AŬTUNAS la Esperanto-ferioj

AŬTUNAS - Interkant
14-a komuna feriado por infanoj, familioj, geavoj
Kursoj kaj variaj aktivaĵoj, programo por infanoj
alveno vendredon, 24an de oktobro 2025 ĉ. 18h
foriro dimanĉon, 2a de novembre tagmeze

NB : Informoj pri 2025 nun redaktataj

  • AKTIVAĴOJ por infanoj
    • Larysa Osadĉuk : Origamio, japana arto
    • Irlanda folklora festo antaŭ-Halovena Kunportu vian maskokostumon ! 2025-10-31
    • Bert Schumann : Sportaj aktivecoj : Naĝejo en Beaufort, Boule de fort en Baugé, Kajaki sur la rivero Loir, arbogrimpi en Brion, tabloteniso, flugpilko, piedpilko kaj petanko en Grésillon ptm
    • Skoltumado : Per binditaj okuloj sekvi vojon per ŝnuro
  • AKTIVAĴOJ por adoltoj
    • Bernard Bigonnet : Ĥora (korusa) kantado kun Interkant okt-21/28 » » kantado por ĉiuj okt-28/nov-01
    • Alain Delmotte : Sorobano, japana abako, magia kalkulilo en via kapo
    • Bert Schumann : Volontula laboro por tranĉi arbustojn ĉirkaŭ la lageto okt-21/24/nov-02
    • Xavier Godivier : Meditadoseancoj pri plenkonscia meditado
    • Promenado en le parko por malkovri la lokan flaŭron kaj faŭnon
    • Libroservo surloke, vidi la liston
  • VESPEROJ
    • Renée Triolle : Fotoprelegoj pri ...
    • Alain Delmotte : Reprezentado de plantoj (desegnoj, pentraĵoj), Plantoj kaj homoj (nutraĵo kaj ĉefe medicinaj plantoj : kiel tio funkcias), Mirindaj plantoj
    • Ludoj por ĉiuj : societaj tabloludoj, skrablo ...

Kurso : C1-C2

  • Renée Triolle estas emerita instruistino pri la rusa lingvo. Ŝi lernis Esperanton 16-jara. En sia esperantista vivo ŝi aktivis en la junulara movado, poste en la franca, Eŭropa kaj monda Esperanto-asocioj. Per kaj por Esperanto, ŝi oftege vojaĝas en multaj landoj.
  • Nun ŝi oficas kiel direktoro de la ekzamenoj de Franca Esperanto-Instituto. Dum la staĝo eblas trapasi FEI-ekzamenon.
  • En la kurso, surbaze de diversaj legataj tekstoj, ni diskutos pri la koncerna temo (varie homaj rajtoj, ekologio, socio, literaturo, historio ktp). Laŭ la peto de bezono de lernantoj, eblas trakti gramatikan punkton.

KURSO B1-B2 « Litova metodo »

  • Dalia Pileckienė esperantiĝis en 1994, diplomiĝis kiel Ĉe-instruisto en 2004,
    gvidis E-lingvajn B1-kursojn dum kvin someroj en SES, gvidis progresigajn E-kursojn en diversaj landoj.
  • Profesie ŝi magistriĝis pri administrado de komerco, en Teknologia Universitato de Kaunas. studis Geŝtalt-psikoterapio por grupoj kaj paroj, ree magistriĝo pri sociala laboro kaj administrado de socialaj organizoj, diplomiĝis pri mediacio (i.a. divorc-procedoj), laboras kiel konsilantino kun diversaj „sociale damaĝitaj“ personoj kiel orfoj, prizonuloj.
  • Dum E-kursoj ŝi strebas paroligi homojn, kreante viglajn (samtempe – pensigajn) situaciojn. Mi estas certa, ke čion-ajn oni povas lerni amuze, ŝercante - samtempe pliriĉigante sian vortprovizon kaj estimante akuzativon.

