Somerfina Festo por ĉiuj kun E-kursoj

alinome
16-a Festa semajno por infanoj, adoleskantoj, familioj kaj geavoj de ĵaŭdo 20-a de aŭgusto ĉ. 18h ĝis ĵaŭdo 27-a de aŭgusto 2026 tagmeze Ludoj, banado, manlaboroj, sporto, muziko, kantado kaj E-kursoj

  • KURSOJ
    • Jean-Luc Kristos : Babilu ni ludante kaj kleriĝante pri Eo !
    • Nicky Janssen : Kurso kun infanoj
  • AKTIVAĴOJ POR INFANOJ
    • Pascal Hébert : Ŝako japana kaj aliaj societaj ludoj
    • Bert Schumann : Amuzaj aktivaĵoj diversaj

  • AKTIVAĴOJ POR ĈIUJ
    • Jean-Luc Kristos : Kantu ni kanzonojn !
    • Nicky Janssen : Fari artaĵojn el naturaj materialoj
    • Xavier Godivier : Meditad-ateliero kaj hipnot-seanco por scivolemuloj  ?
    • Bert Schumann : Ark-pafado por infano kaj plenaĝulo
    • Por bicikla promeno sur la verda vojo, kunportu vian biciklon
    • Malkovro de la regiono posttagmeze, turisma vizito ĉirkaŭ Baugé
    • Libroservo surloke, vidi la liston.
  • DISTRAĴOJ vespere
    • Ludaj vesperoj
    • Libroprezenta vespero, ĉiu laŭtlegu paĝon de ŝatata libro

Infanoj : AMUZAJ aktivaĵoj
Laŭ la vetero kaj viaj preferoj, Bert organizas aktivaĵon :

  • banado en urba naĝejo kaj 2 proksimaj banlagoj
  • tablotenisa turniro sub la hangaro (kunportu rakedojn)
  • volejbalo sur la flugpilkejo (inter arboj)
  • piedpilko sur granda herbejo (sen randmarkiloj)
  • pieda vizito al dolmeno (2-5 km) kaj glob-ludejo Boule de fort (1,3 km)
  • vizito de zoo La FlècheDoué-la-Fontaine kun la infanoj (per aŭto)
  • societaj tabloludoj (kelkaj ĉeestas, kunportu viajn)

KANTU ni !

  • Jean-Luc celas valorigi la francan popkantaron al francaj kaj eksterlandaj esperantistoj. Akompanante sin per propra piano, li proponas al vi kanti simple por la plezuro, uzi la lingvon en gaja kaj neordinara etoso.
  • Temas pri unuvoĉaj kanzonoj similaj al tiuj, kiujn vi kantas en via banĉambro. Kion kanti ? Kanzonojn kantatajn en Esperanto, popajn kaj tradiciajn, francajn famaĵojn kaj movade konatajn kantojn el diversaj landoj.

Kurso : BABILU ni LUDANTE kaj kleriĝante pri Eo !

  • Kiel kutime la ĝenerala etoso estos ĝoja kaj fruktodona. Dank’al tre diversaj ludoj. Sed, ne nur !
  • Okaze de ludoj, aù post peto, gramatikaj punktoj estos pritraktataj. Ludoj estos ankaù okazo por riĉigi la vorttrezoron.
  • Se vi, pli malpli, uzas skribe la bazajn regulojn kaj deziras progresi, tiu grupo kun Jean-Luc taŭgos por vi !

PREZO kaj ALIĜO al restado en Greziljono  
 
  • Ekstrakto de niaj tarifoj por 1 tagnokto : ĉambro 9-38 €, kampadejo 5-7 € ; tri manĝoj 25 €, kurso/aktivaĵoj 10 €. Reduktita prezo pri manĝoj, kursoj/aktivaĵoj por infano, junulo aŭ homo kun modestaj rimedoj.
  • Redukto de 5% je la ĉioinkluziva prezo validas por aliĝo kun antaŭpago de 100 € almenaŭ du monatojn antaŭ la komenco.
  • Klaku ĉi tien por aliĝi. Ĉiuj niaj tarifoj legeblas tie. Por alia tarifo, bv. kontakti nin.

Teamo : Veronika Acsádi, Bert Schumann


Aliĝintoj 2026 : Bert, Fanny & Emmanuel, Jean-Luc, Marcelle & Pierre, Nicky (Milo, Paco), Pascal, Veronika & Andraŝ

Infanoj/junuloj kun aĝo  : Dajana 17, Paul 15, Octave 15, Kenny 15, Adrian 14, Botan 13, Reina 12 ...

Loĝlokoj de la partoprenantoj 2026 : BE-Wommelgem, HU-Szombathely, FR : 35510 Cesson-Sévigné, 45400 Fleury-les-Aubrais, 63120 Sainte Agathe, 75015+75019 Paris, 77200 Torcy ...

Kontaktu nin pri kun-veturadokonsultu tie


Fotoj el 2025, 2024, 2023, 2022, 2021, 2020, 2019

Vidi televidan filmeton