La vera historio de Greziljono

La rakonto

La kastelo de Greziljono naskiĝis, por ties plej praaj partoj, fine de la 16a jarcento. Ĝi konstruiĝis supozeble sur malnova konstruo nomita « Les Grésillons », kies vestiĝoj ne postrestis ĝis nia epoko. La nomo fontas el la nomo de « poleksumilo » torturilo uzita fine de Mezepoko kaj dum la religiaj militoj.

La kastelloka historio tre malnovas, datiĝante de la prahistorio. Je unu kilometro de la kastelo troviĝas dolmeno, nomita « La bufa ŝtono » pro ĝia formo. Oni ĝin nomas ankaŭ « Ŝtono de l’ feinoj » aŭ « Panujo de l’ diablo ».

Proksime de la kastelo, staras la urbo Baugé kies malnova parto enhavas preĝejon kun sonorilturo sufiĉe aparta : iu « tord- sonorilturo », t.e. sonorilturo samtempe kurbita kaj helice tordita. Troviĝas kelkaj aliaj tiaĵoj en la regiono. Laŭ la mezepoka popola tradicio, tiuj sonorilturoj spertis diablajn influojn. Anekdoto ŝajnas konfirmi tiun fifamon : tiu de iu nobeleto Jean D’Alluye, kiu en 1244 revenis de krucmilito, kunportante la « veran krucon » por ĝin loki en la preĝejo de Baugé, cele al forĵeti de ĝi la malbonon. Fine, la krucon oni translokis en la fortreson de Angers. L preĝeja sonorilturo plu kurbiĝis helicetordita...

Ni revenu al la konstruo de l’ kastelo Tiu ekas fine de la 16a jarcento, kaj daŭras komence de la 17a. Laŭ arkivoj, multaj laboristoj vundiĝas aŭ eĉ mortas en la konstruejo. Oni notas : « mult incidentoj je l’konstruaĵ de l’kastel de Grésillon tiom malfruigintaj je ĝia konstru »

Du religiaj aferoj ligiĝas kun la kastelo, ne longe post ĝia konstruo. En 1618, iu Maturin Gruo, el Saint-Denis d’Anjou kaj dungita kiel stalisto ĉe la kastelo de Les Grésillons estis juĝita pro sorĉado kaj kondamnita al brulmortigo sur ŝtiparo far la religia juĝkorto de Saint-Maurice d’Angers. Analoj raportas pri li, ke li adultadis, diablojn alvokadis kaj kun ili paktadis, firilatis, ke li estis herezulo vizitadanta sabatorgiojn... Aliaj homoj verŝajne spertis saman sorton en la regiono, ĉar la kondamna teksto konkludas per « Li brulmortis en Baugé d’Anjou, kio ne maloftas en ĉi loko ».

Alia verdikto de 1623, ĉifoje de la korto de Le Mans, kontraŭ la paroĥestro de Baugé nomita Sophier. Oni akuzis ĉi-tiun pri adulto, malvirtoj, falsaj baptoj, spiritaj incestoj kaj vizitado de sabatorgioj. Li estis kondamita al pendumo post strangolo. Tiu Sophier ankaŭ estis guvernisto de la infanoj de la familio Le Bigot, kies patro estis reĝa oficiro kaj posedanto de la kastelo...

Fine de la 17a jarcento, la konstruo, forlasita, malbone statas. Akvo trasorbiĝas tra la tegmentoj kaj vegetalaro kovras la bienajn padojn. Kvarfoje revendita antaŭ 1638 ĝi ne plu trovis aĉetanton por la kvina vendo.

Arkivoj tre malabundas por la 18a jarcento. La kastelo spertas renovigajn laborojn tuj post la Revolucio. Ĝia nova posedanto, Jean Massé, negocisto, frato de la distrikta deputito, ĝin ĉipe akiris el la Nacia Fonduso. Li realigis renovigojn laborigante bagnularon, ĉar li ne trovis laboristojn en la ĉirkaŭaĵo. Fakte, li ne loĝas en la kastelo, kiun li lasas al la zorgoj de unu el siaj serv-dungitoj, Jean Mortreau. Ĉi tiun oni trovis morta en la najbara arbaro, vintre en 1793. La kialo de la morto neniam klariĝis, pro troaj bataj markoj, laŭ la nekropsiisto. Enketo okazis sed sen rezulto.