KURSO A1-A2 « Lernadi per ludo en ĝojo »

  • Dank’al tre diversaj ludoj, ni kreos ĝojan kaj fruktodonan etoson. Ni ne nur ludos, sed ankaŭ ni havos rigardon al la gramatiko kaj pliriĉigos nian vortprovizon. Ni tamen ne forgesos rigardi la historion de la lingvo kaj de la movado por lerni kaj poste efike labori por la lingvo. Se vi jam uzas skribe la bazajn regulojn kaj deziras progresi, tiu grupo estas por vi !
  • NB : Masko portenda en la klascambro, laŭ la sana situacio !
  • Alain Delmotte komencis la esperantan grupon en Loveno-la-Nova en Belgio ĉirkaŭ 1997 kaj tie instruis kelkajn kursojn por komencantoj. En Montpeliero li instruis Esperanton por progresintoj kadre de la Centro Esperanto de Montpellier. Lastatempe li instruis dum la kongreso de ILEI en Italio, kurson de progresantoj.

EKZAMENSESIO de Franca Esperanto-Instituto

  • Legu tie kaj kontaktu nin.
  • Ĝenerala programo la 2an de novembro :
    • 8h45 : enskribiĝo kaj pago
    • 9h-10h : unuagrada ekzamano / gramatika testo por la duagrada
    • 10h15-12h15 : skriba parto de la duagrada
    • posttagmeze : parola parto : po 20 minutoj. Unu preparas dum alia trapasas. Laŭ la programo de la sukcesintoj, organiziĝas la vico.

Aktivaĵo : ĤORA (KORUSA) KANTADO

  • La ĥoro Interkant daŭrigas siajn kantostaĝojn. Se vi volas kanti en Esperanto kun nia ĥoro kaj ĝoji varman etoson, ni bonvenigas vin por kuniĝi kun ni ekde dum tiu kanta studperiodo. Provi neniel devigas vin engaĝiĝi.
  • Ekzercado matene kaj posttagmeze, ekde mardo, (alvenu lundon ĉ. 18h).
  • Ĥorestro : Bernard Bigonnet el Sudfrancujo
  • Kantoj en Esperanto laŭ la kutima repertuaro.
  • Je via aliĝo, marku la radio-butonon "Aliĝo al : Aktivaĵoj, kurso".

Infanoj : ORIGAMIO

  • Origamio estas malnova japana arto faldi paperon por krei belegajn malgrandajn figurojn. Ni lernos la bazojn de tiu arto kaj faros diversajn modelojn. Ni kreos ankaŭ manpupojn el papero kaj eble preparos pupteatrajn scenetojn. Taŭga por homoj inter 6 kaj 99 jaroj.
  • Tiu kurso okazos en luda formo, kun origamiaj fabeloj, moviĝantaj modeloj, enigmoj, trukoj, fingra pupteatro ktp.

    Per niaj faritaj modeloj ni eble kreos filmetojn laŭ la tekniko de origamio.

  • Larysa studis molekulan genetikon en Kievo, poste pupteatron kaj origamion en Moskvo. De pli ol 20 jaroj ŝi okupiĝas pri origamio kaj pupteatro kaj pri edukaj ludoj por infanoj. En la ateliero ŝi laboras kun Alain Delmotte.
  • Jen filmeto muntrita de Anastasia pri la somera reta kurso.

PREZO kaj ALIĜO al restado en Greziljono
  • La prezo de via restado kalkuliĝas aŭtomate dum via reta aliĝo. Por taksi la prezon, sufiĉas indiki la aĝkategorion, ĉambron kaj nombron de noktoj. Klaku ĉi tien por aliĝi.
  • Prezo ekde 8 € tage (infano, kurso kaj aktivaĵoj, tendejo, memzorganto).
  • Ĉioinkluziva prezo por kompleta restado dum 8 tagoj : inter 319 kaj 540 € (tendejo 274 €).
  • Redukto de 5% validas por aliĝo kun antaŭpago de 100 € almenaŭ 30 tagojn antaŭ komenco de kompleta restado.
  • Ĉiuj niaj tarifoj tie. Ekstrakto : ĉambro 9-38 €, kampadejo 5 € ; tri manĝoj 23 €, kurso kaj programo 12 €, tage.


Teamo : Jannick Huet, Bert Schumann


Aliĝintoj  : Anne-Marie, Bernard, Christiane, David, Delphine, François, Françoise & Frank, Frank, Geneviève, Hervé, Jannick & Bert, Jean-Yves, Jérôme, Larisa & Alain, Louis, Maj, Manjo, Paulette, Peter, Remi, Renée, Richard, Ronald, Sylvie, Viktoro, Xavier ...

