AŬTUNAS
14-a komuna feriado por infanoj, familioj, geavoj
Kursoj kaj variaj aktivaĵoj, programo por infanoj
alveno vendredon, 24an de oktobro 2025 ĉ. 18h
foriro dimanĉon, 2an de novembro tagmeze
INTERKANT
alveno mardon, 21an de oktobro 2025 ĉ. 18h
foriro mardon, 28an de oktobro tagmeze
- KURSOJ
- Alain Delmotte : Lernadi per ludo en ĝojo (A1-A2)
- Dalia Pileckienė : Litova metodo (B1-B2)
- Renée Triolle : Esp-kurso per diskutoj (C1-C2)
- Ekzamensesio de Franca Esperanto-Instituto 2025-11-01 9h
- AKTIVAĴOJ por infanoj
- Larysa Osadĉuk : Origamio, japana arto
- Irlanda folklora festo antaŭ-Halovena kun via maskokostumo ! 2025-10-31
- Bert Schumann : Sportaj aktivecoj : Naĝejo en Beaufort, kajako en La Flèche, Boule de fort en Baugé, arbogrimpi en Brion, biciklado sur la verda vojo. Tabloteniso, piedpilko kaj petanko en Grésillon ptm
- AKTIVAĴOJ por adoltoj
- Bernard Bigonnet : Ĥora (korusa) kantado kun Interkant okt-21/28
- Bernard Bigonnet : Kantado por ĉiuj okt-28/nov-01
- Céline Bernard : Faldi tipajn francajn domojn en 4 stiloj 2h
- Céline Bernard : Puzli kune (se pluvas)
- Alain Delmotte : Sorobano, japana abako, magia kalkulilo en via kapo
- Isabelle Nicolas : Volontula komuna laboro, precipe ekstere en la parko. Por ĉion scii, skribu al lechampdesgrillons@gmail.com. okt-21/nov-05
- Xavier Godivier : Meditadoseancoj pri plenkonscia meditado
- Promenado en le parko por malkovri la lokan flaŭron kaj faŭnon
- Libroservo surloke, vidi la liston
-
- Anne-Marie Ferrier : Ĉirkaŭ la temo Haloveno : ornamado de la salono, kostumoj (Kunportu vian maskokostumon !)
- Anne-Marie Ferrier : Aktivaĵoj por infanoj
ne 2024
-
- Barbara Gulminelli : Ĉigongo por malstreĉiĝi
-
- Bert/Jannick : Individuaj aŭ gvidataj promenoj en la ĉirkaŭaĵo aŭ vizitoj de regionaj vidindaĵoj
2024 min. 4-5 infanoj, ne tre emas veni pro aliaj taskoj
-
- Elisabeth Barbay : Praktikado de Esperanto per ludoj kun infanoj atm **
- Elisabeth Barbay : Ĉirkaŭ la temo Haloveno : ornamado de la salono, kostumoj, rakontoj, kantoj ptm **
- Elisabeth Barbay : Danco kun magiaj ringoj. Kunportu nigrajn vestojn striktajn
** Aktivaĵoj organizitaj per Elisabeth por minimume 5 infanoj
2024 jam Interkant
-
- Laurent Peuch : Kurso por progresantoj laŭbezone (A2-B1)
- Laurent Peuch : Teatrumado de skeĉoj kaj ŝercoj
- Laurent Peuch : Teatra ateliero 2 horojn posttagmeze
Ne plus Interkant-as
-
- Maja Mériaux : (por infanoj) Muzika ateliero 1 horon tage
Ne okt 2024
-
- Nathalie Rigault : LandArt, Arto kaj Naturo en Greziljono
Ne jam 2024
-
- Nicky Janssen (BE) : Historio kaj uzo de kukurbo (B2-C1)
- Nicky Janssen (BE) : Aktivaĵoj ĉirkaŭ Haloveno por gepatroj kun infanoj Vidu Aŭtunas 2023 "A4"
- VESPEROJ
- Interkant : Koncerto en Greziljono kun "La Abeloj" 2025-10-27 18h
- Renée Triolle : Fotoprelegoj pri diversaj temoj : Fratoj Lumière. La danĝera lingvo ...