Dum la 19a jarcento, la kastelo plu estas posedaĵo de la familio Massé. En ĝi loĝis la posteuloj de Jean Massé, sed ne feliĉe : Alexandre Massé kaj lia edzino Eugénie forperdas siajn du ĝemelajn idojn, kiuj forpasis la saman tagon pro infana malsano. Jean kaj Eugenie vivis solecaj en la kastelo post la forpaso de siaj idoj. Tre piaj, ili iris eksteren nur por iri preĝejen. Okaze de la morto de Jean, ties edzino freneziĝis kaj ĝismorte restis en frenezhospitalo. Heredis la kastelon, nevo de Jean Massé, Ferdinand Massé, ekstravaganculo kiu vizitis la artistojn kaj la vesperkunvenojn kiuj furoris en Parizo. Ferdinand venis en la kastelon por organizi en ĝi festojn kun siaj parizaj amikoj. Tie oni konsumas opion, haŝiŝon, oni sin dediĉas al spiritismaĵoj laŭ la tiama modo. La kastelo estis priskribita tiuepoke kiel « Loko ekstertempa, en kiu iu mistero plu loĝas » far kelkaj invititoj, regulaj ĉeestantoj de okultaj rondoj. La kastelo funkciis tiel ĝis la morto de Ferdinand, viktimo de la milito kontraŭ Prusio, en 1870.

Heredas la kastelon, siavice nevo de Ferdinand, Albert Massé. Li instaliĝas en la kastelo kun sia juna edzino Gabrielle kaj ilia filino same nomita Gabrielle. En ĝi, Albert instalis sian notarian oficejon kaj disvolvas siajn valorpaperojn en la regiono. Li akiras terenojn ĉirkaŭ la kastelo, kiujn li ludonas al kultivistoj, li ankaŭ financas teksuman entreprenon en Baugé. En 1874 kaj 1876, la paro suferis malfeliĉojn : Gabrielle dufoje akuŝis mortnaskitan infanon. Ili decidis adopti knabon el la publika orfejo, Victor. Lernanto en edukpensiono Saint-Maurice d’Angers, li estis taksita tre bona lernanto, tamen kun reagoj foje strangaj kaj kruelaj...

Iomete antaŭ la unua mondmilito, Albert Macé redaktis testamenton, en kiu li precizigis, ke la kastelo kaj la ĉirkaŭa bieno estu por sia filino Gabrielle. Li forpasis en vintro 1912, kelke da semajnoj antaŭ sia edzino. Ĉio povis pensigi ke estis iu malkonsento inter Victor kaj ties adoptfamilio. Tamen, ekde la morto de Alfred, Victor kastelen revenis, kaj en ĝi vivis kun sia adoptfratino kiu, en la sekvantaj jaroj, naskis du infanojn, kvankam ŝi ne edziniĝis, kaj estis sen konataj amantoj. Oni suspektis ke la patro estis Victor, kiu, oni ne scias kial, eskapis mobilizadon. La du infanoj ne vivis longtempe. La unua, Ferdinand, mortis junaĝe en 1913, kaj la dua, Albert, spertis doman akcidenton en la kastelo en 1917. Ekde tiam, Gabrielle ne plu publike aperis ĝis sia morto en 1920, pro « hispana gripo ». Victor, juĝpove persekutita pro konfid-eskpluatadaj aferoj, forfuĝis kaj malaperis eksterlanden. La bieno ree restis sen heredanto kaj la ŝtato konfiskis ĝin en 1922 laŭ decido de la tribunalo de Angers. Oni komisiis la gardadon al iu François Gautier, kiu surscenejiĝis kelke da jaroj poste, murdante Auguste Bruère, komplice kun ties juna edzino Marie-Madeleine Hérissé. La kialoj de tiu murdo ne estis tre klaraj, krom ke François kaj Marie-Madeleine estis amantoj, kaj ke ambaŭ laboris en la kastelo. Mortkondamnitaj, ili estis ekzekutitaj en 1926. En la proceso, François deklaris ke li estis « sub influo » pro la kastelo.

