiviĝis, pluraj estas planataj. La Kulturdomo Greziljono nuntempe povas aŭtonome certigi parton de tiuj konstruejoj, sed povas malfacile lanĉi ĉiujn necesajn laborojn. Inter la prioritatoj, ni devas al rulseĝaj personoj kun moveco reduktita (PMR) oferti duan adaptitajn dormĉambrojn kaj lavejojn. Tiel nin devigas la leĝoj, sed ankaŭ nia zorgo digne akcepti ĉiujn niaj gastojn sen diskriminacio. Por la elektita projekto en la dormĉambro 34 en la maldekstra kromdomo, financado estas necesa. Ni lanĉas ĉi tiun alvokon al donacoj. Se vi rekonas la gravecon realigi plej rapide tiujn laborojn, kaj se vi pretas subteni nin, bonvolu sendi vian donacon al : | |
| Maison Culturelle de l’Espéranto 1310 route du Lude - Grésillon F-49150 Baugé-en-Anjou | |
| aŭ per iu el la pagomanieroj menciitaj en nia retejo, precizigante kiel pagocelo “donaco PMR”. Vi povas ankaŭ subteni, akirante societajn partojn B kaj partoprenante en niaj agadoj, inkluzive en la laboroj de la volontulaj teamoj. | |
| Ne hezitu nin kontakti per retpoŝto al kastelo@gresillon.org. | |
| Kia ajn estas la helpo, kiun vi alportos, la Esperanto-Kulturdomo dankas vin varme. | |
| Ni dankas al : Alain Ringotte, Hannes Larsson, Jon Stewart-Taylor, Roselyne Favier, Andreas Abel, Horst Vogt, Nanne Kalma kaj Ankie van der Meer (Kajto), Raymonde Coquisart, Arlette Frangeul, José Salguero, Edmond Ludwig, René Pinck, Victor Martinez Hernandez, Valerie Irvine, Jocelyne Monneret, Dominique Lacambre, Luís Ladeira, Sylvie Plantier, Roberto Boeris, Marie-Anne Guffond, Clara Bracke, Laurent Ramette, Stéphane Blaevoet, An Olijslagers, SAT (asocio), Bruno Ferré, François Lo Jacomo, Marie Paule Le Borgne ... | |
| Jen la alvoko kaj donacintoj de la jaroj 2017 kaj 2019 | |
| Vidu la laborojn : Necesejo PMR (2018) - Ĉambro 37 PMR (2019-2021) - Ĉambro 34 PMR (2026) | |