- Alain Delmotte : Reprezentado de plantoj (desegnoj, pentraĵoj), Plantoj kaj homoj (nutraĵo kaj ĉefe medicinaj plantoj : kiel tio funkcias), Mirindaj plantoj
- Luc Gouverneur : Abeloj kaj homoj, pri la longtempa rilato de la abeloj kun la homoj
- Alain Delmotte : Origamio en pedagogio kaj instruado de Esperanto (Origamio-centra metodo)
- Ludoj por ĉiuj : societaj tabloludoj, skrablo ...
-
- Larysa Osadĉuk : Origamio kaj Esperanto, ĉu eblas dialogo kaj kunlaboro ?
-
- Xavier Godivier : Muta filmo de Buster Keaton, la homo kiu neniam ridas
- Nicky, Bert, Xavier : Piĵamorakontoj por infanoj, projekciado de infanlibroj aŭ filmetoj
- LA SEMAJNO RESUME
- Ĝenerala disvolviĝo de restado --- Menuoj --- Faldfolio EO FR
- Prezoj kaj aliĝilo --- Aliĝintoj kaj iliaj loĝlokoj
- Foto de tiu ĉi staĝo --- Fotoalbumoj, filmetoj de pasintaj staĝoj --- Grupfotoj
- Opinioj de partoprenintoj de tiu staĝo kaj de pasintaj staĝoj
Kurso : C1-C2
- Renée Triolle estas emerita instruistino pri la rusa lingvo. Ŝi lernis Esperanton 16-jara. En sia esperantista vivo ŝi aktivis en la junulara movado, poste en la franca, Eŭropa kaj monda Esperanto-asocioj. Per kaj por Esperanto, ŝi oftege vojaĝas en multaj landoj.
- Nun ŝi oficas kiel direktoro de la ekzamenoj de Franca Esperanto-Instituto. Dum la staĝo eblas trapasi FEI-ekzamenon.
- En la kurso, surbaze de diversaj legataj tekstoj, ni diskutos pri la koncerna temo (varie homaj rajtoj, ekologio, socio, literaturo, historio ktp). Laŭ la peto de bezono de lernantoj, eblas trakti gramatikan punkton.
KURSO B1-B2
- Dalia Pileckienė esperantiĝis en 1994, diplomiĝis kiel Ĉe-instruisto en 2004,
gvidis E-lingvajn B1-kursojn dum kvin someroj en SES, gvidis progresigajn Esp-kursojn en diversaj landoj. - Profesie ŝi magistriĝis pri administrado de komerco, en Teknologia Universitato de Kaunas. studis Geŝtalt-psikoterapio por grupoj kaj paroj, ree magistriĝo pri sociala laboro kaj administrado de socialaj organizoj, diplomiĝis pri mediacio (i.a. divorc-procedoj), laboras kiel konsilantino kun diversaj „sociale damaĝitaj“ personoj kiel orfoj, prizonuloj.
- Dum Esp-kursoj ŝi strebas paroligi homojn, kreante viglajn (samtempe – pensigajn) situaciojn. Mi estas certa, ke čion-ajn oni povas lerni amuze, ŝercante - samtempe pliriĉigante sian vortprovizon kaj estimante akuzativon.
KURSO A1-A2
- Dank’al origamio kaj tre diversaj ludoj, ni kreos ĝojan kaj fruktodonan etoson. Ni ne nur ludos, sed ankaŭ ni havos rigardon al la gramatiko kaj pliriĉigos nian vortprovizon. Ni tamen ne forgesos rigardi la historion de la lingvo kaj de la movado por lerni kaj poste efike labori por la lingvo. Se vi jam uzas skribe la bazajn regulojn kaj deziras progresi, tiu grupo estas por vi !
- NB : aŭ la sana situacio, masko portendas en la klascambro.
- Alain Delmotte komencis la esperantan grupon en Loveno-la-Nova en Belgio ĉirkaŭ 1997 kaj tie instruis kelkajn kursojn por komencantoj. En Montpeliero li instruis Esperanton por progresintoj kadre de la Centro Esperanto de Montpellier, poste ankaŭ dum ILEI-kongreso.
EKZAMENSESIO
- Legu tie kaj kontaktu nin.
