Ĝenerala Ordinara MEMBROKUNSIDO, dimanĉon, la 3-an de majo 2026
- kunvoko al la ordinara kunsido kun financa kaj agado-raportoj 2025, prezento de la kandidatoj : en Esperanto kaj la franca.
- tabeloj financaj kun spezokonto, bilanco : en Esperanto kaj la franca.
- protokolo de la ordinara membrokunsido : en la franca.
Listo de la KANDIDATOJ por la nova komitato ekde majo 2026
- afiŝota poste
Informoj por la kandidatoj en 2026 :
- Alvoko al kandidatiĝo. La kandidatoj estas tiuj konfirmitaj post la elekta preparado. La limdato por deklari kandidatiĝon estas la 13a de marto 2026. La limdato por deponi kandidatiĝon kun si-prezento kaj aldonaj deklaroj estas la 27a de marto 2026.
- Si-prezento estu verkata de kandidato kaj en la franca kaj en Esperanto, la enhavo povas varii inter la lingvoj. Si-prezento en unu lingvo estu redaktita sur ĉirkaŭ dek linioj (mil literoj, 150 vortoj). La komitatanoj de la Kulturdomo estras Esperanto-staĝojn kaj rilatas kun nefranclingvanoj pri aferoj de la Kulturdomo, sekve ili bezonas paroli Esperanton. Kandidatoj precizigu sian E-lingvonivelon en sia si-prezento.
- Tekstoj senditaj estu definitivaj, postaj ŝanĝoj ne eblas. Tekstoj ricevitaj post la limdatoj ne akceptiĝas. Ĉiu kandidato sendu siajn tekstojn en informadika formo, per retmesaĝo, en alkroĉita dosiero kun sufikso DOC, ODT aŭ TXT. Teksto-formatoj estos uniformigataj dum la enpaĝigo.
- Deklaron de ne-kondamno plenigu kaj kopion de legitimilo liveru ĉiu kandidato ; tiuj necesas por la deklaro ĉe la Tribunalo de Komerco.
- La elekto-komisiono konsistas el societanoj. Por kontakti ĝin, deklari kandidatiĝon aŭ deponi kandidatiĝon kun si-prezento, sendu retmesaĝon al : kastelo@gresillon.org kaj al : gresillon@gmail.com
Vidi la Membrokunvenojn de 2026/2027 — 2024/2025 — 2022/2023 — 2020/2021 — 2018/2019 — 2016/2017 — 2014/2015 — 2012/2013 — 2010/2012