Studsesio - praktiki Esperanton

Studsesio por praktiki Esperanton
de lundo, la 1-a de junio ĝis vendredo, la 5-a de junio 2026
**
kombinu tiun sesion kun la evento Spiru la bon-farton en la kastelo
ekde vendredo, la 29-a de majo 2026

 
  • KURSO kaj AKTIVAĴOJ
    • Pierrette Formen : Stud-sesio
    • Veronika Acsadi : Praktiki Esperanton
    • Nadia, Cindy, Karine : Spiru bon-farton en la kastelo
    • Promenado en la parko por malkovri la lokan flaŭron kaj faŭnon
    • Norda bastonmarŝado aŭ promenado sur la verda vojo
    • Arkpafado ĉe la olda kverko
    • Libroservo surloke, vidi la liston
    • Vespera programo : tabloludoj, fotoprelegoj de vojaĝo ktp, bonvolu proponi vian kontribuon

Stud-sesio

  • Tiu kurso estas proponata al komencantoj kaj komencintoj, kiuj jam komencis lerni Esperanton kaj volas atingi pli altan nivelon.
  • Pierrette (Ŝtonet’) loĝas apud la urbo Tours. Ŝi estis instruistino en bazlernejo, nun emerita.
  • Nuntempe, ŝi instruas Esperanton en la T.E.K (Turlanda Esperanta Kulturcentro) en Tours kaj prezidas tiun klubon.

Praktiki Esperanton

  • Tiu kurso estas proponata al progresantoj kaj progresintoj
  • Veronika estas esperantisto ekde infanaĝo, ŝi aktive partoprenis en la junulara movado ĉef- kaj kun-organizinte plurajn junularajn renkontiĝojn.
  • Ekde 2026 vivas en kastelo Grezijono kiel surloka prizorganto de la E-Kulturdomo
  • Ŝia kurso amuzas la partoprenantojn per (vort)ludoj kaj strangaĵoj el la gramatiko de Esperanto

Spiru bon-farton en la kastelo

  • Kun Nadia vi praktikas Hatha-jogon en salono Zamenhof. Kun Cindy vi praktikas jogon kaj kuradon. Kun Karine vi baniĝas en la arbaro. Tiuj aktivaĵoj okazas en la franca lingvo. Por kompletaj informoj klaku ĉi-tien.
  • Se vi aliĝas al ambaŭ eventoj de la 29-a de majo ĝis la 5-a de junio, tiam aliĝu al Esperanto-studsesio/praktikado por 7 noktoj. Surloke vi krompagos 180€ al via jog-instruistino

PREZO kaj ALIĜO al restado en Greziljono  
 
  • Ekstrakto de niaj tarifoj por 1 tagnokto : ĉambro 9-38 €, kampadejo 5-7 € ; tri manĝoj 25 €, kurso/aktivaĵoj 10 €. Reduktita prezo pri manĝoj, kursoj/aktivaĵoj por infano, junulo aŭ homo kun modestaj rimedoj.
  • Redukto de 5% je la ĉioinkluziva prezo validas por aliĝo kun antaŭpago de 100 € almenaŭ du monatojn antaŭ la komenco.
  • Klaku ĉi tien por aliĝi. Ĉiuj niaj tarifoj legeblas tie. Por alia tarifo, bv. kontakti nin.

Teamo : Bert Schumann ...


Aliĝintoj Bert, Pierrette, Veronika & Andraŝ

Loĝlokoj de la partoprenantoj FR-35510 Cesson-Sévigné**, 37510 Saint Genouph, 49150 Baugé-en-Anjou

** Aliĝinto el tiu urbo proponas kunveturigi
Kontaktu nin pri kun-veturadokonsultu tie


Fotoj el 2023, 2010