- Ĝenerala programo la 1an de novembro :
- 8h45 : enskribiĝo kaj pago
- 9h-10h : unuagrada ekzamano / gramatika testo por la duagrada
- 10h15-12h15 : skriba parto de la duagrada
- posttagmeze : parola parto : po 20 minutoj. Unu preparas dum alia trapasas. Laŭ la programo de la sukcesintoj, organiziĝas la vico.
- En 2025 ekzameniĝis 9 personoj
Aktivaĵo : ĤORA (KORUSA) KANTADO - 2025-10-21/28
- La ĥoro Interkant daŭrigas siajn kantostaĝojn. Se vi volas kanti en Esperanto kun nia ĥoro kaj ĝoji varman etoson, ni bonvenigas vin por kuniĝi kun ni ekde dum tiu kanta studperiodo. Provi neniel devigas vin engaĝiĝi.
- Ekzercado matene kaj posttagmeze, ekde merkredo, (alvenu mardon ĉ. 18h).
- Ĥorestro : Bernard Bigonnet el Sudfrancujo
- Kantoj en Esperanto laŭ la kutima repertuaro.
- Koncerto okazos lunde vespere en la festsalono de Baugé
Infanoj : ORIGAMIO
- Origamio estas malnova japana arto faldi paperon por krei belegajn malgrandajn figurojn. Ni lernos la bazojn de tiu arto kaj faros diversajn modelojn. Ni kreos ankaŭ manpupojn el papero kaj eble preparos pupteatrajn scenetojn. Taŭga por homoj inter 6 kaj 99 jaroj.
- Tiu kurso okazos en luda formo, kun origamiaj fabeloj, moviĝantaj modeloj, enigmoj, trukoj, fingra pupteatro ktp. Per niaj faritaj modeloj ni eble kreos filmetojn laŭ la tekniko de origamio.
- Larysa studis molekulan genetikon en Kievo, poste pupteatron kaj origamion en Moskvo. De pli ol 20 jaroj ŝi okupiĝas pri origamio kaj pupteatro kaj pri edukaj ludoj por infanoj.
- Jen filmeto pri la somera reta kurso.
PREZO kaj ALIĜO al restado en Greziljono - La prezo de via restado kalkuliĝas aŭtomate dum via reta aliĝo. Por taksi la prezon, sufiĉas indiki la aĝkategorion, ĉambron kaj nombron de noktoj. Klaku ĉi tien por aliĝi.
- Prezo ekde 8 € tage (infano, kurso kaj aktivaĵoj, tendejo, memzorganto).
- Ĉioinkluziva prezo por kompleta restado dum 8 tagoj : inter 319 kaj 540 € (tendejo 274 €).
- Redukto de 5% validas por aliĝo kun antaŭpago de 100 € almenaŭ 30 tagojn antaŭ komenco de kompleta restado.
- Ĉiuj niaj tarifoj tie. Ekstrakto : ĉambro 9-38 €, kampadejo 5 € ; tri manĝoj 23 €, kurso kaj programo 12 €, tage.
Teamo : Jannick Huet, Bert Schumann
Aliĝintoj 2025 : Anne-Marie & Vincent, Arnaud, Bernard, Bruno, Céline, Christiane, Christine, Claudine, Dalia, Élian, Francis, Françoise & Frank, Geneviève, Isabelle & Xavier, Jannick & Bert, Jean-Pierre, Jean-Yves, Julie, Larisa & Alain, Louis, Luc k Ramin, Manjo, Marcelle & Pierre, Marie-Anne, Paulette, Pierrette, Raimo, Rémi, Renée, Richard, Sylvie, Svitlana, Ugo, Victor, Victorine, Xavier, Yann & Isabelle, Yvon ...
