La bovido KASPER Krokodilo Bulsko, loĝanta en la akvo de Nilo, malsatas. Ĝi naĝas al la urbo por ŝteli bovidon. Bovido KASPER, intertempe en arbaro, desegnas krokodilon sur ŝtono enorma. Bulsko alvenas en la arbaro kaj vidas KASPER ludanta kun alia krokodilo. KASPER vidas Bulskon kaj ektimas. KASPER krias "Helpon". Bulsko surpriziĝas ke KASPER ne timas la alian krokodilon kaj tamen krias kiam li aperas. Sorĉistino Barbara aŭdas la kriojn de KASPER. Ŝi flugas super la arbaron kaj tuj ŝi vidas kio okazas. Ŝi sorĉas la desegnitan krokodilon en vivantan, belan krokodilinon. KASPER staras kaj admiras la krokodilinon, tute ne forkuras. Nun li havas amikinon! Li nomas ŝin Mari-Sofi. Mari-Sofi vidas Bulskon alveni. Ŝi demandas "KIU VI ESTAS?" Bulsko respondas "Mi estas Bulsko kaj mi malsatas. Ĉu ni kune manĝu la bovidon?". "Oni ne manĝas sian amikon, Bulsko", diras Mari-Sofi. "KASPER estas mia amiko". Bona amiko de KASPER alvenas, granda urso Bubul. "Kio okazas ĉi tie", li demandas. KASPER diras: "Bulsko volas manĝi min, li malsatas. Mi desegnis krokodilon kaj iĝi vera krokodilino. Mia amikino Mari-Sofi ne volas manĝi min." Barbara, la sorĉistino, superflugas ridante la arbaron. Hihi. Ŝi faligas grandegan kukon meze inter la bestojn. Tiel ĉiuj povas manĝi kune kaj tiel ŝi savas KASPER. Bulsko kaj Mari-Sofi kune fornaĝas. Ĝis revido. Verkis la "MAZI-grupo" de infanoj ĝis 7-jaroj, dum "festa infana semajno" 2013 en Greziljono, sub gvido de Nicky Janssen el Antverpeno. sendas bert.schumann@gmail.com nome de kulturdomo Greziljono