Infanoj/junuloj  : David 24, Mathilde 11, Botan 10

Loĝlokoj de tiuj partoprenantoj 2024 : DE-65929 Frankfurt am Main, DK-2300 Kopenhago, 2800 Lyngby, NL-8921 KM Leeuwarden, FR-13600 La Ciotat, 21000 Dijon, 34090 Montpellier, 35510 Cesson-Sévigné, 35720 Pleugueneuc, 44300 Nantes, 44630 Plessé, 49000 Angers, 49320 Brissac Loire Aubance, 50500 Auvers, 56730 Saint-Gildas-de-Rhuys, 71530 Fragnes La Loyère, 72000 Le Mans, 74500 Évian-les-Bains, 75019 Paris, 84330 Caromb, 85120 Antigny, 85200 Fontenay le Comte, 92130 Issy-les-Moulineaux, 92140 Clamart ...

Afiŝi mapon kun la loĝlokoj de la partoprenantoj.
Kontaktu nin pri kun-veturadokonsultu tie


Foto el 2024

Foto el 2023


Foto el 2022

Foto el 2021

Foto el 2019. (Filmeto de AŬTUNE 2017 danke al Andy Horrocks.)


Opinio el 2023
 Mirinde aŭtunis. Almenaŭ mi sentis min kiel ĉina E-parolanto. Speciale mi lernis multe per la legado kaj diskutado ĉe Renée kaj spertis amikecan kaj harmonian etoson. Peng el Ĉinujo
 Malfrua malkovro. Post 38 jaroj da esperantisteco kaj dum la kvina vojaĝo al Francio, mi finfine vizitis la paradizon de Grésillon. Ni ne ŝlosis la pordojn, ne tro uzis elektron kaj akvon, manĝis kune multe da sanaj manĝaĵ, diskutis dum la kursoj pri aktualaj temoj, prelegis, kaj multe pli. Mia edzino akompanis min. Ni 4-foje marŝis la vojon inter la kastelo kaj Baugé, kaj unu fojon ĝis Saint-Martin-d’Arce. Ni revenis hejmen kun tre agrablaj memoroj pri la vojaĝo. Keyhan kaj Mahsan el Irano
 Dum Aŭtunas, ni multe ŝatis niajn kursojn kun Renée kaj kun Sabi. La etoso estis varmega, precipe pro la ĉeesto de multaj infanoj. La vizito de la kastelo de Le Lude tre plaĉis al ni. Ankaŭ la prelegoj kaj proponoj de Larissa pri origamio. Maja kaj Hubert el Bretonujo
 Mia grupo bone parolis sed ĉefe ŝatis interveni, argumenti kaj estis plezuro diskuti kun ili pri la plej diversaj temoj. Renée, C1-instruistino el suda Francujo
 Post kvin tagoj kaj duono de agrabla partopreno en kantstaĝo Interkant’, mi partoprenis nur 4 tagojn en kursoj de bonega instruisto Sabi en nivelo B1-B2. La partoprenantoj havis tre malsamajn nivelojn sed mi opinias, ke la klaraj kaj interesaj kursoj de Sabi estis tre profitaj al ĉiuj. Deneza el Bretonujo
 Mi ĝuis la parolajn interŝanĝojn ĉirkaŭ tre diversaj temoj. La bazo estis diversstilaj tekstoj, elektitaj De Renée Triolle, la klera animantino de nia grupo. FAMo el okcidenta Francujo
 Merci pour ce chaleureux accueil qui m’a mise en bonnes conditions pour décxouvrir l’Espéranto. Dankon. Ghislaine el okcidenta Francujo
 La renkonto estis, kiel kutime, interesa, plena je atentokaptaj kaj utilaj agadoj por la infanoj kaj plenkreskuloj. Estis tempo de Haloveno kaj ni preparis kun la infanoj modelojn, por tiu festo. Neforgesebla estis la kurso de Renée Triolle kaj la ebleco fari la ekzamenon (nivelo 2) je la fino. Eĉ, se dum la tuta tempo pluvis, tio ne malhelpis nin pasigi tempon en varma kaj kora etoso. Larysa kaj Alain el Montpellier
 La manĝoj estis originaj, bongustaj kaj bonege servitaj. Ni havis belajn renkontiĝojn en agrabla kadro. Ghislaine kaj FAMo