Infanoj/junuloj : Dajana 16, Octave 14, Eve 14, Mathilde 13, Boguslav 13, Adrian 13, Botan 13, Diana 11, Reina 11, Kim Lan 10, Adelina 1
Loĝlokoj de tiuj partoprenantoj : SF-33100 Tampere, LT-48437 Kaunas ; UA-3141 Kijivo, FR-13600 La Ciotat, 21000 Dijon, 22450 Trézény, 33470 Le Teich, 34090 Montpellier, 35510 Cesson-Sévigné, 35720 Pleugueneuc, 37510 Saint Genouph, 38660 Lumbin, 40600 Biscarrosse, 44000+44300 Nantes, 44630 Plessé, Fleury les Aubrais, 49000 Angers, 49260 Bellevigne-les-Chateaux, 49320 Brissac Loire Aubance, 49270 Orée d’Anjou, 50500 Auvers, 56100 Lorient, 56610 Arradon, 56730 St-Gildas-de-Rhuys, 57240 Nilvange, 69100 Villeurbanne, 71530 Fragnes La Loyère, 72000 Le Mans, 72130 Fresnay sur Sarthe, 73200 Albertville, 75019 Paris, 77200 Torcy, 79140 Cerizay, 81330 Lacaze, 84330 Caromb, 85200 Fontenay le Comte, 87000 Limoges, 92290 Chatenay Malabry ...
Afiŝi mapon kun la loĝlokoj de la partoprenantoj.
Kontaktu nin pri kun-veturado aŭ konsultu tie
Foto el 2024
Foto el 2023
Foto el 2022
Foto el 2021
Foto el 2019. (Filmeto de AŬTUNE 2017 danke al Andy Horrocks.)
Opinio el 2023
– Mirinde aŭtunis. Almenaŭ mi sentis min kiel ĉina E-parolanto. Speciale mi lernis multe per la legado kaj diskutado ĉe Renée kaj spertis amikecan kaj harmonian etoson. Peng el Ĉinujo
– Malfrua malkovro. Post 38 jaroj da esperantisteco kaj dum la kvina vojaĝo al Francio, mi finfine vizitis la paradizon de Grésillon. Ni ne ŝlosis la pordojn, ne tro uzis elektron kaj akvon, manĝis kune multe da sanaj manĝaĵ, diskutis dum la kursoj pri aktualaj temoj, prelegis, kaj multe pli. Mia edzino akompanis min. Ni 4-foje marŝis la vojon inter la kastelo kaj Baugé, kaj unu fojon ĝis Saint-Martin-d’Arce. Ni revenis hejmen kun tre agrablaj memoroj pri la vojaĝo. Keyhan kaj Mahsan el Irano
– Dum Aŭtunas, ni multe ŝatis niajn kursojn kun Renée kaj kun Sabi. La etoso estis varmega, precipe pro la ĉeesto de multaj infanoj. La vizito de la kastelo de Le Lude tre plaĉis al ni. Ankaŭ la prelegoj kaj proponoj de Larissa pri origamio. Maja kaj Hubert el Bretonujo
– Mia grupo bone parolis sed ĉefe ŝatis interveni, argumenti kaj estis plezuro diskuti kun ili pri la plej diversaj temoj. Renée, C1-instruistino el suda Francujo
– Post kvin tagoj kaj duono de agrabla partopreno en kantstaĝo Interkant’, mi partoprenis nur 4 tagojn en kursoj de bonega instruisto Sabi en nivelo B1-B2. La partoprenantoj havis tre malsamajn nivelojn sed mi opinias, ke la klaraj kaj interesaj kursoj de Sabi estis tre profitaj al ĉiuj. Deneza el Bretonujo
– Mi ĝuis la parolajn interŝanĝojn ĉirkaŭ tre diversaj temoj. La bazo estis diversstilaj tekstoj, elektitaj De Renée Triolle, la klera animantino de nia grupo. FAMo el okcidenta Francujo
– Merci pour ce chaleureux accueil qui m’a mise en bonnes conditions pour décxouvrir l’Espéranto. Dankon. Ghislaine el okcidenta Francujo
– La renkonto estis, kiel kutime, interesa, plena je atentokaptaj kaj utilaj agadoj por la infanoj kaj plenkreskuloj. Estis tempo de Haloveno kaj ni preparis kun la infanoj modelojn, por tiu festo. Neforgesebla estis la kurso de Renée Triolle kaj la ebleco fari la ekzamenon (nivelo 2) je la fino. Eĉ, se dum la tuta tempo pluvis, tio ne malhelpis nin pasigi tempon en varma kaj kora etoso. Larysa kaj Alain el Montpellier
– La manĝoj estis originaj, bongustaj kaj bonege servitaj. Ni havis belajn renkontiĝojn en agrabla kadro. Ghislaine kaj FAMo