Fine la kastelo pli poste aŭkcie revendiĝis al usona paro, la ge-Cardrige, kiuj transloĝiĝis Francien, kun sia filino. Ili enloĝiĝis la 8an de aprilo 1931. Josuah estis muzikisto kaj produktoro pri ĵazo. Li venis Francien por ĝin diskonigi, kaj zorge interesiĝis pri la famiĝantaj francaj scenejoj. Li kreis registrostudion en la kastelo kaj en ĝin invitis francajn muzikistojn por registrado. Lia edzino, Irène, havis francajn praavojn. Ŝi ŝategas pentrarton, kaj pentras la kastelon, ties ĉirkaŭajojn kaj portretojn de Sam, sia juna filino. En 1935, incendio okazis vintre, ruinigante parton de la dependaĵoj kaj precipe la studion. Du usonaj muzikistoj kaj unu kantistino ekfamiĝanta Abby Rosel, forpasis ĉi-okaze. Ekde 1937, la familio forlasis la kastelon por Parizo, restante nur printempe kaj somere. En julio 1939 ili retroiris Usonen. Sam kaj Irène formortis la sekvantan jaron en aŭto-akcidento ; Josuah mortis en 1944 dum libererigado de Angers far Usono.

Dum la Okupado, la kastelo estis konfiskita far la germanoj, kaj uziĝas kiel restadejo por supera oficiro de la Wehrmacht. Oni lin trovis morta la 7an de januaro 1943. Oni unue kulpigas la Rezistadon, antaŭ ol konkludi pri memmortigo. En junio kaj julio 1944, pluraj rezistaduloj estis senjuĝe mortpafitaj ĉirkaŭ la kastelo. Post la Liberigo, la kastelon provis vendi la heredantoj de Cartridge. Ne trovantaj aĉetistojn, ĝin oni fine cedis en 1951 al la asocio de la esperantistoj, stirita de Henri Micard, iĝonta la centro de Esperanto en Eŭropo. Intertempe la kastelo spertis plian diversaĵon : en 1946, Germaine Gaudefroid murdas sian edzon per hakilo. Ambaŭ estis gardistoj de la kastelo. Ŝi estis la lasta virino gilotinumita en Francio en 1947. Dum ŝia poceso, ŝi ne klarigis sian agon.

Ekde 1951 la kastelo gastigis dumsomere Eperanto-grupojn. Ĝin mastrumis la asocio, sed neniu en ĝi loĝis. Gardistojn oni dungis por ĝin prigardi kaj ĝin varti. Tamen, la asocio devis sufiĉe ofte trovi novajn gardistojn, ĉar multaj demisiis post nur unu aŭ du jaroj. La kastelo ne havas bonan reputacion en la regiono de Baugé. La bieno estis eĉ ofte ŝtelvizitata kaj priŝtelita, ĉefe dumvintre.

En 2009, nova dramo okazis. Handikapulon 40-jaraĝan, Marc Feryn, oni malcovris morta, kripligita kaj torturita en kelo de domo en Baugé. La kvar kulpantoj, el kiuj tri neplenaĝaj, konfesas sian agon kaj estis kondamnitaj far kriminala tribunalo. Laŭ atestantoj, la kvar kulpuloj frekventis la kastelan arbaron, kaj du el ili jam estis kulpaj pro entrudiĝo en la bienon kelke da jaroj antaŭe.

En 2013, sinjorino Anne Taragon, loĝanta en Baugé malaperis. Ŝian aŭton oni retrovis rande de la bieno. Oni neniam retrovis ŝin.


NB : Tiun rakonton kreis Fréd Ange por restado en Greziljono. Se vi ŝatas la ’teatron je grando natura’, aliĝu al Les Voyageurs du Bord des mondes

- borddesmondes.com
NB2 : Plus d’informations sur les groupes des Jeux de rôle grandeur nature à Grésillon dans cet article.