Restaŭro de la lavejo de Greziljono en 2016-2017 |
| Jen fotoj de la lavejo el 2014. Jam pli frue, Jeanik ŝirmis la ĉarpentaĵon per plasta baŝo kontraŭ damaĝoj pro pluvo. |
| Septembro 2016 : Isabelle kun la asocio CDG iniciatas ĉarpentistan volontulan staĝon por restaŭri la tegmenton de la lavejo. Jesse gvidas la ĉarpentistajn laborojn, jen lia franclingva retejo lecharpentiervolant. |
| Oni unue instalas novajn patnojn el kverko. Jen Jesse fiksas la ŝtrebon (stegon) inter la supra first-patno kaj la pend-fosto ĉe la gablo-muro. |
| Oktobro : La laboroj plu daŭras per renovigo de la ĉevronoj el kverko. |
| Jen detalo pri la bela gropo. Ĉarpentista lernanto Guillaume martelas persiste. |
| Komence de novembro : René preparas morteron en betonmiksilo, Frédéric ripare masonas la gablo-supron. |
| Fine de novembro : René segas latojn (tabulojn) el pino. Bert, Frédéric kaj Jean-Jacques fiksas ilin per najloj sur la ĉevronojn. Tiuj latoj portos la ardez-platojn kaj malhelpos la venton levi ilin desube, ja unu flanko de la lavejo estas malfermita. |
| Jen detalo pri la bela gropo. |
| La tutan tegmenton kovras linioj. La vertikalaj linioj montras kie fiksi la pintojn de la ardez-hokoj por laŭliniigi de ardez-platojn. La horizontalaj linioj celas regulan distancigon de la ardez-tavoloj. Kalkulkriterioj estas : longo de la ardez-plato, valoro de la kovrita parto, kliniĝo de la tegmento ktp. Malsupre sur la foto videblas zinka lad-bendo, de kiu defalas la pluv-gutoj. |
| Februaro 2017 : Pierre fiksas la unuan plej malsupran vicon da ardezoj per najloj. Pli supre oni uzos pint-hokojn. |
| La sekvaj ardezoj estas fiksitaj pli kaj pli supre, laŭ la strekitaj linioj. |
| Frédéric kaj Jean-Jacques detranĉas ardezojn per tegmentista ardez-amboso. |
| Pierre longe penas por perfekte aranĝi la ardezojn de ambaŭ gropoj. |
| Jen detaloj pri tegment-rando kun zink-bendo malsupre kaj pri grop-eĝo kun first-tegolo supre. |
| Multan dankon al ĉiuj kunlaborintoj, inkluzive tiuj ne nomitaj, por la bona laboro kaj bela rezulto. |
| Ĝis la sekva laboro ! --- Reiri supren |














