Ĉambro 34 PMR (2026)

Transformo al dua dormĉambro por Personoj kun Moveblo Reduktita
(rulseĝuloj) en la maldekstra/orienta kromdomo en 2026

La planko de la ĉambro 34 estis delonge en nesekura stato ĉar la traboj ĝin portantaj parte putriĝis pro humideco en la suba kelo. Krome mankis 2a dormĉambro por rulseĝuloj laŭ la PMR-reguloj. Jam en 2017, Frédéric Lauriol proponis tiucelan planon, malaltigante la ĉambroplankon al la nivelo de la ekstera tero.
2026:01 La ĉefa trabo restis sendifekta, sed la transversaj traboj parte putriĝis. Ilin provizore subtenis metalaj fostoj (proksime) kaj metala I-trabo (fone).
2026-02 : Ni malmuntis kaj purigis la plankajn kahelojn por reuzi en la Trinkejo. La masonista firmao malmuntis la restan plankon kun traboj, trabetoj kaj solivoj kaj poste plenigis la kelon per sablo.
2026-02 : La masonista firmao instalis la tubojn por freŝa kaj malpura akvo, metis humidec- kaj varm-izolaĵon kaj verŝis betonan subplankon.
2026-03 : La masonista firmao restaŭris kaj plilarĝigis la ŝtonan kadron kalkŝtono kaj brikoj por la nova pordo. Ni malmuntis la malnovajn humidajn gipsplakojn parte difektitajn pro humideco.
2026- : .
2026- : .
La laborojn realigis parte masonista kaj lignaĵista firmaoj, parte volontuloj, kiujn ni ĉi tie dankas tutkore. Le totalo de kosto sumiĝas je 16 430 € + 5 392 € + ...
Ĝis la sekva laboro ! --- Reiri supren .