2-a Verda Naturisma Semajno
de lundo, 5-a de julio, ĝis vendredo, 9-a de julio 2021
kun subteno de
INOE - APNEL - FNE - FFN,
tuj post la festivalo NATURist’ por nova mondo la 3-an kaj 4-an de julio
ENHAVO
- DIVERSAJ AKTIVAĴOJ
- Proponu kaj organizu aktivaĵojn kiujn vi ŝatas
- Prelego pri la principoj de naturismo, prezento de INOE kaj FFN
- Thierry Spanjaard : Esperanto-kurso por komencantoj
- Didier Loison : Babilada Esperanto-kurso por progresontoj
- Akvobatalo, pilkoludoj, tabloteniso ...
- Promenado en le parko por malkovri la lokan flaŭron kaj faŭnon
- Libroservo surloke, vidi la liston
- LA SEMAJNO RESUME
PREZO kaj ALIĜO al restado en Greziljono
- La prezo de via restado kalkuliĝas aŭtomate dum via reta aliĝo. Por taksi la prezon, sufiĉas indiki la aĝkategorion, ĉambron kaj nombron de noktoj.
- Prezo ekde 9 € tage (kurso kaj aktivaĵoj, tendejo, memzorganto). Reduktita prezo pri manĝoj, kursoj kaj aktivaĵoj por infano, adoleskanto aŭ homo kun modestaj rimedoj.
- Ĉioinkluziva prezo por la restado du plenkreskulo dum 7 tagnoktoj, inkluzivante la tranoktojn, manĝojn, kursojn, aktivaĵojn : inter 279 kaj 472 € (tendejo 246 €).
- Redukto de 5% je la ĉioinkluziva prezo validas por aliĝo kun antaŭpago de 100 € almenaŭ 2 monatojn antaŭ la komenco.
- Klaku ĉi tien por aliĝi. Ĉiuj niaj tarifoj tie. Por alia tarifo, bv. kontakti nin.
Teamo : Bert Schumann, Thierry Charles
Aliĝintoj 2021 : Benjamin, Bert, Chantal, Christian, Delphine, Didier, Dominique, Floréal, Hervé, Olivier, Patrick, Rosy & Marc, Thierry S ...
Loĝlokoj de la partoprenantoj : 13005+13008+13012 Marseille, 13170 Les Pennes Mirabeau, 21000 Dijon, 31450 Donneville, 35510 Cesson-Sévigné, 49460 Montreuil-Juigné, 72510 Mansigné, 75012 Paris, 80090 Amiens, 91300 Massy, 92130 Issy les Moulineaux
Kontaktu nin pri kun-veturado aŭ konsultu tie